Enkomputiligis Don HARLOW

La klasika metriko kaj Esperanto II

de K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 208-219


Sed ankaŭ la tempomezura metriko ne formortis tute. En la ĉeĥa lingvo, laŭ la informo de amiko Pumpr, oni faris per ĝi persistajn eksperimentojn, kaj inter la eksperimentantoj estis ankaŭ poetoj grandaj. Ĉi tiuj ankaŭ brile sukcesis pri la versoj mem, sed ne sukcesis pri ties akceptigo; kiel mi vidas, la malbeninda skandado tie kompromitis ĉi tiun metrikon, por kiu la ĉeĥa lingvo, laŭ la specimenoj, kiujn mi legis, estas perfekte taŭĝa.

Tiel do ni venas nun al la lasta azilo, kie la tempomezura ritmo ankoraŭ daŭrigas sian vivon: al la hungara poezio. Laŭ mia scio, vere la hungara lingvo estas la sola, kie tiu metriko vivas kaj floras ekde 200 jaroj, donis formon al majstroverkoj, al veraj naciaj trezoroj (ekzemple la granda nacia Epopeo) kaj estas ĝis nun uzata, eĉ de plej modernaj poetoj. Ekz-e Radnoti, malfeliĉa viktimo de la hitleranoj, verkis inter la du militoj apud superrealismaj poemoj eklogojn en heksametroj. Permesu, kara leganto, ke mi skribu ĉi tie unu heksametron en tiu lingvo strange nekonata:

Napkelet ifjainak dobogô paripâi tiportâk ...

Se vi prononcos la vokalojn supersignitajn longe, tire, la sensupersignajn mallonge kaj metas fortan akcenton sur la unuan silabon de ĉiu vorto (ne longigante tamen per tio la silabon), vi havos en viaj oreloj perfekte la muzikon de la greka heksametro.

Kompreneble, la hungara poezio ne konsistas sole el klasikformaj poemoj, eĉ, ili estas hodiaŭ jam sporadaj. Tamen la klasika metriko penetris ankaŭ en la modernajn ritmojn: la "Fino de Septembro "de Petöfi (vd. Hungara Antologio) sonoras ekz-e per perfektaj daktiloj tempomezuraj; eble pro tio ĝin rigardas kelkaj la plej bela hungara poemo. La "Vojo" de Zamenhof estus tradukebla hungarlingven nur per tempomezure puraj daktiloj.

Pardonu, ke tiom mi okupiĝas pri la hungara prozodio. Sed tiamaniere estos al vi klare, kial ĝuste hungaro, kun siaj "grekaj" oreloj, rompas al si la kapon, kiel eksonigi Esperante la klasikajn poemojn; kial ĝuste hungaro klopodas vin konverti (aŭ delogi) por la apreco de la tempomezure pura metriko.

Jes, ĉar nun ni revenas tien, kie ni komencis, al la Esperanta heksametro. Kofman kaj Vallienne, kiel ni vidis, adaptis la germanan solvon de la demando. Kaj mi jam diris, eĉ aŭdacis tion pruvi per via sinteno, ke tiu solvo estas nekontentiga. Kial?

Nu, mi detale eksplikis la malavantaĝojn de la solvo en la germana lingvo mem. Sed, vi diros, tio tamen ne maihelpis grandajn poetojn krei en tiu formo ĉefverkojn. Se tiu formo estis konvena al la germanoj, rusoj kaj italoj, kial estus do pli pretendemaj la esperantistoj?

Jen kial: en Esperanto atakas la heksametron ankoraŭ ties plej malica malamiko: la amfibrako (o — o), ĉi tiu filoksero de ritmo, ĉar kiel la filoksero pereigas la radikojn de la vinarbeto, tiel ĝi dismordas la piedojn de la versoj.

