Enkomputiligis Don HARLOW |
Fileto mia, kiu min rigardas tiel serioze, kiaj ombroj, kiaj strangaj nekompreneblaĵoj tra tiu duonesto via vagas, aŭ kiel bildoj sur krepuska akvo dormeme kuŝas en dormema menso? Disigas nin distancoj jam kaj jaroj. Por vi mi estos mapo historia enkarnanta vagadon tra la tagoj, kiu havos finon malproksime en nokta loko, vaka inter astroj, kiam la luma tero min postlasos kaj kun vi veturos estontecen. Vi, vi estas libro skribegota, en kiu vivos horoj briltrempataj kaj aliaĵoj, kaj rakonto nova. Inter temp' kaj tempo la bariloj kreskas, kaj inter koroj la silento, trans kiu voj' de vortoj ne valoros. Iel tamen restos vi, bebeto, ligita ĉiam al esenco mia; ĉar vi, la ilo de naturo sankta, fadenos en futuron antaŭenan ĉiujn dekomencajn gepraulojn, kiuj estis nuraj, kiel mi, aliformantoj korpaj por la memenhavo, eco kies voĉo tra miljaroj vibras, kaj ĉiame skribadiĝas en eldonojn, kiel vin, renovajn. |
Cape Town, 1956