Enkomputiligis Don HARLOW

"Transen de l' sfer', kiu plej larĝe ĝiras..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 70-71


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Transen de l' sfer', kiu plej larĝe ĝiras,
ekpasas la suspiro de la koro
kaj nova povo, kiun kun la ploro
Amoro en ĝin metas, ĝin plutiras.

Ĝi ekveninte, kien ĝi deziras,
vidas virinon plenan de honoro
kaj lumo, tiel ke ĉe l' vaga foro
pro la brilego la spirito miras:

ŝin vidas tia, ke dum ĝi raportas,
ĝin ne komprenas pro la dir' subtila
la kor' dolora, kiu ĝin instigas.

Mi scias, ke ĝi diras pri l' ĝentila,
ĉar ĝi pri Beatrice miron portas:
tiel, virinoj, ĝi min komprenigas.