Enkomputiligis Don HARLOW

Kiel estis nomata Zamenhof?

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 paĝoj 21-28


Ekzistas tri kronoj: krono de instruo, krono de pastreco, kaj krono de regado -- sed la krono de bona nomo superas ilin ĉiujn.

(El la malnova hebreo literaturo
"Patroj" 4, 13 -- en la Esperanta
traduko paĝo 21).

I
Naskiĝo kaj nomo

La 15an de Decembro 1859 naskiĝis en Bjaljstoko, mezgranda urbo (1) en la litova parto de Polujo, unua filo ĉe la judaj klerismanaj geedzoj Zamenhof. Estis vintro, kelke da tagoj antaŭ la festo de Inaŭguro. La okbranĉa kandelingo jam staris en la angulo, preparita por la festo, por plenigi la domon per ĝojo kaj lumo.

Semajnon poste okazis la naskiĝa soleno, dum kiu oni donis al la infaneto propran nomon. Ĉeestis la tuta parencaro. La kleristoj de la urbo estis ankaŭ invititaj: la anoj de la riĉega familio Zabludovski, ties bofilo El-azar Halberŝtam, la hebrea verkisto Eliezer Dov Liebermann, la ŝtatrabeno Jehoŝua Steinberg, kaj aliaj (2). Ili do venis partopreni la naskiĝan solenon kaj ĝoji kun sia kamarado kaj kunbatalanto Marko Zamenhof.

La sekvantan tagon iris la juna patro en la oficejon de la ŝtatrabeno (3), por enskribi la novnaskiton en la naskregistron. Per tio la formalaĵoj finiĝis. La nomo de la infaneto estis notita kaj registrita per la ŝtata aŭtoritatulo.

De tiam forpasis cent jaroj, formortis la samtempuloj, kaj ni ne plu havas eblecon, ekscii detalojn pri la okazaĵo. Sed almenaŭ rilate la nomon ni havas precizaĵojn. Restis oficiala dokumento, la enskribo en la naskregistro (4), kiu donas informon pri la nomo. Ĝi diras: Lejzer.

Tiu do estas la nomo de la infaneto, oficialigita en la naskregistro. Sed ĉi tiun nomon la postaj dokumentoj ne montras. En ili, li estas nomota: Lazar. Pli poste tiu nomo estas anstataŭigita per Ludoviko. Dum la jarcentturniĝo la nomo "Lazar" denove aperas, sed kunigita kun "Ludoviko": Lazaro-Ludoviko.

Ankaŭ la familia nomo montras variantojn: en la naskregistro Zamenov, poste Samenhof, pli poste Zamenhof.

Kian signifon havas tiuj modifoj? Kial ili estis faritaj? Kaj kiu estas la vera nomo? Tiujn demandojn ni volas pritrakti ĉi-poste, kaj ne pro nura scivolemo: la nomo ja ne estas ia flankaĵo, sed unu el la posedaĵoj de ĉiu homo, nedisigebla parto de la personeco. Kaj ĉio, kio koncernas la Majstron, absorbas nian intereson.

II
La antaŭnomoj

La unua nomo, kiun juda infano ricevas, estas hebrea, kaj fariĝis kutimo, ke li ricevu la nomon de mortinta avo, aŭ -- se tiu ankoraŭ vivas -- de alia karmemora parenco (5). Kiu do estas la hebrea nomo de Zamenhof? La naskregistro nur proksimume ĝin montras, ĉar la ŝtatrabenoj notis la nomojn ne laŭ la originala formo, sed laŭ la elparolado en la vulgara lingvo, la judgermana aŭ jida. Laŭ la nomo tie notita estas evidente, ke la originala hebrea nomo, donita al la knabeto dum la naskiĝsoleno, estis: Eliezer (6).

