Enkomputiligis Don HARLOW
Tra la Stadtpark en Vieno, inter la rektlinia net' de cementa higieno, kuras pura riveret'. Sur la ponteto mi paŭzis reve dum julia suna tagmez', miris, ĉu nenia Eve sin senigos de l' vestopez'? Io tia ne okazis, kaj mi bedaŭre revis plu, kiam sub la ponteto pasis kun la korsetita flu' silka ŝtrumpo sinjorina, en orfeca unuop', kiu laŭ fluejo klina celis migri tra tuta Eŭrop'. Ŝtrumpo, kiun avida vento rabis de sekiga ŝnur', volu halteti dum momento kaj rakonti pri la krur'... Volu -- malgraŭ l' urĝo ŝajna -- halti kaj kanti pri la krur', kiun via maŝo fajna muldis por am-aventur'! Jam delonge la ŝtrumpo forflosis kaj dronis en kirliĝokav', sed surde plu mi revis kaj glosis pri silkaj ŝtrumpoj kun enhav', kvazaŭ mi estus re-junulo el gimnazian-epok', kiun jukas certa brulo... Olda mi, Bakusa bok'! |