Enkomputiligis Don HARLOW

X = 0
(Iks estas nulo)

de John DRINKWATER

elangligis Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/5 p. 191-200


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Personoj
Pronakso
Salvio
)
)
Helenoj
Iluso
Kapis
)
)
Trojanoj
Helena sentinelo
Helena servisto




La agado estas kontinua kaj okazas jen en helena tendo, jen sur la muroj de Trojo.

Unua sceno

Helena tendo sur la ebeno antaŭ Trojo je la fina parto de la dekjara milito. Estas stelplena somera nokto. Pronasko kaj Salvio, du junaj helenaj soldatoj, troviĝas en la tendo. Salvio legas laŭ brulanta torĉo. Pronasko rigardas en la nokton. Dum la sceno sentinelo preteriras po intervaloj tien-reen malantaŭ la tendo.

Pronakso Hejme mi tian nokton ofte vidis:
Fruktarboj blankas sub somera luno,
kiel ĉi tendoj sub stelar'. Nunhore
la boskoj de la patro melodias
dum sonĝo varme regas en la domo --
krom se, pro mi maldorme, iu kara
meditas mian ŝancon, kiam nokte
la Troja mort' promenas.
la sentinelo pasas.
Hejmo kara...
parfuma de benata frukto, greno,
dum eĉ l' urtikoj ĉe la pordo spiras
al mia juno pensojn maturigajn...
Hodiaŭ eble oni rikoltadas
kaj sur la nokto flosas la poleno...
Jam tri rikoltoj pasis, dum ni ŝimas
por venĝi iun ofendon plenumitan
en nia infanaĝo, kontraŭ belo,
kiun neniam vidis ni. Tri jaroj...
Sed tiel estas, kaj necesas plui
ĝis venko de la greka ĵur'. Salvio,
kial doloras pensi pri la belo?
Salvio Ni scias eĉ en fluso de l' adoro,
ke pasas ĉiu belo. Jen tragiko
de nia mondo.
Pronakso Ĉu ne estas strange
ke, kvankam nin katenas ĉi kverelo
tiel longjare, ĝis la rememoro
pri strato en Argivo nin turmentas
ĝis la medolo, tamen tute mankas
malamo en la sango por la homoj,
kiujn ni mortigadas tag-al-tage?
Pri l' morto ni konsentas apatie,
sciante, ke la morto povos frapi
facile nian langon, kiel tiujn,
mortmutajn ĉar indulgi ni ne povis.
Salvio Ne strange: kiu akompanas Morton,
vidante lian ĉiutagan falĉon,
pensante ĉiubate la doloron,
kiu de tiu bato pulsas, pulsas,
tiu forgesas la malamon. Ĉu
malami la mortintojn? Kiam morto
paŝadas kiel nune inter ni,
do vi, Pronakso, mi, la malamikoj
kaj la amikoj same estas kvazaŭ
mortintaj homoj,
La sentinelo pasas

