Enkomputiligis Don HARLOW

"Ho pilgrimuloj, kiuj alsopiras..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 70


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ho pilgrimuloj, kiuj alsopiras
eble pro fora aĵo en l' animo,
ĉu venas vi el tia malproksimo,
kiel al mi aspekto via diras,

ke vi ne ploras, kiam vi trairas
la doloregan urbon en pilgrimo,
same al tiuj, kiuj pri l' deprimo
ŝajnas ne scii, kiu ĝin korŝiras?

Se halte volus vi atenton doni,
mi certas, -- la sopira kor' asertis --
ke poste vi ne povus kaŝi ploron.

Sian beato-donan l' urbo perdis:
kion pri ŝi rakonti povas oni,
tio al larmoj skuas ĉies koron.