Ni konstatis, ke en la akcenta versfarado la vortoj ricevas duoblan emfazon: tiun de la akcento kaj tiun de la forta ritmotempo, koincidanta kun la akcento. La duobla emfazo forte ellevas la vortojn, kvazaŭ memstarigas ilin. Tiel do la verso ne konsistas el kontinua versoŝtofo, kiel la tempomezura, sed el mozaiko de memstariĝintaj vortoj. El tio sekvas, ke en la ritmo validiĝas la ritmoskemo de la unuopaj vortoj.

La pulson de la akcentaj ritmoj do difinas ne la intenco de la poeto, sed tio, kia estas la reganta ritmoskemo de la unuopaj vortoj en la respektiva lingvo. Ni vidis, ke la germana lingvo havas relative multajn daktilajn vortojn, la rusa lingvo eĉ pli abundas je ili. Tute kontraŭe, en Esperanto mankas la daktilaj vortoj, kaj, laŭ la kalkuloj de Waringhien, 39% de la vortmaterialo havas ritmon amfibrakan. Sekve, la vortoj, potencigitaj per la ritmo, trudas al la triopaj Esperantaj ritmoj preskaŭ ĉiam amfibrakan skemon. Kiam, ekz-e, oni intencas heksametri jene:

Kantu, diino, koleron de filo Pelea, Aĥilo ...

la aŭskultanto aŭdos ne kvin sinsekvajn daktilojn:

—oo/—oo/—oo/—oo/—oo/-o

sed unu trokeon kaj kvin amfibrakojn:

—o/o—o/o—o/o—o/o—o/o—o

kaj tio estas katastrofa! Ĉar, se la daktilo dancas, la amfibrako stumbladas. Ne viglajn daktilajn saltetojn faras la verso, sed ĝin ĉiumomente minacas falo: oni dezirus ĝin, kun ĝena sento, apogi kompateme.

Eĉ pli mizera fariĝas la ritmo, se multaj malfortaj tempoj estas reprezentataj per tempomezure longaj senakcentaj silaboj:

Iam mi, kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis ...

ĉi tie oni jam sentas ne nur stumbladon, sed plenajn falojn, post kiuj la verso devas pene sin relevi ĉiam denove.

Kion fari do?

Unue ni rigardu, ĉu oni ne povus en Esp-o fari verajn tempomezurajn versojn, en kiuj la akcento kaj la forta tempo ne koincidas nepre.

Nu, por tio ekzistas kelka eblo. Troviĝas, nome, vortoj en Esp-o, kies akcenta silabo estas mallonga. Tiaj estas la posedaj pronomoj (mia, via ktp.), la tabelvortoj (tie, ĉia ktp.), la prepozicioj (apud, super), la numeralo unu kaj eble ankaŭ la dusilabaj vortoj kun akcenta i-vokalo (pia, dia). Se tiujn antaŭas apostrofita substantivo aŭ unusilabaĵo, estiĝas piedo perfekte daktila: en mia, post unu, benk' apud arba, el super, per tio ktp. Tiamaniere oni povas fari la jenan distikon:

Nun super akvoj jam ĉie regis nigro de nokto,
sed kiel ardis lum' en mia kaj via kor'!

En tiu ĉi versduo kvinfoje ne koincidas la akcento kaj la forta tempo. La skemo estas:

—oo/— —/—oo//— —/—oo/—o
 !  !    !   !   !   !
—oo /— —/—//—oo/—oo/—
 !   !   !   !   !  !

Se oni metas akran akcenton en ĉi tiuj versoj, sed sen la longigo de la respektivaj vokaloj, oni klare sentas (kiel en la greka distiko) diskretan ritmomuzikon de ripozoj kaj saltetoj, kiu akompanas la tekston sendepende de tiu ĉi. Bedaŭrinde, tamen, tiaj ebloj doniĝas relative malofte. La greka efekto ne estas reproduktebla ĝenerale.