Sed "Eliezer" estas multsilaba, ne oportuna en la ĉiutaga parola lingvo. Ĉe multsilaba nomo mallongigo plej ofte okazas. Ni trovas, ekzemple, en la Nova Testamento "Lazar" (laŭ la hebrea traduko) anstataŭ la trisilaban Elc-azar; Johannes fariĝis angle "John", germane "Hans". La saman sorton havis "Eliezer" en la juda lingvo: ankaŭ ĝi mallongiĝis. Jam en la Jerusalema Talmudo (de la 4a jarcento) aperas tiu nomo sen la komenca vokalo: "Liezer". Anstataŭ Liezer oni kelkfoje legis "Lej-ezer", kaj el tio fariĝis poste, en la judgermana lingvo, "Lejzer". Tiu lasta formo estas de lingva vidpunkto ĝuste konstruita, malgraŭ tio ĝi restis neoficiala. Sole en la ĉiutaga profana vivo ĝi estis uzata. Por religiaj necesoj oni ĉiam uzis la plenan formon "Eliezer". Ankaŭ en la nuntempa hebrea lingvouzo tiu nomo ne mallongiĝas. Tial la originala nomo, ne mallongigita, troviĝas sur la titolpaĝo de la hebrea eldeno de la "Ekzercaro" (7).

Kaj nun aperis nova faktvro, kiun mi devas klarigi.

Estas konata fakto, ke popoloj, influataj de aliaj kulturoj, alprenas du nomojn, propralingvan kaj alilingvan. Tio okazis ĉe la Pragermanoj, ĉe la Sirianoj, ĉe la Kartaganoj, dum ili estis superregataj de la Romanoj. Same ĉe la Hebreoj. En la Biblio ni jam trovas: Jozef ricevas la nomon "Cafnat Paneaĥ," (Genezo 41, 45), Daniel, la nomon "Beltŝacar "(Daniel 1, 7). Kaj en niaj tempoj, kiam la judoj estas dissemitaj inter aliaj popoloj, sub la influo de aliaj lingvoj kaj kulturoj, tiu kutimo tre multe disvastiĝis. precipe ĉe familioj, kiuj akiris modernan klerecon. Ordinare oni alprenas alilingvan nomon, kiu komenciĝas per la sama litero, por tiamaniere memorigi la originalan nomon (8).

Se Zamenhof naskiĝus ĉe simpla juda familio, kiel tiutempe preskaŭ ĉiuj estis, tiam la nomo "Lejzer" (aŭ la originala "Eliezer") restus unusola dum lia tuta vivo. Sed liaj gepatroj ja estis klerismanoj. Novaj sentoj trafluis iliajn mensojn, novaj impresoj allogis iliajn korojn. Ili do malfermis sian domon por enlasi la sonojn de aliaj lingvoj, kaj kune kun ili ankaŭ alia nomo envenis: Lazar. La antaŭa nomo devis retiriĝi, cedi lokon por la nova, sed ne tute malaperis.

Lazar, verdire, estas varianto de "Lejzer", ne tute fremdlingva, sed, ĉar troviĝinta en la Nova Testamento, internacie konata. Ĉi tiu nomo estis elektita, ĉar la atmosfero de Bjalistoko ne estis favora al pli granda modifo, kaj estus anakronismo adopti tute alian nomon, kiel ekzemple "Ludoviko".

Sed kio ne povis okazi en Bjalistoko, dum la unuaj jaroj, tio fariĝis en Varsovio dum la postaj jaroj. En ĉiuj dokumentoj el la studenta tempo (9) la nomo Lazar ankoraŭ troviĝas, sed hejme oni nomis lin "Ludovik". Tion oni faris ne sole por praktikaj celoj, sed konforme al la cirkonstancoj, kiuj regis en la gepatra domo, sub influo de la rusa kaj pola lingvo. Post la doktoriĝo en 1885, la nomo Lazar publike ne plu aperas. Anstataŭ ĝi troviĝas ĉiam; Ludoviko. Kaj ĉi tiu nomo fariĝis kun la tempo la plej populara, famekonata en la tuta mondo.

Eliezer -- Lejzer -- Lazar -- Ludoviko, jen do la estiĝo kaj disvolviĝo de la antaŭnomoj. La lasta multe diferenciĝas de la unua, ĝi tamen ne estas eksterordinara sed konforma al la kutimo.

Nova modifo venis dum la jarcentturniĝo, 1898 -- 1900. Zamenhof kunmetis siajn du lastajn antaŭnomojn: Lazaro-Ludoviko. De tiu tempo, ĉiuj libroj montras la duoblan nomon, en mallongigita formo: D-ro L.L. Zamenhof. Tiu modifo fariĝis necesa, ĉar lia frato Leono esperantistiĝis en 1898, doktoriĝis en 1900, kaj komencis verki en la internacia lingvo. Aperis do nova adepto kun la sama nomo, D-ro L. Zamenhof, kio povis erarigi kaj signifi jen Leono, jen Ludoviko. Tial, por eviti miskomprenon, venis la lasta modifo. La frato restis kun unu L, sed skribis ĝin plene: Leono, kaj la aŭtoro de Esperanto duobligis sian nomon: Lazaro Ludoviko, aŭ mallonge: D-ro L.L. Zamenhof.

