Enkomputiligis Don HARLOW |
La ondoj frapis nur nudantajn rifojn. Sed el morta brakumo de la ŝtonoj jen saviĝis boato, kaj nun sur sablo knaras la kareno, kaj tera pezo fariĝos sur la akvo spirita senpezeco super terur' de sonditaj abismoj por atingi l' insulojn de l' feliĉo, helan delikatecon de glazuro en eterna lazuro mar-ĉiela. Boaton puŝos la blanka certo de ŝvelanta velo, kaj dolĉa blovo de fidinda vento. Ho dorno-floraj kronoj pretaj sur la altaro de la eta diulo nekonata por la mistera momento de l' alveno... |