Enkomputiligis Don HARLOW

Krucitaj Rigardoj

de Tin UJEVIĈ

elkroatigis Boĵidar VANĈIK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 144-145


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Unuj rigardas tra fenestro --
la homoj de loĝio kaj balkono.
Ĉiu de sur sia trono.
Ili ŝatas litojn.
Kaj sofojn kaj fotelojn.
Ili estas ŝirmitaj.
La koroj por ĉiu bona faro.
Kaj ili havas ŝrankojn por vestaro.
Sublite bona ŝuparo.
Ili floras odorojn de kuirejo.
Ili scias, kio estas hejmo.
Desojle ili ŝutas trinkmonon,
kaj en la pordoj ŝlosilojn konservas.
La straton kaj ĉielon
kun inspiro ili observas.
La aliaj rigardas destrate.
Aŭ de sur vojoj, el parko, de l' kampo.
Ili kisas fremdajn sojlojn
aŭ lekas polvon antaŭ altaroj,
kaj dormas sur benkoj.
Tuttage ili lernas pri arkitekturo,
kontraŭ la belo de l' naturo.
Ili mezuras monumentojn,
observas pontojn kaj citadelojn.
Ili gapas al fenestroj,
al mallevitaj persienoj,
al verandoj kaj pordoj,
al mutaj oscedaj terasoj.
Por ili sanktas la ŝtuparo
pli gravas ol la tomb' la sojlo,
la manoj ankoraŭ indiferentaj
pri malkvietoj de konstruantoj.
    Kaj la rigardoj renkontiĝas:
de la fenestro al la strato,
kaj de la strato al la fenestro.
Kaj jen okulumado
sen silkaj ŝtupetaroj
de Romeo kaj Julieta.
Elektro en zigzago
de krucitaj glavoj,
al okul' en okulon rigard' impeta:
kiel ĉio estas larĝa kaj streta.
Kaj unuj aliajn sieĝas
kaj insidas:
Kiu pli rapidas?
    Unu mistero -- la ŝose' kaj strato,
mister' alia -- sojlo kaj fenestro,
senescepte ĉiu --
kaj mi demandas: kio apertos
tiujn du mondojn
por rigardantoj kaj promenantoj,
kiujn ne dividas kradoj kaj klinkoj
de l' vivo,
de l' vojo
kaj reciproke;
ĉar la du misteroj nur sola unu estas.
    La strato rigardas la urbon ĉiuminute,
kaj la urbo sin mem vidas: kio ĝi estis
kaj kio ĝi fariĝas.
Tago fariĝas... Lumo fariĝas...
Kaj iaj pezaj kruroj iras.