Enkomputiligis Don HARLOW |
Iam, kvazaŭ vualo de matena nebulo envolvanta feliĉan malproksiman insularon, eblan por mi havenon en futuro. Sed nun la posttagmeza fulmotondro skuas, ŝiras, dishakas, furiozas. Pluvbatataj fantomas la insuloj en nigra nubodenso, nenio ol minacaj nudaj rifoj, neatingeblaj formoj. Kaj al aliaj eble denove fariĝos haveno: al mi, se ankaŭ tra gutantaj nuboj de l' vespero briletos la sereno, la feliĉaj insuloj, espero senespera, restos por ĉiam la vana fantomo de tuta vivo. |