Enkomputiligis Don HARLOW

Knabino el Ŭu

de LI Po

esperantigis William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 233


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vino de l' uvoj,
oraj pokaloj --
bela knabino el Ŭu
venas rajdante ponion.
Ŝi estas dekkvinjara.
blutinkturitaj brovoj,
rozbroditaj ŝuoj,
malflua parolo,
sed ŝi sorĉe kantadas.
Festante ĉe tablo
testudkarapac-moszaika,
ŝi ebriiĝas
sur mia sino.
Kiaj karesoj, infano,
post lili-broditaj kurtenoj!