Enkomputiligis Don HARLOW

Dro Esperanto

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 65-68


I

Kiam la "Unua Libro" eliris, preskaŭ unutempe en kelkaj lingvoj, ĝi mirigis la mondon ne sole per la nekutima titolo: "Lingvo Internacia", sed ankaŭ per la nekutima nomo de la aŭtoro: "D-ro Esperanto". Ĉiu, kiu la libron atente rigardis, devis sin demandi, kiu ĉi tiu homo estas, ĉu la nomo estas reala, originala, aŭ eble pseŭdonomo, sub kiu alia persono sin kaŝas.

Ke tio fakte okazis, ni ekscias el la "Dua Libro". La aŭtoro tie rakontas, kian efikon la "Unua Libro" havis. Li plendas kontraŭ certaj kritikoj, pri kiuj li ne povas tute silenti, kaj diras laŭvorte: "Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero ... ... aliaj -- timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro" (O.V., p. 25).

Sed ankaŭ seriozaj homoj, kuraĝaj, bonintencaj, deziris scii, kiu tiu aŭtoro estas. Ni posedas la ateston de Leopold Einstein, unu el la unuaj disĉiploj, presitan en la antaŭparolo de lia germanlingva libro: "La Lingvo Internacia als beste Losung des internationalen Weltsprache-Problems" ("La L. I. kiel piej bona solvo de l' problemo pri internacia mondlingvo"). Li, frapita de la genia eltrovaĵo, allogita de la nova lingvo, tuj turnis sin al la nekonata aŭtoro, petante detalojn pri lia personeco. Jen la respondo:

"Via demando tuŝante mian personon min mirigas, ĉar en tia afero la persono de l' iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la Universitato de Varsovio. Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto." (O. V., p. 416).

Tiu letero, skribita de la Majstro, estas unu el la unuaj, el la plej belaj. En ĝi ankoraŭ ne reflektiĝas la maldolĉo de la vivo, la malfacilaĵoj, kiujn li poste renkontis. Kun optimismo li rigardas la estontecon. Kaj ankaŭ alia karaktera trajto frapas niajn okulojn, trajto kiu ĉiam denove nin mirigas: la deziro, ne ligi la aferon kun sia persona, fari ĝin sendependa de li mem.

Tiu trajto estas sekvo de lia granda modesteco. Li tute ne havis la ambicion malkaŝi sian nomon antaŭ la mondo, sed volis resti "eterne sub pseŭdonimo". Tamen, vidante la fervoron kaj entuziasmon de la demandanto, ties spiritan viglecon, ties seriozecon, li konigis sin al li kaj donis detalojn pri sia persono.

Leopold Einstein respektis, kompreneble, la deziron de la aŭtoro. Sur la titolpaĝo de sia libro li diras, ke li ĝin ordigis kaj ellaboris "laŭ la skizo de la pseŭdonima D-ro Esperanto". Sed tute sin deteni li ne povis. Kiel moton li prezentis citaĵon el la Biblio kun aludo al la nomo: "Hier habt ihr Samen" (Genezo 47. 23 -- Jen mi donas al vi semon)". La aludo estas klara (Samen = Samenhof), tamen ĝian veran sencon nur plej informitaj personoj povis kompreni.

Sed longtempe la nomo ne povis resti sekreto. Daŭra kaŝado en la tiamaj cirkonstancoj estis neebla. D-ro Zamenhof ja estis aŭtoro kaj eldonanto en unu persono kaj devis ĉion mem prizorgi: publiki la novan lingvon, dissendi la librojn, kolekti promesojn, eldoni pliajn librojn, kontakti kun la disĉiploj, krei movadon kaj porti ties ŝarĝojn sur siaj ŝultroj. Ĉe tia aktiveco lia nomo ne povis resti kaŝita antaŭ la mondo.

