Enkomputiligis Don HARLOW
Nur birdo scias morti tian morton kaj kapantaýe en herbroson falas. Kiel kaj kiam, øin forges' vualas -- neniu lasis ja pri li raporton. Eble li falis en æielan volbon, kiel la flam' el arda lafo faras. Nur birdo scias morti tian morton kaj kapantaýe en herbroson falas. Al homruino almozulan sorton... Nur cindre griza humo lin talaras, dum el obskuro pasas li la pordon kaj rekte en la lum' kaj glor' ekstaras. Nur birdo scias morti tian morton. |