Enkomputiligis Don HARLOW
En suspektinda angulo de la strato Hebreo vagabondas hundosorte kaj sub la premo de fatala bato la homo kompatinda aspektas morte... La hebreeca nazo aglobeka, kurbinta sur kratera buŝolarĝo, la longon flaras de la lango seka, sed ĝi ne pezis pro la nutro ŝarĝo. Ĉifonoj de antikva vesto bela ne kaŝis la mizeron de la judo kaj, sen defendi lin de vintro gela, apenaŭ lin protektis de la nudo. La ostomontran vangon li direktis al la koloroj sangaj de ĉielo Kaj la skeletajn manojn interplektis en senesperaj krispoj de ribelo. La suno okcidente amon festis kaj kuŝis en la lito de vespero; per disŝiriĝaj nubotukoj gestis la flamoj adiaŭon al la tero. "La sun' -- li diris -- mortas sangomikse kaj lasas nin en nokto de fantomoj, sed el la morto levas sin fenikse por kontinua lumo de la homoj. Kaj nin, mizera gento elektita de Dio por la mondosava tasko, sendia fataleco venĝincita retenas nin sub peza sortofasko. En ĉiuj lokoj la popolo vagas sen hejmo, sen patrujo, sen libero; adoron al Cion' ni pune pagas per ĝemo, per turmento, per ofero... Mi ne parolas jam pri la bienoj perditaj en la manon de rivalo, pri tio, ke por fuĝi el katenoj mi donis diamanton por ĉevalo. Propekaj kaproj de milita bando fariĝas ĉiutempe niaj idoj kaj ili trovas en nenia lando sinceran kamaradon sen insidoj. Ni certe amas la naskiĝan grundon per la natura amo de la filoj, sed malamikoj celas sanginundon kaj juĝas nin sopiraj pri armiloj. Naskiĝo de filinoj nin afliktas kaj ni envias patron seninfanan, ĉar senhontuloj kontraŭ ni deliktas kaj faras ĉian agon malhumanan. Edzinoj estas krude mortigataj, senvirgigataj niaj junulinoj... kaj la barbaroj bestaj kaj pirataj ponardon ĵetas al gravedaj sinoj... Fermiĝas niaj sanktaj sinagogoj kaj la rabenoj en karceroj kuŝas: sen la diecaj religiapogoj nin la fatalo pli facile tuŝas. Al vi, Jesuo, ni kuraĝas krii: vi estas Kristo, sed vi estas judo! Ne lasu vian genton agonii pro amo al Biblio kaj Talmudo. Se vin Judas' perfidis pro malico, la tutan vian genton vi perfidis, ĉar mia katolika luktovico sovaĝe venkopremi nin rapidis... Potenca Eternulo, vian genton vi gardis per kolon' el fajra nubo kaj levis ĝin, fininte la turmenton, al famomonto el mizerorubo! Se iam via forta mano dekstra sur niaj ŝultroj pezis pro eraroj, tuj poste, Dio, per favoro ekstra vi patre turnis nin al pentofaroj! Sed nun, ho ve! nin premas kaj nin murdas la malamikoj en ripetaj svarmoj kaj vi, fidrompa Dio, vi nur surdas al la kaskada bru' de niaj larmoj. Ne! ... patro vi ne estas, ho satrapo: ni ĝemas, dum la malamikoj festas... Mi dubas jam, jam dubas mia kapo, ĉu mi frenezas, ĉu vi jam ne estas!" Li diris kaj amare li silentis. Per ĝemoj li rivelis la suferon kaj gutoj el abunda plor' torentis el lia sulka vango sur la teron... |