Enkomputiligis Don HARLOW
Restis forgesita la arbaro restis la nokto en granda kamparo restis la fajro de l' du pupiloj la floro perdiĝinta dum ventego la skeleto en montaro kaj flustrado de l' puto soifa. Forportu min, velo, al ĝiaj bordoj multkoloraj kaj multfloraj al ĝia tero de kiu revenas la kolombinoj de miaj inundoj. Akceptu min vojaĝantan, olivo, ĉar foras kiam la lipoj pri ĝi sopiras. Inter stelaro la stelo. La bildo en puto profunda. La fonto de l' amo. |