Enkomputiligis Don HARLOW

Rimletero XXVI

de Marjorie BOULTON al William AULD

sendita 10.XI.1953

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 76


Klaketu æi tie por Latin-3 literaro Klaketu æi tie por versio unikoda

Por mi, la peko estas manko
de imagpovo simpatia;
nur kontraý iu hom' alia
ni povas peki, ne en þranko.

Por pastro, estas pek' maldanko
kontraý la Hipoteko Dia --
por mi, la peko estas manko
de imagpovo simpatia.

Nigro ne estas, kie1 blanko,
vera koloro, ne, nenia.
Strebo boncela kaj konscia
estas la pozitiva flanko.

Por mi, la peko estas manko.