Enkomputiligis Don HARLOW |
Jam denaskiĝe bonintenca, la Homo volas agi bone; li sin pravigas eĉ impone pro malkomforto konscienca; sed febla, tima aŭ sensenca; li ofte agas nur fripone; Jam denaskiĝe bonintenca la Homo volas agi bone. Eĉ se la Mondo per potenca bombo disfalos, kaj milone tranĉiĝos mole kaj melone, eĉ tion faros -- frat' parenca, jam denaskiĝe bonintenca. |