III
La familia nomo

La nomo Zamenhof prezentas al ni preskaŭ nesolveblan enigmon pro sia malofteco aŭ izoleco inter la aliaj familiaj nomoj. Kion ĝi signifas? El kiu fonto ĝi estas prenita? Ĉu estas germana nomo (Samenhof), ĉu rusa (Zamenhov)? Kvankam la familiaj nomoj ĉe la judoj estas novaĵo, enkondukita nur antaŭ 150 jaroj, ni nenie trovas atestojn pri tiu unika nomo.

La unua dekreto pri alpreno de familiaj nomoj ĉe la judoj eliris en Rusujo. Tio estis en la jaro 1804. Ĝis tiam nur okaze familiaj nomoj troviĝis, kaj ili ne estis konstantaj. Sed nun publikiĝis la dekreto kaj ĉiu estis devigata elekti kaj alpreni konstantan familian nomon.

Se ni nun konsiderus la alprenitajn nomojn kaj grupigus ilin en kategoriojn, ni trovus grandnombron de land- kaj urbnomoj, eĉ stratnomoj, en originala aŭ modifita fermo, kaj preskaŭ ĉiuj germandevenaj. Ili montras la originon de la familioj. En Germanujo ja vivis multe da judoj dum la mezepoko, antaŭ ol formigri orienten, por forsavi sin el la manoj de iliaj persekutantoj. Por nia celo ni pritraktu sole la urbnomojn kaj ilin ni dividu en subkategorioj, laŭ la jena skemo:

a) Familiaj nomoj sen modifo:

Berlin, Danzig, Eisenstadt, Frankfurt, Halberstadt, Hamburg, Horovitz, Landaŭ, Oppenheim, Wertheim.

b) Kun la finaĵo "-er "(t.e. "-ano ").

Berliner, Danziger, Frankfurter, Hamburger, Landaŭer, Oppenheimer, Warschaŭer, Wertheimer.

c) Modifitaj aŭ stumpigitaj.

Bachrach (Bacharach), Halberstam (Halbertstadt), Hurwitz (Horovitz), Gurewicz (Horovitz), Rottenberg (Rothenburg), Waldenberg (Waldenburg), Halpern (Heilbronn,) Lipschitz (Leobschütz), Müntz (Mainz), Spiro (Speyer), Urbach (Aŭerbach).

Tiu kategorio, la urbnomoj, estas la plej multnombra kaj plej ŝatata inter ĉiuj judaj familioj. Kaj ŝajnas, ke en ĝi ni devas engrupigi ankaŭ la nomon Zamenhof, kiu origine estis skribata per S, ne per Z. Gi havas devenon germanan, kiel nia Majstro mem konstatis en letero al la Berlinaj Esperantistoj (Originala Verkaro, pĝ. 427/428). Kaj efektive, en Sudgermanujo ekzistas du vilaĝetoj kun la sama nomo:

1 -- Samhof sur Danubo (ĉe Ingolstadt, Bavarujo).

2 -- Samhof apud Wolfsegg (ĉe Ravensburg, Virtembergo).

Ambaŭ estas etaj vilaĝoj (eble ili malpligrandiĝis dum la jarcentoj). Sed ĝuste tiu fakto klarigas, kial la familia nomo, deveninta de tiuj vilaĝoj, aperas nur unufoje, ĉe tiu sola familio. Unu el la du vilaĝoj estas la origino, ŝajne la unua, la pli granda. Prapatro de la familio iam en tiu ĉirkaŭaĵo loĝis kaj havis proksimajn rilatojn kun tiu vilaĝo. Sed la familia nomo estas iom modifita: Samenhof, anstataŭ Samhof: Oni do povas ĝin aldoni al la subkategorio c.

