Enkomputiligis Don HARLOW

Printempa kanto

de Ellen NIIT

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/5, p. 188


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Du nub-ŝipoj en la alto
naĝas sur ĉiel' sen halto.
Sun' ohservas kun plezur'.

De betuloj ĉe l' deklivo,
ĉar printempe estas vivo
suferplena por solul'.

Jen piceopar' solena,
du padusoj floroplenaj,
du birdetoj en la nest'.

Jen du ŝtonoj ĉe la pino,
kune lulas la mar-sino
du ondegojn dum tempest'.

Kial miri do pri tio,
ke ni du en kor-ebrio
dum printemp' renkontis nin,

ke duope ni nun iras,
je komuna viv' sopiras,
kaj ĝojplenas la anim'?