Enkomputiligis Don HARLOW |
Kaj samprobable porkoj flugos! Kial cinike? -- min doloras, ke homaj agoj ne valoras, nin bagateloj ĉiam jugos -- ĉar ankaŭ mi nur vane plugos! Pri homa gravo vi fervoras, sed samprobable porkoj flugos! Kial cinike? -- min doloras... Malvasto homa centrifugos eĉ se ni kredas kaj laboras. Pro l' Virtosuno, kiu oras, vizaĝo de la ter' lentugos? Aj! samprobable porkoj flugos... |