Enkomputiligis Don HARLOW
Sur stratoj de tumulto bruaj aŭ en la homoplena templo aŭ ĉe junuloj gaje ĝuaj mi ofte dronas en kontemplo. Minutoj flugas -- mi konstatas. Jam multaj kuŝas sube, sciu! Etern' proksimas, horo batas jen por ĉi tiu, jen por tiu. Kaj ĉe solstara kverk' majesta mi diras al ĝi eksuspire: Vi vidis mian avon kreska, kaj vi transvivos min simile. Al beb' mi flustras dum kareso: Adiaŭ, prenu mian lokon! Mi paŝas jam al vivoĉeso, vi -- en floradon, vivallogon. Kaj mi, je ĉiu datreveno kaj jaroturno, en imago klopodas trafi per diveno daton de mia mortotago. Ho, kie min la fato trafos? Sur voj', sur maro, en batalo? Aŭ mi, mortinte, tombon havos ĉi tie, en najbara valo? Al la mortinto ja ne grave, kie li putros senanime, sed tamen min allogas rave ripozi tiam hejmproksime. Ĉe l' tombo ludu kun plezuro la vivo juntemperamenta, Sur ĝin radiu de l' naturo la bel' etern-indiferenta. |