Enkomputiligis Don HARLOW
El mort' ŝin veki, iri al renkonto, eĉ se ŝi mortis antaŭ jarcentaĝo kaj kiel ombro de la neniaĵo aperus al mi sur la mura fronto! Gvati al ĉio, kion la mortondo forlavis jam: harar', okul', vizaĝo... El mort' ŝin veki, iri al renkonto, eĉ se ŝi mortis antaŭ jarcentaĝo Antaŭ jarcent', eĉ antaŭ tempomonto, se mi ekscius nur pri ŝia kaŝo, en kiu ŝia buŝ' -- de l' kantoj fonto -- sin ŝanĝis je susur' de foliaĵo. El mort' ŝin veki, iri al renkonto! |