La modifo estas logika, pro tio facile klarigebla. La vilaĝnomo konsistas el du germanaj vortoj: Same = semo, Hof = korto. Sed ekzistas samtempe du formoj por la signifo "semo": der Same kaj der Samen. La vilaĝnomo estas konstruita kun la unua formo (Sam-), la familia nomo kun la dua (Samen-). Kaj ĉar ĉiuj komunlingvaj kunmetaĵoj estas konstruitaj kun la dua (Samenkorn, Samenstaŭb, Samenpflanze ktp.), oni povas supozi, ke la analogio efikis ankaŭ en ĉi tiu okazo. La avo, en kurlanda gubernio, alkutimigita al la sonoj de la germana lingvo, evidente volis ĝustigi la krudan formon Samhof en la pli regulan Samenhof, antaŭ ol alpreni ĝin kiel familian nomon.

Jen la rezulto de niaj esploroj. Kvankam ni havas neniajn atestojn, niaj konkludoj ŝajnas probablaj kaj akcepteblaj. Sed por eviti ĉian dubon, ni turnis nin al D-ro Stephen Zamenhof (Novjorko), nevo de nia Majstro, kaj lia respondo ilin plene konfirmas:

"Mi fakte ne multon scias pri la origino de mia familio. La nomo de mia avo estas skribita Markus Samenhof, kaj judpola historiisto ĉi-tie diris al mi, ke ekzistas urbeto en Bavarujo (Germanujo) nomata Samenhof kaj ke mia familio tie vivis antaŭ ol formigri Rusujon. La nomo estas sendube germana, ne rusa."

Restas al ni priparoli la formon Zamenov, kiu troviĝas en la naskregistro kaj havas rusan aspekton. Kelkaj Esperantistoj, surbaze de tio konkludis ke la nomo estas rusa: zamena = interŝanĝo, transformiĝo; -ov = familinoma finaĵo. Sed jam Hans Joachim Plehn ĝuste rimarkis (en la artikolo "Iom pri la lingvoscioj de Zamenhof", Literatura Mondo, 1933, no 6) ke la naskregistro montras la nomon nur en rusa transskribo kie "h" ne ekzistas: "de tie do pruvo ne estas ricevebla". Ni ankaŭ ne forgesu la relativan valoron de tiaj dokumentoj en la tiama Rusujo (10). La enskriboj estis faritaj malzorge kaj ne precize kaj ofte eraroj enŝteliĝis. Pro tio la familia tradicio de ĉiuj Zamenhofanoj kaj la vivanta sento de nia Majstro estas multe pli fidindaj ol la naskregistro, kiu havas por ni nenian sanktecon aŭ aŭtoritatecon.

Sed ni ankaŭ havas pozitivan pruvon pri la ĝusteco de nia aserto. La supre menciita hebrea verkisto Eliezer Dov Liebermann, en sia libro "Megilat Sefer" (Libro-Rulaĵo), mencias la nomon de Zamenhof tri fojojn, en hebrea fonetika transskribo, kaj ĉiam kun "h":

1-2 -- inter la subskribintoj de la libro --
        s-ro F. Zamenhof
        s-ro Jozef Wolf Zamenhof, ties filo (11)
    3 -- sur paĝo 112, en letero surskribita:
        "Mia kara amiko, la glora lingvisto Jozef Zeev "Zamenhof".

Ĉi tiu libro aperis en 1854, do kvin jarojn antaŭ la enskribo en la naskregistron, kaj la letero estis skribita multe pli frue.

Eta ŝanĝo en la skribmaniero de la familia nomo estis poste farita: Z anstataŭ S, konforme al la Esperanta ortografio. La dulingva gazetkapo de la "Esperantisto" montras la du skribmanierojn samtempe:

Maldekstre, germanlingve: Dr. L. Samenhof.

Dekstre, Esperantlingve: Dr. L. Zamenhof.

Pri tiu ŝanĝo Zamenhof skribis en la ĉi-supre citita letero:

"Ni devas celi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn ... Jen la kaŭzo, kial mi skribis mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan".

Tiu lasta formo fariĝis poste la sola, kaj la germana formo tute malaperis. Ĝi estas nun la nomo, per kiu ni lin nomas, kaj tiel ĝi restos eterne kiel la glora nomo de la kreinto de Esperanto (12).