La taskon do oni devas redukti je tio, ke laŭeble oni evitu la amfibrakiĝadon. Kaj por ĉi tio ni havas ja rimedon: la apostrofadon de la substantivoj. Efektive, la fina akcento, kun sia akra ekfrapo kvazaŭ alkaptas la sekvantajn du malfortajn silabojn formante kun tiuj daktilon (benk' apudarbo, voĉ' de la patro, vent' furioza, hom', kiu venis). Do, multigante la apostrofojn en la unua heksametro de la Iliado, oni povas elimini la amfibrakojn. Fakte:

Kantu, diin', pri koler' de la fil' de Peleo, Aĥilo ...

havas tute bonan heksametroefekton. Sed, bedaŭrinde la multaj apostrofoj ne estas bonvenaj en Esp-o. Sekve, ju pli bona estas la heksametro ritme, des pli malbona ĝi estas lingve.

Oni devis do fari kompromison: postuli almenaŭ unu apostrofon en ĉiu verso, plej konsilinde en la loko de la "regula" cezuro, t.e. post la forta tempo de la tria piedo; ĝin povas anstataŭi ankaŭ unusilaba vorto (jam, nun, per ktp.):

Min kompatas najbar', sed eĉ sonĝe vi min ne kompatas,
tion memoros vi ja iam kun nigra harar'.

Kiel videble, la senakcentajn, sed tempomezure longajn silabojn oni rigardas hibridaj, kaj uzas ilin jen kiel longajn en la dua tempo de spondeo, jen kiel mallongajn en daktiloj: min kompatas najbar' (— — / — oo/—).

Iel instinkte mi sentis, ke ĉi tiu solvo ne estas tute bona, sed en la ĝojo, ke mi trovis ian solvon, kaj en la fervoro de la tradukado (Romaj Elegioj de Goethe) mi subpremis en mi la voĉon de la kritiko. Tiun ĉi prozodion mi eĉ rekomendis en Lingvo Stilo Formo ankaŭ al aliaj heksametramuloj kaj, mia kulpo, kelkajn ankaŭ delogis. Nun mi solene kaj pente revokas tiun rekomendon.

Mian sekretan malkontenton konsciigis en mi la recenzo de Waringhien pri la Romaj Elegioj, parolante pri la malglateco de la tekstoj. Ve, li estas prava -- mi ĝemis, la problemo do ne estas solvita.

En mia malespero mi komencis fajli, glatigi kaj poluri unu mian tradukon heksametran en la Eterna Bukedo, la "Printempon" de Meleagros. Dum longega tempo kun longaj intermitoj re- kaj re- laborante, fine mi elkovis la tekston kun pura tempomezura metriko, en kiu, tamen, pro la naturo de Esperanto, la fortaj tempoj preskaŭ ĉiam estas ne nur longaj, sed ankaŭ akcentaj:

Vintro de venta veter' malaperis el altoj eteraj,
florportanta sezon' purpure jam al ni ridetas ...
De l' herbnutra Eos donaĉigas ros' delikata,
floras ride la kamp', sin apertas ride la rozoj ...
Kantas jam birdar' ĉiarasa kun ega jubilo,
supre de maro la mev', ĉe la tegmentrand' la hirundoj.
boske la najtingal', ĉe la bordo rivera la cigno ...

ktp. (la tuton oni povas legi en la Nica Revuo N-o 15.)

Efektive, ĉi tiu formo, unuiganta en si la akcentan kaj la tempomezuran prozodion (Pumpr ĝin tial nomis dudimensia versfarado) estas facilkura, ĉar ĉiuj malfortaj tempoj estas tempomezure mallongaj, "hibridaj" estas nur la silaboj, kies vokalon sekvas "muta" kun "likvida" (tr, fl, pr). Pro tio ĝi estas tiel glite ondanta, kvazaŭ oleita. Kaj, malgraŭ la koincido de la fortaj tempoj kaj akcentoj, ĝi tamen ne amfibrakiĝadas, ĉar la pureco de la metriko kvazaŭ trasvingas la langon sur la mallongaj silaboj ĝis la sekvanta forta tempo, krome la daktilefekton helpas ankaŭ la cezuro post la forta tempo de la tria piedo, kaj la ofta ripetiĝo de la piedparo — — / —oo (florportanta se ...; floras ride la ...; jam birdar' ĉia...). Oni povus riproĉi nur la iom barbaran akrecon de la ritmofrapoj.

