Enkomputiligis Don HARLOW

Venis furieroj de Somer'...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 149


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Venis furieroj de Somer'
prizorgi lian loĝpreparon,
kaj sternis lian tapiŝaron,
kie brodiĝas flor' kaj ber'.

Tegante teron nudan per
herbejtapiŝoj, en kamparon
venis furieroj de Somer'.

Post la enuo, kun leĝer'
koroj forĵetas vivamaron.
Iru nun for, eĉ trans la maron,
Vintro, por vi jen la liber':
venis furieroj de Somer'!