Enkomputiligis Don HARLOW |
Se scius mi, mi estus bona, kaj mi ne estas, laŭ honesto. Bonaj intencoj, fia resto de io stulta aŭ fripona, ĉu apetito subkalsona, ĉu nur restaĵo de la besto? Se scius mi, mi estus bona, kaj mi ne estas, laŭ honesto! Ĉu nur ekstera fort' demona? Aŭ ĉu interna, mensa pesto? Kukolo en la nobla nesto? Metodon por la viv' ikona se scius mi, mi estus bona! |