kune moviĝantaj
en mondo de fantomoj dum la vivo
plorpetas almozule ĉe la pordo.
Kiel malami, se ni jam rezignis
la ŝirmon, kiu lulas homojn pensi
ke la eterno senmezure foras,
dum la liberaj fipasioj ĝermas
en koro. Reĝoj povas ja malami,
kaj pastroj tondri pri malam'. Grizbarbaj
profetoj povas eĥi al ĉi tiuj,
kiuj malamon krias arogante
pro sia ĵus trovita regpotenco,
timante, ke la amo ilin trovus
bankrotaj sub la blago de l' perforto.
Sed ne por ni tia malam'. Ni devas
nur morti aŭ la morton doni, kiun
regantoj flegme aŭ malame volas.
Pronakso Ni tamen ne ribelas pri la devo...
Obei la patrujon estas ĝojo,
eĉ blinde pri la fonto de l' disputo
Mi mortos miahore sen protesto,
eĉ se hodiaŭ venus. Estas tamen
amaro por juneco, kiam devus
la tempo servi por esplori vivon,
pariĝi kaj konstrui la estonton,
kaj por l' amata hejti la kamenon...
Anstataŭ tio ĉion foroferi,
nur lerni morton, kiu devus esti
kaŝata por junuloj, granda temo,
kiu atendas la maturan aĝon,
kaj ne vulgara klaĉo ĉiutaga
inter ĉi tiuj tajdoj de besteco.
Kaj tamen ĉiam devas mi memori,
kvankam mi lasis la multfaran vivon,
pri miaj fruktarbaroj kaj riveroj,
kaj la krepuska tinto de l' bovaro
migranta tra l' nebulo...
Salvio Ja, la cerbo
svenetas nur pensante pri ĉi, belaj,
malgrandaj hejmaferoj. Mia lito
ueste frontas la Ionan maron...
tre dolĉa, freŝodora ĉambro. Tie
mi verkis miajn plej vivantajn versojn.
Kaj nun, se velon vidas mi al Trojo
venantan, mia koro nostalgias
la etan ĉambron ĉe la kajo, kie
maristoj ridas de aŭroro ĝis
sunfalo, kiam la silentaj ŝipoj
forvelas al la Sicilia maro.
Pronakso Dum vi poemojn verkis en Piuloso,
mi en Ateno revis -- ne lirike:
vian lirikon mi envias -- sed
mi volis formi pli perfektan ŝtaton.
Elpensis mi pli puran politikon,
ol kian konas iu ŝtat': mi volis
al ĉiu kamensojlo nobelecon
alporti kaj inspiri ĉiun homon,
ke estas li mastro de sia fato.
La revo svenis. Trijara Troja polvo
instruis min nur preĝi noktan dormon,
brakon pli lertan ol la malamiko,
okulon pli rapidan por eviti
la mortobaton. -- Nu, Salvio, kiel
pri viaj kantoj?
Salvio Longe ili dormas,
atende je la tempo de akuŝo.
Pronakso Kaj morto gvatas,
La sentinelo pasas
kaj via kanto, kiu
ĝermis el la hered' de nia raso
por ravi homojn, antaŭ ol ĝi trovos
eksteran voĉon eble sufokiĝos,
por ke kroniko povu poste diri:
Grekujo buĉis pli ol Iliono.
Mizera kontraŭŝanĝo... Sed ĉi pensoj
min distras de l' deĵoro. Mi jam devus
ŝteliri laŭ la Troja mur' por trafi
eventualan predon. Mi skrapadis
la muron ĉe l' angulo, kaj elbreĉis
ŝtuparon ĝis la supro. Stranga sporto,
insidi vivojn salte en mallumo,
krpligi karnon, kiu june floras...
Kaj tiuj, kiuj ploras lin, mi kredas,
estas ja tiaj, kiuj plorus min,
se mi pereus. Ĝin mi abomenas.
Sed bonan nokton: estas jam malfrue,
kaj je tagiĝo venos via vico.
Li sin armas kaj sin volvas en la mantelo.
Kion vi legas?
Salvio Kantojn, kiujn faris
samprovincano mia. Lia voĉo
kantis pri veloj, birdoj kaj la paŝtaj
ebenoj, kaj la bronzaj fiŝkaptistoj
rajdantaj sur la flusoj. Lia nomo
Kreono estis. Tiel mi kantemas,
se l' jaroj ĝin permesos.
Pronakso (kiu elverŝis kaj trinkis kalikon da vino)
Jes, se nur...
Estingu la torĉon, se vi volos kuŝi
antaŭ ol mi revenos. Bonan nokton!
Salvio Nu, bonan nokton; bonan sorton.
Pronakso Igu
elverŝi por mi akvon en la pelvon.
Ĉi tasko ofte sangoŝmiras manojn.
Li elrigardas en la nokton kaj foriras
La sentinelo pasas
(legas)
Salvio Tra l' sombra Sicilia mar'
la retfiŝantoj vojas...

La kurteno falas

Dua sceno

Sur la Troja muro. Kapis, juna Troja soldato, staras garde. Li elrigardas sur la ebenon, kie staras la greka tendaro. Iluso, alia juna soldato, lia amiko, venas al li. Li portas ursfelon.