Sed la granda hiko estas, ke fari tiajn versojn estas ekstreme malfacile. En Esperanto, nome, relative malmultaj vortoj komenciĝas per vokalo kaj relative ofte oni renkontas vortfinan konsonanton (preskaŭ ĉiuj verboj, akuzativo, pluralo); ĉi tio evidente malfavoras al faro de daktiloj. Oni povas ja loki puran daktilon tie ĉi kaj tie, eĉ unu aŭ dufoje en ĉiu sespiedo, sed densa daktileco kiel la Homera, ne estas aplikebla en longaj poemoj epikaj aŭ elegiaj. Oni povus ja malpliigi la nombron de la daktiloj kaj ĉi tiujn konservi nur en la antaŭlasta piedo, sed tia skemo estas tro mallonga rilate al la greka heksametro kaj krome ankaŭ spondeojn ne estas facile tiel amasigi.

Mi konfesas, ke spertante kaj trapensante ĉion ĉi, mi senkuraĝiĝis. Kaj en tia kriza animstato mi decidis, ke mi rezignos pri la tuta tempomezura metriko, kaj la poemojn de Catullus, per kiuj mi komencis la Antologion, mi tradukos en modernaj ritmoj, kun rimoj. Kaj tion mi ankaŭ faris.

Tamen, per tio mi solvis nenion. Catullus estas lirikisto, liaj poemoj, speciale tiuj al Lesbia, estas kvazaŭaj kanzonoj, tute bone do konvenas al ili la modernaj kantformoj. Sed kio pri la epopeoj de Homero aŭ Vergilo, ekzemple? Nur, mi faris provojn pri la Odiseado en oktrokeoj kun rimoj:

Muzo, kantu la sagacan viron, kiu longan vojon
trasuferis inter penoj, detruinte sanktan Trojon ...

sed, ĉu ne, tio estas tute malgreka.

Nun mi ekhavis la ideon: kio estus, se, restante ĉe la oktrokeoj, mi ornamus ilin anstataŭ rimoj per daktiloj tempomezure puraj? Kaj en tia formo mi tradukis la Aman Dialogon de Theokrite (vd. Nica Revuo, N-o 11), metante origine po du aŭ tri daktilojn anstataŭ trokeoj en ĉiu verso. La tradukon mi sendis al amiko Waringhien, kaj li konsultis pri ĝi ankaŭ la koboldojn tiutempe paŝtatajn ankoraŭ de Raymond Schwartz. Oni ĝenerale trovis, ke la versoj estas kaosaj: la kompatindaj oreloj ne povas sin ĝuste orienti en la versoj longaj kaj konstante ŝanĝantaj sian silabnombron.

Kompreneble, mi pensis, la francaj oreloj ne povas alie imagi verson, ol kun silabnombroj egalaj! Tamen, aliflanke, la tiel pliampleksigata oktrokeo estis efektive tro longa rilate al la heksametro. Tiam mi decidis meti en unu verso nur unu tempomezure puran daktilon kaj ĉiam en la dua hemistiko. Komence mi intencis loki tiun daktilon ĉiam en la antaŭlasta silabo, sed poste mi rekonis, ke la verso fariĝas pli varia, se la loko de la daktilo alternas inter la tri antaŭlastaj piedoj:
—o/—o/—o/—o//
—o/—o/—oo/—o
—o/—oo/—o/—o
—oo/—o/—o/—o

Sed tia skemo nenion diras al la leganto. Por ĝin vivigi, jen estas ekzemple: la traduko de la komenco de l' Rerum Natura de Lucretius:

