Enkomputiligis Don HARLOW
Se plaĉus al vi kisojn vendi, ilin aĉetus mi sen plendi, donante l' koron por ostaĝ', kaj pretus ja, dum junas aĝ', po centoj kaj po miloj mendi. Tro kare volu ne pretendi: ĉu pravus tiel al mi fremdi, min akceptante en omaĝ'? Se plaĉus al vi kisojn vendi, ilin aĉetus mi sen plendi. Mia dezir' kaj volo pendi de vi kutimas, sen ofendi. En plena lojalec' kaj saĝ', zorgu, por mia avantaĝ', al mi unua ilin sendi, se plaĉus al vi kisojn vendi! |