Iluso Vi finos...?
Kapis Noktomeze: post du horoj
Iluso Tre belas tiuj tendoj sub stelaro.
Ĉi nokte mi traglitos ilin ombre,
kaj grekan vivon trafos, kaj reglitos.
Strangan metion june mi ellernis!
Du jarojn, ĉiun sepan tagon -- cent,
eĉ pli: nur unu fojon mi maltrafis.
Cent grekaj knaboj, Kapis, kiel mi
amantaj, honorviglaj kaj maltimaj:
ilian belon rompis ĝuste mi,
kiu avidas belon, jam de kiam
unue laŭ aprila heĝ' mi iris.
Ho, se la tempo sulkus al Helena
la vangojn, eble ĉi naŭjara lukto
venus al fin' kaj Troj' jam sobra, pelus
la misajn konsilantojn lavi ĉarojn
kaj ilin veturigi al foiro.
Nu, via mara nimfo? Ĉu vi faris?
Kapis Amiko, ree vi demands? Ve,
miaj ĉiziloj rustas, la marteloj
kadukas, en kitelo la tineoj
loĝas. Iluso, mia cerbo svarmis
de homaj membroj ŝvelaj kaj elastaj;
virina belo pompis naskiĝante
el sorĉa fantazio. Mi imagis
la homan korpon kiel di-esprimon
de l' ĝojo, kiu fluas senatente
en ĉiu sana paŝo. La popolo,
kiu sin miksas sur la Trojaj stratoj,
estus florinta en marmoro mia.
Al nia lando estus mi doninta
revelacion tiel dolĉan, kiel
mi spertis mem, ellaborante ĝin.
Kaj mi ja faros, se nur mia menso
perdos ĉi grizan tedon, kiu faras
la mondon eĥo, sen reala gesto.
Troj' paca estos Trojo grandioza,
ĉar ŝin mi faros tia.
Iluso Estus bele
se Troj' nin uzus laŭ kapablo nia,
konstrui, kanti kaj la foriplacojn
fari honestaj: montri al la homoj,
ke nur inerto naskas la malbonojn.
En penso mi ekvidis Trojon flori
al pura regno, kie la ĵaluzo
estas mortinta, ĉar neniu homo
parolas vante, kion li ne scias.
Kapis, por iĝi justaj ni bezonas
malmulton: oni juste nin komponis,
se nur ni agus laŭ esenco nia.
Kial batali kun ĉi Grekoj? Iam
estis kolero kaj sangvina ardo,
kiam Pariso portis for Helenan
kaj Menelao blekis ĉe kalkanoj.
Sed tio forgesiĝos, kaj neniu
scias haltigi tion, kies daŭron
neniu volas. Ofte mi meditis
pri tiuj noktoj, kiam mi fatale
vagis la grekajn tendojn: kiel bone
li, kiun mi mortbatis, kaj mi mem
povus akordi, en komun' kreante
bonon por ĉiuj homoj... kaj kun naŭzo
mi paŝis plu, por frapi, kiel Trojo
ordonis min, ĉar ĵuro kiel vermo
sin boras en la cerbon.
Kapis -- Kiu iras?
Voĉo Troj' kaj la Troja morto.
Kapis Pasu, Trojo.
Estas silente sur l' eben'. La steloj
lanterne vin perfidos. Do sinbarde
iru, Iluso, Perdo de amikoj
ne hardis min por perdo, sed akrigis
mian amforton. Mi angoron sentas
pri vi hodiaŭ nokte, kiam pompas
somera belo... eble la fatalo
elektos tiun nokton ironie,
kiel perverse plaĉas al fatalo.
Do gardu vin.
Iluso Mi konas la tendaron
kaj ĉiujn vojojn tra la Grekoj, kiel
mi konas Trojon mem. Mi povas nokte
pasi je ĵetdistanco de viglanto
kaj esti ombro, nubo aŭ arbusto.
Centfoje jam.
Kapis Mi tamen volus preni
vian danĝeron aŭ dividi ĝin.
Iluso Ne, la kutim' pli armas ol kuraĝo.
Cetere, Kapis, devos vi elĉizi
vian vizion dure, por rivelo
kaj ravo al la mondo. Fia tago
inter fi-tagoj estas tiu, kiu
forrabas la profeton. Via verko
restas farota.
Kapis Ankaŭ via, ĉu ne?
La sonĝo pri renoviĝinta Trojo
montranta koron de l' popolo, en
la vivo de l' popol', ne kripligita
de viroj perdiĝintaj en regado,
kiuj forgesis ĝustan regocelon,
kaj iĝis do malbonaj, dum la homoj
sub la teroro gardas la bonecon
atende je la liberiĝa tago.
Tiele do ni povos kunlabori:
vi en aŭguro, mi en kredo. Ĉu
vi longe restos?
Iluso Antaŭ ol finiĝos
via deĵoro, mi revenos, eĉ
antaŭ la noktomezo. Jen ĉi tie,
ĵetu al mi la ŝnuron laŭ signalo
jena...
  Li fajfas. Li rampas trans la parapedon, al kiu li kroĉis la ŝnuron.
Paco al vi ĝis mi venos.
Kapis Nu, bonan ŝancon. Gardu vin. Adiaŭ.
  Iluso faligas sin sur la ebenon sube. Kapis relevas la ŝnuron, Regas silenteto.
Kapis   (Irante tien-reen sur la muro)
Ĉu Greko aŭ Trojan' -- egale --
Se neĝas sur la floran kampon,
se la jubile ŝvelan kanton
la morto tondas for fatale.