Eneid-patrin', plezuro de la homoj kaj de la dioj,
ĉionutra sankta Venus sub la ĉielaj signoj vibraj,
kiu maron ŝipoportan, kiu kampojn fruktogenerajn
plenplenigas, ĉar ja ĉiu raso vivanta sur la tero
per vi koncipiĝas vidi naskiĝinte la sunolumon,
ho Diino, de vi fuĝas vento, fuĝas nubo ĉiela,
kaj ĉe via veno al vi mildajn florojn sub la piedojn
sternas la artlerta tero, marspegulo vin alridetas,
paciĝinte la ĉielo brilas per radioj inundaj,
ĉar ja, kiam sin ekmontras la printempa vizaĝ' de l' jaro
kaj zefiro fekundiga jam kun flugo libera freŝas,
tuj la birdoj de l' aero vin anoncas, vian aliron
signas, ho Diin', kun koro, kiun via forto batigas.
Ankaŭ la sovaĝaj brutoj vagas tra l' paŝtejo serena,
naĝas tra l' rapidaj fluoj, tiel sekvas vin, de sopira
sorĉo ekkaptitaj, tien, kien ilin gvidi vi degnas;
sume: tra la maroj, montoj, kureganta flu' de riveroj,
foliar-portantaj domoj de l' birdaro, verdo de kampoj,
ĉies bruston vi ekbatas por la vek' de amo belega,
por ke ĉiuj sian rason plimultigu per ard' amora.

La pentametron oni povas fari simple per la vira finiĝo de la verso, depreninte tiel unu silabon. Por ekzemplo staru ĉi tie epigramo de Paulos Silentarios:

Doris el la riĉaj bukloj ŝiris unu haron el oro,
    per ĝi, kiel al kaptito, al mi la manojn ligis ŝi.
Mi komence nur ridegis, ĉar mi pensis, ke tre facile
    el la lig' de l' ĉarma Doris eskapigi mi povos min.
Sed kiam mi ne kapablis rompi ĝin, mi komencis ĝemi,
    kiel iu katenita per fortika ĉeno de fer'.
Eĉ nun, priplorinde povra, sur ĉi tiu haro mi pendas,
    per ĝi tien kaj ĉi tien tiras min la kapriculin'.

Kiel oni vidas, la daktiloj ofte ŝanĝas sian lokon, ili troviĝas ekz-e en la Venus-alvoko jen en la unua piedo de la dua hemistiko (vv. 2., 4.), jen en ties dua piedo (vv. 5., 8., 10., 1l.), jen en la tria (vv. 1., 3., 6., 7., 9., 1Z-19).

Jen do la skemo longe serĉata! Ĉu vere trovita?

"Sian ĉevalon laŭdas ĉiu cigano "-- diras hungara proverbo. Mi diros do, kiajn bonajn kvalitojn havas ĉi tiu heksametro-surogato, kiun mi nomas oktometro.

1. Ĝi havas ĝustan amplekson: 17 silabojn; tio estas la silabmaksimumo de la greka-latina heksametro.

2. Ĝi estas nesimetria, kiel la heksametro; ĉi ties unua hemistiko, nome, finiĝas post la forta tempo aŭ post la unua malforta tempo de la tria piedo, do post la 7-a aŭ 8-a silabo de la 17-silaba verso.

3. Ĝi havas konstantan silabnombron (do estas akceptebla de francoj), kaj konstantan piednombron (do estas akceptebla de germanoj kaj angloj).

