Enkomputiligis Don HARLOW |
Sed kial tiu mank' persistas? Ankoraŭ ne klariĝis tio en via trafa teorio; kial ni tentojn ne rezistas, kial entute tent' ekzistas? Jes, nepre mank' de simpatio, sed kial tiu mank' persistas? Ankoraŭ ne klariĝis tio, ke timo rojnas, kaj insistas la egocentro de la mio sin gardi en ĝangal-socio. Pia kristan' jesuo-kristas -- kaj tamen tiu mank' persistas ! |