II

Per la sama pseŭdonomo ankaŭ aliaj libroj estis eldonitaj: Malgranda Vortaro, Dua Libro, Aldono al la Dua Libro, Plena Vortaro, Meza Vortaro. Dume la nomo "D-ro Zamenhof" famiĝis. Oni jam sciis, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonomo "D-ro Esperanto". Ĝi do perdis sian signifon, kaj tiam la aŭtoro malkaŝe eliris kun sia nomo. "La Esperantisto" komencis aperi kaj sub la titolo estis presita: "Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto", kaj tuj poste: "Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dr. L. Zamenhof)". Tiu surskribo montras al ni, ke la esprimo "Lingvo Esperanto" jam estis tiam -- 2 jarojn post la naskiĝo de la lingvo -- ĝenerale uzata. La vorto "Esperanto" do fariĝis nomo de la lingvo.

Kiel tio okazis Zamenhof mem rakontas (O.V. p. 86, 161): "Komence la lingvo havis nenian propran nomon; oni ĝin priskribis: "Lingvo internacia proponita de Esperanto", poste: "Lingvo de Esperanto", kaj fine: "Esperanto". Do la pseŭdonomo aliris al la lingvo, kaj de tiu momento Zamenhof ne plu povis uzi ĝin.

III

Post tiu priskribo, du demandoj aperas antaŭ ni kaj postulas solvon:

1 -- Kial Zamenhof sentis neceson uzi pseŭdonomon?

2 -- Kial li elektis ĝuste tiun pseŭdonomon?

La unua demando estas facile solvebla. Zamenhof jam havis sufiĉan sperton kaj sciis "kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon" (Letero al N. Borovko, O.V., p. 422). Aliflanke, se la mondo ekstera ekscius pri la hebreeco de la aŭtoro, unu el la hebreoj de Polujo, tio estus "en la nuna tempo de la naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo neoportune kaj povus malutili al la afero (Letero al Michaux, Leteroj de Zamenhof, I, p. 106).

Rilate la duan demandon, ni devas antaŭ ĉio konstati, ke tiu pseŭdonomo bone esprimis la optimistan animstaton de D-ro Zamenhof, kaj sendube estis tio grava kaŭzo por ĝia elekto. Sed ŝajnas al ni, ke ĉi tio ne estis la sola konsidero. Atenta esploro montros, ke la pseŭdonomo "Esperanto" estas fundita, same kiel la plej multaj aliaj, sur la familia nomo "Zamenhof".

Zamenhof ŝatis pseŭdonomojn, kiuj havas aludon al lia familia nomo, inverson (Hamzefon, Hofzamen) aŭ similajn sonojn (Hemza, Homo sum). Kaj "Esperanto" -- se ni ĝin ĝuste taksas -- estas traduko de la lasta silabo de lia nomo: hof. Originale la vorto "Hof" estas germanlingva, prononcata kun longa vokalo kaj signifas "korto" (vidu nian artikolon "Kiel estis nomata Zamenhof" en la Nica Literatura Revuo, no 25), sed ĉe tiu nomo ĝi estis prononcata kun mallonga vokalo, kvazaŭ estus skribita: Zamenhoff (laŭ atesto de D-ro Stephen Zamenhof, nevo de la Majstro), kaj la verbo hoff (hoffen) havas la signifon "esperi". D-ro Zamenhof elektis ĝuste tiun verbon ĉar ĝi estas parto de lia nomo, tradukis ĝin kaj formis participon "Esperanto". Tiamaniere la vera nomo estis kaŝita kaj samtempe sekrete enigita en la pseŭdonomo.

Tio estas la historio de la nomo "Esperanto". Ni ĝin detale pritraktis, ĉar ĝi estis la komenca pseŭdonomo de D-ro Zamenhof kaj fariĝis poste nomo de la lingvo mem. Grava rezulto sekvas de tio: La nomo "Esperanto" kiel nomo de nia lingvo ne estas arbitre elektita; ĝi havas signifon: La nomo de la Majstro enestas en ĝi.