4. Ĝi ne estas seninteresa verso. La daktiloj, kiuj aperas varie en la piedoj de la dua hemistiko, prezentas ion refreŝigan, oreldistran. Amiko Pumpr riproĉis, ke la daktilo en la antaŭlasta piedo venas iel prokrastiĝe, kaj ĝia malfruo estigas ian streĉon. Nu, laŭ mia sento, tio estas ĝuste avantaĝo: oni streĉe atendas je la duobla salteto, kiu ree kaj ree savas la verson el la monotono de la nura trokeeco; per tio de verso al verso ripetiĝas la senpacienco kaj la kontentiĝo. Ne por la okuloj estas ĉi tiu skemo: oni eble vidos kun malfido la longajn liniojn. Sed la oreloj baldaŭ alkutimiĝas, dum deklamo la versoj efektive katenas la ritmosenton, en ili la daktiloj estas ĉiam kvazaŭ etaj aventuroj, ne malpli versefektaj ol la rimoj.

5. Ĝi estas tre bone manipulebla, ne postulas apostrofadojn, estas ĉiel konforma al la naturo de nia lingvo. Pli ol dumil tiajn versojn mi faris ĝis nun, do mi povas diri el praktiko, ke ĝi estas ne tro malfacila, sed tamen ne tiom facila, ke ĝi ne postulus de la poeto kelkan klopodon kaj trovemon, sen kiuj la poezio ĉesus esti arto.

Mi aldonas ankoraŭ, ke la daktiloj, ĝuste ĉar en unu verso troviĝas nur unu el ili, devas esti tute puraj. Eĉ "muta" kun "likvida" (br, tr, fl, kl ktp.) ne sekvu mallongan silabon, almenaŭ ne en la unua malforta tempo de la daktilo. En la dua malforta tempo tia licenco malpli ĝenas, do granda sekreto estas allasebla, sed glav' akrigita estas malkonsilinda.

Mi kredas, ke ĉi tiu skemo estas vere uzebla kaj uzinda.

Jes, oni diros (almenaŭ mi esperas, ke oni jesos), sed tio estas tute senprecedenca, senekzempla. Tia versformo nenie ekzistis iam, do ankaŭ en Esperanto ne povas ekzisti.

Efektive, precize tia sama verso nenie estas trovebla. Sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito (1). La plej ofte uzata verso de la grandaj antikvaj epopeoj Mahabharata kaj Ramajana estas la "sloka", kiu similas al la proponita oktometro dumaniere: unue, ĝi estas dekses-silaba, kaj due, ĝi havas striktan tempomezuran skemon en po tri silaboj de siaj du hemistikoj, en la ceteraj po kvin silaboj la ritmo estas nedifinita. Iom simila verso troviĝas en la kristanaj epopeoj de la triacentjara Commodianus, kies heksametroj estas akcentaj en la kvar unuaj piedoj, sed severe tempomezuraj en la kvina. Oni povus diri, ke la Esperanta oktometro estas hibrido de tiuj du versformoj: la sanskrita "sloka" kaj la latina heksametro de Commodianus. El ĉi lasta ĝi havas la descendan (trokean-daktilan) marŝmanieron, el la "sloka" la piednombron, el ambaŭ tion, ke la tempomezura metriko regas nur en unu parto de la verso. Eble ĝi memorigas per sia hibrideco ankaŭ pri la poezio de Hilarius (315-367), la unua kristan-latina himnisto, kiu kun granda peno klopodis interkonformigi la akcentan prozodion de la siria himnisto Ephrem kun la tempomezura metriko, farante tiel la unuan balbutadon de la grandfutura poezio de "amor sanctus". Jes, ankaŭ la oktometro estas iom balbuta apud la heroaj sespiedoj de Homero, sed tamen, per sia pura daktilo en ĉiu sia verso, ĝi havas almenaŭ radieton el la helena brilego.

Ju pli multe mi laboris per la oktomero, des pli ĝi plaĉis al mi. Nu, tio ne diras multe: oni povas diri, ke mi estas subaĉetita favore al mia propra infano. Tial mi komencis konsulti diversnaciajn versekspertojn.

Tárkony kaj Szilágyi kaj Baghy donis favorajn opiniojn, sed tio ne estas kalkulebla, ĉar ili estas hungaroj, do infektitaj de tempomezuremo. Ankaŭ Pumpr, kiu skribis al mi, ke li "komencas frandi" la oktometrojn, estas ege suspektinda: en la ĉeĥa oni ja faris tempomezurajn heksametrojn (eĉ li mem, li konfesis, faris iam tiajn).

