Enkomputiligis Don HARLOW |
Ploras en mia koro, Kiel sur l' urbo pluvas. En kia do langvoro Ekdronas mia koro? Ho milda pluva bruo Sur ter' kaj-sur tegmentoj ! Por koro en enuo Ho kanta pluva bruo! Ploras en kor' sen kaŭzo (Ĝin ne perfidis iu) Sen kaŭzo kaj en naŭzo, Ĉi plor' estas sen kaŭzo. Plej akra la ĉagreno Ne scii, kial havas, Sen am' kaj abomeno, Kor' tiom da ĉagreno! |
("Romancoj Sen Paroloj", Forgesitaj Arietoj 3.)