Enkomputiligis Don HARLOW

-- Aĥ, Dio! kio estas al mi? Jen, ve! mi larmas ...

de Paŭlo VERLAINE

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

aperis en la nica literatura revuo, 3/3, p. 88


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

-- Aĥ, Dio! kio estas al mi? Jen, ve! mi larmas
De eksterordinara jubil': en sama horo
Voĉ' via min atakas per ĝuo kaj doloro,
Kaj la dolor', la ĝuo, ĉio min same ĉarmas.

Mi ridas, ploras, kiel se klarion' alarmas
Por batalkampoj, kie mi vidas en sanktbildoj
Anĝelojn bluajn, blankajn portataj sur glorŝildoj,
Kaj tiu son' fiere min levas kaj ekarmas.

Min tenas la ekstazo kaj tim' de elektiĝo;
Ne inda mi, sed scias pri via pardonemo.
Ha, kia pen', sed kia fervor'! Jen min memo

Plena je preĝ' humila, kvankam vasta vertiĝo
Konfuzas la esperon, kiun en min vi blovis,
Kaj strebas mi tremanta...

-- Povra anim', vi trovis."