Enkomputiligis Don HARLOW |
Estas bone paŝi tra herbejo -- la river' vespera ekvaporas, karesadas ondo fulgkolora floron neĝe-blankan de l' nimfeo. Flustras mallaŭtete kan' susura ĉe l' dekliva bordo de l' rivero. Ŝlimodor' sentiĝas en aero, sub la plando -- herbkares' velura. Lumostri' tra l' nub' sur akvon glitas, la salikarbustoj ombroplenas. Nigrapinta altaĵet' solene sur ruĝeta ĉielfon' rigidas. Vin la nokt' renkontas sensalute. Sur deklivo kvazaŭ gardstaranto krispa pin' al kupra ĉielrando sian ŝultron apogadas mute. Ĉielmaren el arbargolfeto lunoŝip' eknaĝas malrapide, de malantaŭ nuborifo gvide stel-lumtur' elsendas trembrileton. Sed ĉe l' rand' herbeja vin ja vokas el la hejmfenestro lumo kara, kaj tra la krepusko grizvuala per amikrigardo varma logas. |