Enkomputiligis Don HARLOW |
Ofte, en sonĝo strange akuta, al mi venas Virino nekonata, amate kaj amante, Kiu je ĉiu fojo ne estas mem konstante La sama, nek alia, sed amas kaj komprenas. Ĉar ŝi ja min komprenas, kaj ve! nur ŝi divenas Pri mia kor', ĉesinta esti problemo sole Por ŝi, kaj mian ŝvitan kaj palan frunton mole Ŝi sola refreŝigas per ploroj, kaj min benas. Ĉu bruna, blonda, rufa? Mi jam ne scias plu. La nomo -- mi memoras -- sonore, milde ravas, Kiel la nom' de l' karaj, kiujn la Viv' forsendis. Rigardo ŝia estas rigardo de statu', Kaj ŝia malproksima, trankvila voĉo havas Modulon de l' amataj voĉoj, kiuj silentis. |
("Saturnaj Poemoj", Melancholia II, III, kaj VI.)