Enkomputiligis Don HARLOW

"Mi sentis ekvekiĝi en la koro..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 67


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Mi sentis ekvekiĝi en la koro
spiriton aman, kiu dorme sidis:
Amoron veni gaje de la foro
-- apenaŭ rekoneblis li -- mi vidis.

Dirante: "Min akceptu kun honoro!"
en ĉiu sia vort' li ĝoje ridis;
kaj tuj post la alveno de l' sinjoro
ĉe tiu flank', de kie li rapidis,

mi vidis monna Vanna, monna Biĉe,
kiuj al la direkto mia iras:
unu post la alia mire brilas.

Kiel rediras nun la mens' feliĉe,
"Printemp' nomiĝas ŝi," Amoro diras,
"kaj ŝi Amoro: tiom min similas."