Enkomputiligis Don HARLOW

La arto poezia de Nikolao Boileau

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 201


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Rim. Kelkaj eble indignetos, ke mi esperantigis la nomojn de Villon, Marot, Ronsard, Desportes, Bertaut kaj Malherbe (v. 117 - 131): ili nur konsidero, ke, en la latina letero, kiun Boileau ĉi tie imitas, Guez de Balzac ne nezitis latinigi tiujn nomon en Ronsardus, PortaeusMalherba ktp. La privilegiojn de tiu abdikinta internacia lingvo la nia, surtroniĝante, rajtas pretendi.

Nikolao Boileau estis nur 38-jara, kiam li verkis la kvar akntojn de sia "Poezia Arto", kaj, je la dato de ĝia publikigo, en 1678, ĉiuj ĉefverkoj de la klasika skolo estis jam aperintaj, krom "Fajdra" de J. Racine kaj la dua volumo de la "Fabloj" de J. de la Fontaine. Tio signifas, ke oni ne devas rigardi la poemon de Boileau kiel literaturan kodon por estontaj disĉiploj, aŭ kiel teorian disertacion pri la artreguloj. Ĝi cetere prezentas al ni precipe konsilojn ne tre originalajn, sed plenajn je komuna saĝo (kio ne signifas, ke ilia legado estus superflua al la nuntempaj aŭtoroj), kaj ankaŭ la proprajn spertojn de artisto, eble ne tre granda, sed vivinta intime kun kelkaj geniaj artistoj; kaj, ĉar la temperamento de Boileau estis antaŭ ĉio mokema kaj kritikema, ĉi tie ankaŭ oni trovas multajn sagojn de satiro.

En sia antaŭparolo, Boileau avertas nir pri komuna iluzio: "Kio estas nova, brila, eksterordinara penso? Tio ne estas, kiel kredigas al si la nesciantoj, ia penso, kiun neniu jam havis aŭ povis havi. Tio estas, male, iu penso, kiu probable venis en ĉies spiriton, kaj kiun unu homo subite ekrimarkas kaj esprimas la unua. Sprita vorto estas tia, nur ĉar ĝi diras ion, kion ĉiu pensis, kaj diras tion en maniero viva, delikata kaj mova." Oni ne povus pli bone klarigi la meriton de la "Arto Poezia".

Mi provis traduki ĉi-sube la Unuan Kanton, la plej interesan, ĉar ĝi pritraktas la ĝeneralajn ideojn. Mi flanklasis nur du pecojn, kiuj, pro satiraj aludoj al tiutempaj verkistoj, fariĝus hodiaŭ sensukaj kaj eĉ enigmaj por la internacia leganto.