Enkomputiligis Don HARLOW

La klasika metriko kaj Esperanto: I

de K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 164-171


Eklaborinte super internacia antologio, kies iom pretendema titolo estus Tutmonda Sonoro (1), kaj kiu volus esti ankaŭ tuttempa, ree mi estis maltrankviligata de la demando: kiaforme traduki Homeron kaj Horacon. Precipe la problemo de la heksametro urĝis min senpacience, ĉar sen ĝia solvo Homero kaj la grekaj kaj romanaj elegiistoj, epikistoj, epigramistoj restas nealireblaj al la Esperanta tradukanto.

Ekzistas ja io, kion oni nomis heksametro en Esperanto, nome la formo uzata iam de Kofman:

Li malsanigis la militistaron, mortadis popoloj ...

aŭ de Vallienne:
Iam mi, kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis versojn ...
sed ĉi tiun ritmon, kiu havas nek variecon, nek sensan ĉarmon, nek, entute, versefekton, vi mem, kara leganto, kondamnos nepre per tio, ke post 20-30 versoj vi neeviteble flankenmetos la tekston por ĝin neniam plu relegi. Mi kredas, ke mi poste povos al vi klarigi, kial vi faras tion neprege; trankviliĝu, tio ne estas via kulpo.

Sed ankaŭ ne la kulpo de la grekoj. Ne tia estas ja la greka ritmo!

La greka miraklo! -- tiel nomas la redakcia noto de ia Nica Revuo (N-o 11) tiun trezoron mitan kaj poezian, kiun la greka spirito kreis. Ne malpli estas miraklo la greka verso-sistemo: la heksametro, distiko kaj la diversaj strofoskemoj (sapfa, alkaja, asklepiada ktp.). Horaco en sia poemo "Exegi monumentum" diras sin inda je eterna gloro pro tio, ke li la unua metis latinajn versojn laŭ la arto de kanto Eolia. Kaj jen estas punkto, pri kiu mi ne povas konsenti kun amiko Waringhien, skribinta en siaj Eseoj (I. pĝ. 142), ke la ritmo sola estas io nekontentiga, kaj eĉ se "longatempe tiu simpla artitiko sufiĉis por plaĉi al malmulte spertaj oreloj aŭ okuloj", "laŭ la mezuro, kiel tiuj sensoj fariĝis pli delikataj, oni eksentis la bezonon aldoni al tiu primitiva novajn, pli subtile percepteblajn ornamajn". Mi kuraĝas aserti ĝuste la malon: la greka ritmosistemo estas la ĝis nun nesuperebla, plej perfekta formo de versfarado, kiun krei povis nur la grekoj kun sia mirinde muzika kaj vokalriĉa lingvo, kun sia granda parolkulturo kaj subtila ritmosento. Cetere, la greka verso ne malhavis ankaŭ aliajn ornamojn: ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ internajn rimojn. Tamen tiuj estas nur flankdekoroj, falbaloj. Reviviĝinta greko certe aŭskultus malŝate la barbarajn akcentajn ritmojn kun ilia langorompa malglateco (kiel eĉ kompari ilin al la magiaj anapestoj de Aristofano!), kaj li trovus infane naiva la sonan akordiĝon de la versfinoj. Laŭ Anatole France (vd. La insulo de la pingvenoj), tia estas ankaŭ la opinio de Vergilo pri la tercinoj de Dante.

Sed ĉu vi scias, kia estas tiu greka ritmosistemo? Mi timas, ke mi bezonos ĝin klarigi,

La greka ritmo baziĝas sur tempomezuro, tio estas sur la mezurado de la daŭro (tempo) de la silaboj.

Longa tempo estas la silabo, kies vokalo estas per si mem longa (ekz-e: ô = ômega = longa o; ê = êta = longa e), aŭ kiun sekvas pli ol unu konsonanto.

Mallonga tempo estas ĉiu mallongvokala silabo, kiun sekvas malpli ol du konsonantoj.

Se preni ekzemplon el Esperanto, en ŝanceliĝanta longaj tempoj estas ŝan kaj ĝan, mallongaj tempoj estas ce kaj li kaj ta.

El la opo de longaj kaj mallongaj tempoj formiĝas la (vers)piedoj. La ĉefaj piedoj estas:

duopaj: spondeo (— —), trokeo (— o), jambo (o —);

triopaj: daktilo (— oo), anapesto (oo —).

