Enkomputiligis Don HARLOW

Vi apudas...

de Stepan ŜĈIPAĈOV

elrusigis Hilda DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 115-116


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vi apudas kaj la viv' ĝojplenas.
Eble longe daŭros la proksim',
sed disiĝo tia iam venos,
ke ne eblos plu revidi nin.

La stelar' dum ies rendevuo
trembriletos en la nokta hor'.
Kie en la frosta ĉielbluo,
amikin', vin serĉu mia kor'?