Burĝono, kiu iĝos nulo,
pli ŝance fidas al la sorto
ol la junul', al kiu morto
rikanas daŭre el spegulo.

Aperas mano, kiu palpas la parapedon. Pronakso singarde spionante
laŭ la muro levas sin silente, nevidate de Kapis, kiu daŭrigas.

Super ni ŝvebas nevidate
Mano insida, murdodrasta,
kaj se ĝi falas (1)

Li aŭdas movon malantaŭ si kaj rapide turniĝas.
He, kiu?
Pronakso (impetante sur lin)
Greko, plago al Trojanoj,
ĵurinta grek', terura en obeo.

(Lia atako superfortis Kapison, kiu falas sen krio, kun la ponardo de la Greko en sia brusto. Pronakso ĝin eltiras, rigardas sian senvivan antagoniston, frostotremas, elgvatas trans la muron kaj tre zorge regrimpas malsupren tie, kie li ascendis.)

La kurteno falas

Tria sceno

Denove la helena tendo. Salvio ankoraŭ legas kaj la torĉo brulas. Servisto alportas grandan vazon da akvo, kiun li elverŝas en la pelvon ekster la tendo. Li foriras kun la vazo kaj post momento la sentinelo trapasas malantaŭ la tendo. Regas silento dum tempeto. Salvio turnas la paĝojn de la libro. Poste el ombro antaŭ la tendo, Iluso en sia ursfelo aperas, ŝtele proksimiĝante. Sensone li atingas la tendan aperturon, kaj en la sama nerompita silento la ponardo jam staras en la koro de la heleno. Iluso kaptas la mortinton dum li falas, kaj sinkigas lian korpon sur unu el la kuŝejoj en la tendinterno. La sentinelo pasas. Iluso spirtena, atendas ĝis malaŭdiĝas la paŝoj kaj poste, tiel ŝtelmove kiel li venis, li malaperas.

Estas paŭzo. Pronakso venas el la mallumo kaj ĵetinte al la tero sian mantelon, iras rekte al la pelvo kaj komencas lavi la manojn.

Pronakso Ankoraŭ vi maldormas, legas ĉu?
Jen nekutimaj kantoj, kiuj povas
soldaton teni nokte el la lito.
Hu... Estas horore iufoje...
Li eĉ ne havis tempon diri vorton...
Li iris sur la muro, sub la steloj,
kvazaŭ amanto migrus en ĝardeno
inter lunhelaj rozoj... Estas bone
sin lavi, jen. Li diris iajn versojn,
mi kredas, ĝis la morto lin frakasis.
Malvarma akvo bonas post korskua
faro tiela: ĝi freŝigas menson
por paca cormo. Nu, estas farite,
kaj dormo lavas ĉion en forgeso.
La sentinelo pasas
Jam estas temp' estingi tiun torĉon...
Mi ne bezonas, kaj vi devus dormi...
Salvio...
Li rigardas unuafoje en la tendon
Ĉu vi dormas, kaj vestita?
Kia senzorogo? ... kaj la lampo brulas... ?
Salvio... he, Salvio... dioj! amiko!
Salvio mia... mortis... ĝi okazis
okazis... venis juĝo... la beleco
rompiĝis... kaj sur Troja muro, tie,
alvenos iu same... venos... same...

La kurteno falas

Kvara sceno

La Troja muro. La korpo de Kapis kuŝas en stellumo kaj silento. Post kelkaj momentoj la signalo venas de Iluso sube. Estas paŭzo. La signalo estas ripetata. Estas paŭzo.


Piednoto

(1) Verŝajna kompletigo: "...horo lasta / trafas junecon senkompate!" (trad.)