Laŭ alia grupigo, oni povas distingi piedojn

ascendajn: jambo (o —) kaj anapesto (oo —);

descendajn: trokeo (— o) kaj daktilo (— oo);

neŭtran: spondeo (— —).

La jambo (o —) havas la efekton de antaŭsvingiĝo, de drama moviĝemo, tial ĝi estas la reganta versformo de la grekaj tragedioj. La anapesto puŝas tiun moviĝemon ĝis ekstremo, kuntrenante la aŭskultanton en ia bakĥanala ebrio.

La trokeo estas facilpaŝa skemo, ludema, ŝerena. La daktilo povas havi du efektojn: se dirata rapide, ĝi pliigas la paŝetadon de la trokeo ĝis gracia danco; se dirata iom peze, ĝi efikas kiel majesta ondado.

La spondeo estas malrapida, serioza, pezpaŝa, preskaŭ funebra ritmo.

La ritmo do baziĝas ekskluzive sur la sonstrukturo de la vortoj. Kio do pri la akcento?

Nu, la akcento en la greka lingvo estas tre varia, simile al tiu de la rusa lingvo, proksimume. Sed rilate al ia ritmo ĝi estas tute indiferenta. La grekoj, kompreneble, recitis siajn poemojn kun ĝusta akcentado: la akcentajn vokalojn ili prononcis iom pli forte kaj pli altatone. Sed la akcento ne longigis la vokalon.

Tiamaniere, estiĝis propre du ritmoj: l. la metrika ritmo kun ripozeto sur la longaj, kaj kun salteto ĉe la mallongaj silaboj; 2. la akcenta ritmo laŭ la prononco. La prononco tute ignoris la metrikan ritmon; ĉi tiu validiĝis propraforte, malgraŭe, sendepende de la senco. Ĝuste tiu ĉi duopa ritmo donas al la grekaj versoj subtilan kaj rafinitan artefekton. La du ritmoj kvazaŭ interludas, jen koincidas, jen diverĝas. Oni aŭdas kvazaŭ melodramon: la tekston, sendepende de ĝi, subpentras la delikata tamburmuziko de la metrika ritmo.

Mi volas doni pri tio ekzemplon per greka heksametro el la Iliado. Supozeble ĉiu scias, ke la heksametro estas sespieda verso, kies lasta piedo estas trokeo aŭ spondeo, la unuaj kvin estas daktiloj aŭ spondeoj, sed la antaŭlasta preskaŭ ĉiam estas daktilo. Nia ekzemplo estas plene "daktilizita":

Ton d'apamejbómenos proséfê pódas ôküs Aĥillêüs

(ê kaj ô signas longajn vokalojn).

En ĉi tiu verso la metrika kaj prononca ritmo estas la jenaj (la akcentajn silabojn signas subskribita krisigno):

— oo  — oo  — oo  — oo  — oo  — —
!     !     !     !     !       !

Kiel oni vidas, la du ritmoj koincidas nur en la unua piedo.

Per la diverĝo de la du ritmoj la prononca ritmo havas ian bridantan efikon al la metrika ritmo: ne subpremas ĝin, sed mildigas ĝian impeton. Pro tio eĉ la plej pulsantaj metrikaj ritmoj, ekz-e longa sinsekvo de daktiloj aŭ anapestoj, kiuj minacus droni en malagrable drasta tiktakado, tamburetas nur kun arta diskreteco.

Aliparte, la metrika ritmo, ĉar ĝi estas sendependa de la prononco, estas sendependa ankaŭ de la senco de la teksto. Ĝi estas nur kvazaŭ akompana muzikinstrumento, ludanta sole kun la sonoj. El la vidpunkto de la ritmo tute indiferentaj estas do la komenco kaj la fino de la unuopaj vortoj. La cezuro, kiu difinas, kie devas finiĝi vorto meze de verso, havas en la greka poezio tute malĉefan signifon. Teoriuloj faris ja regulojn kaj elpensis belajn terminojn por la diversaj specoj de cezuroj interne de la heksametro, sed ĝuste, ke pluraj variaĵoj estas rajtigitaj, montras, ke ekzistas granda libereco tiarilate. Okazas eĉ, ekz-e en la sapfa strofo, ke vortoj dividiĝas inter la fino de unu kaj komenco de la alia verso:

            fonej-
sas hypakuej.

