Enkomputiligis Don HARLOW

Kosmo

de Lajos TARKONY

El la "Tririmoj"

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 214-216


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉiela vojaĝo
Kia vertiĝo de vojaĝpasio!
Sur nia ter', ruliĝa ĉiel-taksio
Veturi tra la stelpulvoraj spacoj
De l' froste fosforeska Galaksio!
Suno
De l' blua ĉiel' flamanta or-giganto,
De l' bunta viv' potenca ĝermiganto,
Al via bril' soife sin alturnas
Mia anim', lumdrinka helianto.
Merkuro
Tro amas vin la Suno, ho Merkuro!
Ĉirkaŭ la Arda giras vi en kuro
Vertiĝa, alturnante la vizaĝon
Taŭzitan de volupto kaj teruro.
Venuso
Ho falsa lum', tentanta ĉielravo,
Vin dankas mi, dumviva via sklavo,
Ke ĉirkaŭ mia koro pale floras
La morta ĝoj', ĉi ŝtonpetala lafo.
Tero
Manplen' da mondo, migra tra l' etero,
Edena val' kaj valo de mizero,
Lulil', ludejo, laborejo svarma,
Areno sanga, tombo dura -- Tero!
Luno
Sur nigra strasa silk' la plena Luno
Kuŝas: medalo granda el latuno.
Misteraj signoj sulkas ĝian supron.
Ĉu tekst' fragmenta de pratempa runo?
Marso
Najbara Mars', rufluma lukt-incito,
Barbara stel', planedo de l' milito!
Ĉu lernos kulti la pli mildajn astrojn
La hom' anstataŭ via sanga rito?
Jupitero
Luno-vasaloj ĉirkaŭ via sfero
Giganta giras, kaj vi kun fiero
Akceptas la adoron, sed al ili
Nur fridan lumon verŝas, Jupitero.
Saturno
Naskiĝis mi sub signo de Saturno,
Ho stel', de ringoj riĉa, el la urno
De mia sorto, kion vi elsorĉas?
Indulgu, ĝi ne estu turpa turno!
Urano
Soleca morna olda fraŭl' Urano
Virin-evita vaga veterano,
Kion vi faras sen flegad' virina,
Kiam vi feblas febre de malsano?
Neptuno
Vi estis sole perturbet' ioma,
Trovita en kalkulo astronoma.
"Vi estas!" -- diris, kaj orbiton vian
Mezuris la triumfa menso homa.
Pluto
Ĉu iam pensis iu pri saluto
Al vi, giranta en glacia muto,
Infano ekzilita, ne konanta
La ridon de la Suno-patro, Pluto?
Kometo
Stelharmonion taŭzas malkvieto:
Kun cel' sekreta kuras la stafeto
De l' Univers'. Por hasto tiel granda
Kia novaĵ' instigas vin, kometo?
La aerolito
Fajrer-krakete en flamvosta glito
Elfulmis tra la nokt' aerolito.
Kia mistera mano eklumigis
Ĉi alumeton de la Infinito?
La Universo
La unuecan bazon de l' diverso,
La sparkajn spacojn de la Universo,
La formojn buntajn de la vivo bola
Mi kantu nun -- sed svenas mia verso.
La gravito
Mistero, kies solvo sur la bordo
De l' ĉioscio kuŝas! Ankra kordo
De astroj! Mi honore vin admiras,
Ho mute liga leĝ' de l' monda ordo!
La rifuĝo
Ho galaksio, hejmo pleje vasta!
Se l' hom' rifuĝos per ekflug' fantasta
De l' frosta Tero, ĉu en vi atendos
Lin globo varma de kareso astra?