Enkomputiligis Don HARLOW

"Mian mienon vi kun la aliaj..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 68


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Mian mienon vi kun la aliaj
mokadas, ho Virino, nek suspektas,
kial ŝanĝite la mien' aspektas
dum la admiro de belaĵoj viaj;

se vi ĝin scius, cedus mokoj fiaj
pro la kompato: fakte se perceptas
Amoro, ke al vi mi min direktas,
li iĝas el kuraĝ' kaj forto tiaj,

ke li batalas kontraŭ la spiritoj,
kelkajn forpelas kaj aliajn murdas,
kaj, por vin gapi, tute sola restas,

Tiam mieno nova min ekvestas:
kaj tamen malgraŭ tio mi ne surdas
al la lamentoj veaj de l' pelitoj.