Aŭ ĉe Catullus, en la la- tina:

                 ulti-
mosque Britannos.

La severa cezuro estas pedantaĵo de Vergilo.

Oni vidas, ke la greka ritmo estas vere subtila. Kaj ĝi postulas ankaŭ subtilsentan aŭskultanton, kiu, atentante pri la senco de teksto emfazata per la akcentoj, dume, kvazaŭ subkonscie, povas ĝui la diskretan ritmon estiĝantan per la regula alterno de ripozoj kaj saltetoj. Oni pensu kompare pri larĝa ario akompanata per kastanjet-frapoj. Sed -- kaj jen la mirindaĵo -- ario kaj kastanjetsonoj, t.e. prononco kaj metrika ritmo, sonoras el la sama teksto, per tiu sama sonmaterialo.

Tiu ritmo ravis la latinojn: ili forĵetis por ĝi sian nacian ritmon, la saturnan verson, kiu estis akcenta kaj aliteracia, kiel la praĝermana verso. Kvankam la latina lingvo ne estas tiom taŭĝa por la tempomezura metriko kiel la greka -- ĉar ĝi estas malpli vokalriĉa kaj la longo de la vokaloj ne estas en ĝi tiom sendependa de la akcento kiel en la greka lingvo -- la latinaj poetoj restis fidelaj al tiu metriko ĝis la falo de la imperio: ĉio granda en la latina poezio estas verkita laŭ la greka versarto.

Sed jam antaŭ la fino de la antikva epoko minacas krizo tiun ritmosistemon. La grandaj poetoj de la kristana antikvo, ekz-e Prudentius (348-410), Paulinus de Nola (353-431), kaj eĉ Fortunatus (530-600) ankoraŭ uzas la klasikan metrikon (Prudentius rekte diboĉas per daktiloj), sed samtempe ili forturnas sin de tiu kulturo, en kiu ili edukiĝis, kaj kiu muzikas ankoraŭ en ilia ritmo. Oni memoru nur pri la konsciencriproĉoj de Hieronimo (342-420), kiujn tiel korpreme li esprimas en iu sia letero. Li konfesas, ke li ne povis tute forŝiriĝi de sia biblioteko, kiun en Romo li kolektis kun la plej granda zorgo kaj peno. Jes, li legas Ciceronon kaj Plaŭton! Kaj se li komencas legi la Profetojn, li estas repuŝata de ties senkultura stilo. Nu, sekvas ja la puno! Li malsaniĝas, kaj preskaŭ morte li vidas teruran sonĝon: li staras antaŭ plej supera Juĝisto. "Kaj kiam oni demandis min, kia homo mi estas, mi respondis: 'Mi estas kristano.' Sed tiu, kiu sidis sur la estrado: 'Vi mensogas -- diris -- vi estas adepto de Cicerono, ne de Kristo! Ĉar, kie estas viaj trezoroj, tie estas ankaŭ via koro!' Tuj mi mutiĝis, kaj inter la batoj (ĉar li ordonis, ke oni min vergu) ankoraŭ pli bruligis min la turmentoj de mia konscienco." Tiamaniere forŝiras sin el sub la influo de la klasiko eĉ tiuj, kiujn strikte al ĝi ligis ilia edukiteco. Kaj la oreloj barbariĝas, ne sentas plu la magion de la greka verspulso: Ambrosius (335-397) en siaj religiaj himnoj, parolantaj al la kristana popolo, jam uzas simplajn kvarjambojn, kaj tian puritanan metrikon alprenas iom post iom la tuta kristana poezio. Okazas eĉ, ke heksametrojn latinajn oni kulpas -- evidente sub barbara influo -- laŭ akcenta versfarado. Kaj kiam oni sentas la ritmon tro senornama, oni ne reiras al la triopaj ritmoj, sed aŭ aliteracias kiel la praĝermanoj:

De ortu solis usque ad occidua
littora maris planctus pulset péctora ...

