Enkomputiligis Don HARLOW

Sentimentala interparolo (1)

de Paul VERLAINE

elfrancigis Kalocsay Kálmán

aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 46-47


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En park' maljuna, frosta kaj silenta,
Du ombroj pasis antaŭ temp' momenta.

La lipoj -- molaj, la okuloj -- mortaj.
Je l' vent' perdiĝas vortoj la malfortaj.

En park maljuna, frosta kaj senhoma,
Paseon sian vokis par' fantoma.

-- Ĉu vi memoras ĉi ekstazajn horojn?
-- Kial pretendns vi de mi memorojn?

-- Batas la kor' je mia nom' resone?
Ĉu min en sonĝ' vi vidas ĉiam? -- Ho ne.

-- Aĥ, belaj tagoj, dum feliĉon festi
La buŝo tuŝis buŝon! -- Povas esti.

-- Aĥ, sub lazur' tiu espero granda!
-- Venkite fuĝis al ĉiel' nigranta...

Kaj ili paŝis sur herbaĵo mala.
Iliajn vortojn aŭdis nokta sola.

Piednoto

(1) Muzikigita de Debussy.