Enkomputiligis Don HARLOW
Ho Vintro kruda, vi barbaras. Somero plaĉas per ĝojbrilo: atestu Majo kaj Aprilo, kiuj tuttage lin najbaras. Somero al kampar' vestigas sian livreon el velur', la florojn bunti li instigas laŭ la ordono de Natur'. Sed, Vintro, vi tro malavaras je neĝo, vento kaj similo: oni vin pelu al ekzilo! Sen flato, lare mi deklaras: Ho Vintro kruda, vi barbaras! |