aŭ oni uzas, verŝajne sub araba influo, la grandan ritmokoruptanton, la rimon. Kiam, post kvin jarcentoj, barbaraj kaj silentaj, en la 12-a jarcento ree ekfloras la latina poezio, ĝi havas tre simplan metrikon kaj rimojn, tiel same en la religia liriko (Celano, Jacopone da Todi, Adam a Sancto Victore), kiel en la poemoj de la "vagantoj" aŭ goliardoj (Hugues d'Orléans, Gautier de Chatillon, Archipoeta, Carmina Burana, Cambridge-a Kantlibro). La latina lingvo mem ricevas danĝerajn rivalojn: la "vulgarajn" lingvojn, la latinidajn (lingvo de oc, de oil, de si) kaj la ĝermanajn. En tiuj lingvoj kreiĝas liriko (trobadoroj, trubaduroj, trovatoroj, Minnesänger) kaj ankaŭ epiko, kiu jam turnas sin ne al la antikvaj mitoj, sed al la kelta fabelmondo, pli-malpli surface kristanigita. Ĉiuj ĉi lingvoj uzas rimojn, la ritmo en ili estas tute malĉefa. La klasika metriko ŝajnas tute formorti.

Tamen, ĝi vivetas plu. Estas ekscite serĉi ĝin kaj retrovi tie ĉi kaj tie. Du Ekkehardoj verkas la Waltharius-kanton en heksametroj (10-11 jc.), jen la distikoj de Nivardus en la libroj de "Ysergrimus" (1148), la dramigitaj distikoj: "La pastroj kaj la kampulo" (12-13 jc.), la Speculum Stultorum de la angla Nigellus Wirelcer (ĉ. 1180) ktp. ktp. Ĉio ĉi estas latina kaj tempomezura.

La renesanco, kiu definitive venkigas la naciajn literaturojn, kunportas ankaŭ la renaskiĝon de la latina poezio kaj klasika metriko. Petrarca, unu el la plej brilaj nomoj de la itala renesanco, fieris ne pri siaj Sonetoj, sed pri sia latinlingva epopeo "Africa". Kaj la humanismo, kiun li iniciatis, havas siajn grandajn latinajn poetojn kantantajn en la klasika metriko per heksametroj, distikoj kaj hendekasilaboj. Kaj ne nur en Italio, kie Poliziano (1454-1494) verkas siajn belegajn "Elegiae", Pontano (1426-1503) siajn "De amore coniugali" (Pri geedza amo) kaj "Tumuli" (Tomboj) dolĉkarese kortuŝajn lirikaĵojn pri ĝojo kaj funebro, eble la plej originalajn kreaĵojn de la tuta humanisma poezio; Girolamo Vida (1485-1566) sian epopeon "Christias" kaj sian Poetikon (Poeticorum libri tres) kun adora respekto al Vergilo, kaj kun la forta emfazo de la arta zorgo (Boileau transprenos de li tiun postulon), sed ankaŭ aliloke: jen la granda Johannes Secundus el Nederlando kun sia Liber Basiorum (vd. Waringhien: Eseoj I. pĝ. 207-214), la hungara Janus Pannonius kun siaj elegantaj epigramoj, la ĉeĥa Bohuslav Lobkovic, la polaj humanistaj poetoj, ĉefe Klemens Janicki, antaŭirantaj la pollingve verkantan grandan Kochanowski. Kaj kiel multajn mi preteris!

Sed ia humanismo estis la lasta artfajraĵo de la latina poezio: Petrarca faris grandegan efikon al la Eŭropa poezio ne per sia latina epopeo, sed per siaj italaj sonetoj. Ĉie elkreskas petrarkistoj, kiuj jam kantas nacilingve. La 16. jarcento estas la tempo de la franca renesanco, post Marot kaj Scève kaj Louise Labé aperas la Plejado. Kaj la "Defendo kaj famigado de la franca lingvo" de du Bellay, ĉi tiu brila batalskribaĵo -- postulanta, ke oni verku france, sed alie ol ĝis tiam, kaj ke oni akiru predon el la greka kaj latina, temojn kaj vortojn -- anoncas longan periodon, en kiu la lokon de la latina okupos la franca lingvo, precipe oriente de Franclando. Kaj tiu sama tempo estas la epoko de Shakespeare en Anglujo kaj la sekvanta jarcento estas la lum-epoko de la hispana poezio. Ĉie do naciaj lingvoj, akcentaj ritmoj kaj rimoj. De tiam verkado de latinaj tempomezuraj poemoj jam estas kuriozaĵo aŭ filologa-studenta ludo (tamen, ankoraŭ en la 19. jarcento kantas latinajn versojn poeto tiel granda kiel Giovanni Pascoli).