Piednotoj

(1) Mezgranda laŭ la tiutempa koncepto: 16.300 loĝantoj; la teksindustrio tie jam estis sufiĉe ampleksa: 30 fabrikoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo (laŭ petskribo de la fabrikantoj al la registaro, tradukita kaj presita en la Vilna semajna gazeto "Hakarmel", 1863, n-ro 49).
(2) Bjalistoko estis grava centro de la juda klerisma movado, kaj la nomitaj personoj estis elsteraj kleristoj: 1) Isaak Zabludovski, la familiestro, jam 80-jara, unua juda riĉegulo en Rusujo; 2) El-azar Halberŝtam, ties bofilo, hebrea verkisto kaj poeto; 3) Eliezer Dov Liebermann, hebrea verkisto kaj instruisto ĉe la familio Zabludovski, patro de la unua socialisto en la hebrea literaturo, Aaron Liebermann; 4) Jehoŝua Steinberg, originala hebrea filologo, bofilo de la granda klerismana poeto Adam Hakohen Lebensonn, fariĝis en 1862 hebrea cenzuristo en Vilno.
(3) La supre menciita Jehoŝua Steinberg. "Ŝtatrabeno" signifas: registara oficisto, kies tasko estis reprezenti la judaron antaŭ la registaro kaj registri la naskiĝintojn knj la mortintojn. Li havis neniajn religiajn funkciojn ĉar la judoj ne agnoskis tiajn personojn kiel rabenojn.
(4) Kopiita kaj presita en "Esperanto Triumfonta", 1922, n-ro 15.
(5) En la Zamenhofa familio ekzemple, Feliks estis nomata laŭ la nomo de sia avo Fabian (vidu "Galerio de Zamenhofoj", pĝ. 6); Lidja, laŭ la nomo de sia avino Liba; Ludoviko (filo de Adam), laŭ la nomo de sia avo, la Majstro.
(6) Tiun fakton jam Ismael Gomes Braga konstatis en sia interesa artikolo "Sperto de Zamenhof" (Nica Literatura Revuo, n-ro 1).
(7) Eldonejo Rubin Mass, Jerusalemo 1950.
(8) Ekzemple en la Zamenhofa familio, la avo estis nomata: Fajvel = Fabian, la patro: Mordeĥaj = Markus kaj la filo: Leizer = Ludwig. El tiuj hebreaj nomoj, la unua, Fajvel, devenas de la latinigita formo "Phobus", el la helena "Phoibos", t.e. "la Brila" (en la sinagogo oni aldonas ĉiam la aramean tradukon kaj diras: "Ŝroga-Fajvel"). La dua, Mordeĥaj, devenas de la babela dio "Marduk", t.e. "Knabo-suno". La tria estos pure hebrea kaj signifas "Dio helpis".
(9) Presitaj en la Zamenhofa numero de la "Nova Epoko" (Decembre 1929).
(10) Kian valoron povas havi la enskribo en la naskregistro, evidentiĝas el la fakto, ke unu ŝtatrabeno (Jehoŝua Steinberg) enskribis "Lejzer, filo de Mordka Zamenhov", kaj alia ŝtatrabeno (M. Markus) en 1878 atestas, ke estas notita "Lazar, filo de Mark Fabianoviĉ Zamenhof" (vidu la Zamenhofan numeron de "La Nova Epoko"). Kiun ni fidu?
(11) Fabian Zamenhof, la patro de Marko. Jozef Wolf (aŭ hebrelingve Zeev) -- pli aĝa frato de Marko (vidu la geneologian arbon en "Galerio de Zomenhofoj"). Pri li ni ekscias detalojn el anonco en la Varsovia ĵurnalo "Hacefira" (30-V-1888): "Jozef Zamenhof en Bjalistoko -- rekomendas al la estimata publiko siajn elprovitajn servojn en komerca korespondado, tradukoj el diversaj lingvoj kaj aliaj skriblaboroj. Donas ankaŭ lecionojn en la itala duobla librotenado."
(12) Al la ĉi-supre -- kiel ĉiam admirinde dokumentita -- esploraĵo de nia eminenta kunlaboranto, ni aldonu malmulte konatan tekston: la 3an de Julio 1889, Zamenhof skribis al Vl. Majnov: "Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro".
    Eble oni devus ankaŭ ĉi tie mencii la pseŭdonimojn de Zamenhof. Pri du el ili (Hemza kaj Unuel) oni legu en mia "Lingvo kaj Vivo" (pĝ 31 kaj 271); sed kion pri la pseŭdonimo "Anna R.", per kiu li subskribis sian tradukon de "La Virineto de l' Maro" en "La Esperantisto"? (N.d.LR.)