El la aliaj -- fideblaj -- versekspertoj, Thorsen trovis la skemon bela, sed ne ekdeziris ĝin uzi pro ĝia komplikeco. Marjorie Boulton ŝajnis simple akcepti ĝin sen ia kontraŭdiro, kiel ion naturan. Morariu same. Waringhien skribis: "Kvankam komence nekutima, tiu nova ritmo estas agrabla kaj libermova"; poste li ankaŭ faris provojn pri ĝia uzo kaj ne sensukcese, tamen, li plendas, ke tiuj mallongaj silaboj ĝenerale ne emas trafi ĝuste tien, kien ili devus (kompreneble por tia esence nova entrepreno necesas kelka ekzerciĝado ĝis la akiro de rutino). Foote trovas la skemon plaĉa, kaj la tradukojn, kiujn mi faris tiaforme, tre belaj, tamen li emfazas, ke la ritmo estas "alia varo" ol la antikva heksametro (tion mi ne neas, sed mi insistas, ke al ĉi tiu ĝi estas pli proksime parenca ol la heksametro akcenta). Rossetti havis kelkan klopodon pro la ritmo: komence ĝi ŝajnis amuza, poste la ĉiuversaj galopetoj kaj la malekvilibro de la du hemistikoj efikis tede, fine, eble kiam li konstatis, ke temas pri daktiloj, kaj li ne emfazis tro la skandadon, li trovis la skemon "pli mola, la kadencon pli lanta kaj ondanta" kaj tiam la ritmo ŝajne konkeris lin: nun ĝi tre plaĉas al li.

Se konsideri, ke "kiom la kapoj, tiom la ĉapoj", ĉi tiun akcepton oni povas diri favora kaj esperiga. Sed la decida triumfo por mi estis la aventuro de W. Auld. En versletero adresita al li mi uzis parte oktometro-distikojn, kaj tiu formo tiel al li ekplaĉis, ke li volis ĝin ankaŭ mem uzi. Kiel li skribis: "Tiu via verso estas por mi tiel obsede bela, ke mi nepre volas ĝin regi." Kaj li faris provojn, sed malkontentis pri ili: "Tuj mi sentas, ke viaj versoj estas pli fortaj, tuj mi konstatas, ke la paleco de miaj versoj ne devenas de manko de enhavo, sed de io malbona en la formo, kaj tamen, sentante ĝin, mi ne komprenas la diferencon..."

Nu, la diferenco estis, ke li ne aplikis daktilojn tempomezure purajn, sed nur daktilojn akcentajn, kaj tiel, kompreneble, la verspiedoj amfibrakiĝis.

Ĉio ĉi pruvas almenaŭ la sekvaĵojn:

1. La tempomezura metriko estas tiel fremda al la oreloj kutimiĝintaj al la akcenta metriko, ke eĉ versartisto kiel Rossetti havas klopodojn, ĝis li amikiĝas al ĝi, kaj eĉ poeto kiel W. Auld, kiu krome bone konas la klasikan heksametron (li eĉ skribis al mi, ke en mia ritmo troviĝas "iom de la regula senreguleco de la klasika heksametro latina"), ne rekonis, ke tio, kio al li plaĉas, kaj kun kiu ne povas rivali liaj akcentaj daktiloj, estas elementoj de la tempomezura metriko.

2. Ĉi tiu metriko, tamen, havas tiel fortan efekton, ke ĝi povas trarompi tiun fremdecon, kaj eĉ ne rekonate enamigi al si la orelojn, almenaŭ la delikatsentajn orelojn de poeto.

Sed ne ĉiu havas la delikatsentajn orelojn de poeto. Kaj tial mi skribas nun ĉi tiun artikolon: helpi, ke oni konsciu per lerno, kion la poeto eksentas per si mem.