Venkis do la naciaj lingvoj kaj ĉio verkita latine post la falo de la imperio estas enfosita multe pli ol la antikvaj latinaj aŭtoroj. Pereas kune ankaŭ la tempomezuro metriko; oni eĉ ne scias ĝin legi ĝuste, oni skandas la versojn lernantknabe, kaj per tio la antikvaj poemoj ricevas ian groteske buban karakteron.

Venis "fino al la latino".

Kaj tiam, meze de la 18-a jarcento, jen, la heksametro reviviĝas en nova gloro: aperas la unuaj kantoj de la Mesiado de Klopstock. Stranga sorto de poeto! Oni akceptas la germanan poemon kun ekzalta entuziasmo, oni nomas la aŭtoron "sankta junulo" (tiel ke la puritana Bodmer konstatas kun malaproba miro, ke li kutimas glitumi), sed la samtempulo Lessing jam rimarkas, ke oni lin, multe laŭdante, apenaŭ legas. (Parenteze: la figuro pleje interesanta la legantojn, precipe la virinajn, estis ne Mesio mem, sed unu diablo sentimentala, amare pripentanta sian ribelon, Abbadona, por kiu, pro la multaj postulleteroj, la poeto ankaŭ devis akiri ĉielpardonon). Efektive, tamen, Klopstock ekirigas la grandan germanan literaturon, kaj revivigas la heksametron.

Sed tiu heksametro ne estas tempomezura. Ĝi estas akcenta, tio estas, la longajn silabojn anstataŭas akcentaj, la mallongajn silabojn senakcentaj silaboj. Ĉi tiu solvo, cetere, estas nenio alia, ol la apliko de la praĝermana akcenta versfarado al la heksametra skemo.

Post tio, kio estis dirita, oni povas bone kompreni, ke ĉi tiu ritmo estas multe pli malriĉa ol la greka-latina. Perdinte ĉi ties polifonion, ĝi platiĝas homofona: akcento kaj forta tempo konstante koincidas. Mankas do la diskrete akompananta sendependa ritmomuziko; la ritmo, per la akcentoj, kvazaŭ batas en la kapojn la sencon de la teksto kun drasta, ne tre agrabla akro. La nelegemo pri la Mesiado parte estas kaŭzita ankaŭ de la versformo.

Malgraŭ tio, la germana heksametro faras grandan karieron. Schiller kaj Goethe verkas tiaforme siajn Kseniojn (Schiller, tamen, tradukas la duan kaj kvaran kantojn de la Eneado en moderna ritmo kun rimoj!). Goethe verkas tutan heksametran epopeeton (Hermano kaj Dorotea), verkas en distikoj la belegajn Romajn Elegiojn (kiuj nin ravas, tamen, ne dank' al sed malgraŭ sia versformo), kaj ni ne forgesu pri Hölderlin. Eble malmultaj scias, ke eĉ Thomas Mann rakontas longan historion en germanaj akcentaj heksametroj. Kaj, de diversaj tradukistoj, la tuta klasika poezio estas tradukita germanlingven laŭ tia akcenta prozodio. Ritmo iom enuiga, sed tamen eltenebla, ĉar en la germana lingvo sufiĉe bone oni povas eviti la plejan plagon, la amfibrakiĝadon. La lingvo, nome, havas sufiĉe da daktilaj vortoj (11% laŭ la kalkuloj de Waringhien) kaj multajn unusilabajn vortojn; aliflanke inter ĉi lastaj ne ĉiam estas faciie trovi la fortan tempon, tiel ke, ekz-e, en Goethe-volumo ĵus eldonita en Leipzig la fortaj tempoj estas ofte markitaj per supersignoj, por ke la leganto ne skandu la verson erare. Ĉu la grekoj bezonis tian lambastonon?

Tia ritmo ne povis, kompreneble, fariĝi reganta sistemo. Tamen ĝi vastiĝas ankaŭ trans la germanajn limojn, eksonas sur la liro de Puŝkin, per ĝi forĝas Carducci versojn metalsonorajn (inter ili la neforgeseblajn alkajajn strofojn de "Ĉe la stacidomo en aŭtun-maneto"), per ĝi klasikumas d'Annunzio.

Daŭrigota.


(1) Partoj aperis en nia 18a kajero, paĝo 218 kaj sekvantaj (N. d. l. R.).