Enkomputiligis Don HARLOW

Mal-edeno

de Lucien LAURAT

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 137


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jam ekmutas muzo mia,
Finsingultis ritma plor',
Ĉesis plend' de kant' pasia,
Eksilentas rima ĥor'.

Mutparole, sekokule
Svenas mi en apati'
Kaj mi glitas somnambule
Al finlasta agoni'.

Jam en mia cerb' martelas
Mortsignale la destin'
Kaj lastfoje por mi helas
Amrigard' de l' orfein'.