Nu, ĉio ĉi ŝajnas eble tro memkonscia. Sed efektive, mi opinias, ke la tempomezura metriko nepre estas aplikebla en Esperanto kun tre klara kaj nepre ĝuebla versefekto, ĉar la lingvo ja havas klarajn vokalojn longajn kaj mallongajn, kaj bone distingitajn konsonantajn, per kio la pozicia longo aŭ mallongo de la vokaloj povas evidentiĝi orelfrape. Nur unu paŝon oni devas fari: elpaŝi el la prozodio de la propra lingvo kaj akomodi la orelojn kaj la ritmosenton al la tempomezuro. Kaj tio valoras la penon, ĉar per tio oni konformiĝas ne nur al ĉi tiu metriko, sed al la greka-latina metriko ĝenerale: oni ricevas komprenon pri tiel grandatradicia prozodio.

Kompreneble oni devas konfesi, ke la oktometro estas forme malpli riĉa ol la heksametro, sed aliflanke, ĝi estas takte uzebla kaj eĉ kun agrabla efekto.

Kaj mi vere flegas la revon kaj esperon, ke oni lernos koni kaj ami ĉi tiun manieron de versado: versamatoroj plaĉe ĝin aŭdos, poetoj plaĉe ĝin uzos. Kaj ne nur la oktometrigitajn heksametrojn kaj distikojn, sed ankaŭ la aliajn "Eoliajn "form-artaĵojn. Pri ĉi tiuj, tamen, mi parolos en alia artikolo.

Daŭrigota

Rimarko de la Redakcio. -- La konkludoj de nia amiko Kalocsay pri la karaktero de la grekaj versoj estas apogitaj de la esploroj, kiujn Antono Meillet registris en sia libro: "La hind-eŭropaj originoj de la grekaj metroj" (Parizo, 1923). Tie li montras, ke eĉ en la greka, oni retrovas multajn spurojn de la relativa libereco de la unua parto de la verso, ĉu la jamba trimetro, ĉu la heksametro; li rimarkigas cetere, ke la egaleco de unu longa al du mallongaj silaboj estas novigo de la greka metriko, kaj gravas precipe ĉe la heksametro: el tio, kaj el aliaj indikaĵoj, li konkludas, ke la heksametro ne estas de hind-eŭropa origino, sed estis pruntita de la grekaj poetoj el alia civilizo, tre probable la egea. Male, la ĉefa karakterizo de la hind-eŭropa verso estis la harmonia aranĝo de silaboj longaj kaj mallongaj, kun cezuro interne de iom longaj versoj: kio postulis certan nombron da silaboj en ĉiu speco de verso.


Piednoto

(1) Fakte, atribuante la kreon de la tempomezura metriko ekskluzive al la grekoj, mi estis maljusta kontraŭ la hindoj. Jam en la antikvaj epopeoj ni trovas metrikon parte tempomezuran (16-silaba "sloka" kaj 11-silaba "triŝtub"), kaj en la mezepoko, ekde la kvina jarcento kreiĝas prozodio strikte fiksita, kiel ĉe la helenoj, kaj tre, eĉ tro varia. Unu el la skemoj ("upaĝati") estas preskaŭ identa kun la sapfa verso, sed multaj el ili estas tiel komplikaj, ke oni tre malfacile orientiĝas, precipe pro la 3-6-opaj serioj da mallongaj silaboj. La kulminon tiu ritma arto atingas en la heptametroj de Ĝajadeva (12. jc.), kiuj konsistas el ses daktiloj kaj unu trokeo; anstataŭ daktilo povas stari ankaŭ prokeleŭsmo (oooo). Sed Ĝajadeva, per tio, ke li komencas sisteme uzi ankaŭ rimojn, samtempe ruinigas la tempomezuran metrikon: post li la hinda verso jam fariĝas akcenta kaj rima, kaj restas tia ĝis nun.