Enkomputiligis Don HARLOW

La Hildebrand-poemo kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

de Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 90-94


Patro kaj filo interbatalas -- rakontoj pri tia tragedia okazaĵo multloke kaj variforme troviĝas en la monda literaturo. Ofte la historio tamen havas bonan finon: la batalantoj rekonas unu la alian kaj interpaciĝas feliĉe frue. Tiaj ekzemploj troviĝas en la antikva islanda literaturo, en la post-antikva germana versio de la Hildebrand-poemo kaj multas en la franca mezepoka literaturo. Tre malofte la patro mortas; esplorintoj pri la temo nur du ekzemplojn trovis pri tio, unu estas greka (Telegonos kontraŭbatalas sian patron, Odysseus, kaj lin mortigas), la dua troviĝas en antikva islanda sagao. Ne estas menciitaj ekzemploj pri reciproka mortigo, kvankam troviĝas diro en la islanda literaturo pri patro kaj filo, kiuj malsamarmee partoprenas la saman batalon kaj falas ambaŭ, sed ne estas menciite, ke ili duelis.

Restas la ekzemploj, kiam falas la filo. Unu troviĝas en la "Libro de l' Reĝoj" de la persa poeto Firdousi (ĉ. j. 1000): Rustam batalas kontraŭ Suhrab kaj lin vundas mortige, sed tiam ili rekonas sian parencecon, kaj Rustam funebras sian filon. Dua estas el malnova rusa heropoemo: Ilja de Murom kontraŭbatalas sian filon, lin venkas sed domaĝas lian vivon; poste la filo provas lin mortigi en dormo, sed Ilja vekiĝas kaj mortigas sian filon. Tria havas lokon en la irlanda literaturo: Cuchulain mortigas sian filon Conlaoch. Estas, kvazaŭ ekzistus migra legendo pri tia interbatalo, kiu dise renkonteblas, sed kies origino restas mistero.

Ordinare estas tiel, ke la patro kaj filo interduelas ne rekonante unu la alian. En tiu ĉi punkto la antikvagermana Hildebrand-poemo, kiu sekvas ĉi-poste en Esperanto-traduko, diverĝas tamen for de la kutimo. Post multjara elpeliteco eksterlande maljunulo revenas al sia patrujo, al kiu li sopiris dum jardekoj. La unua samlandano, kiun li renkontas, estas lia filo. Sed ili apartenas al kontraŭaj armeoj, ili devas esti malamikoj. La maljunulo tuj rekonas sian filon kaj volas amikiĝi kun li, sed la filo ne kredas liajn vortojn. Li ofte aŭdis laŭdojn pri la braveco kaj lojaleco de sia patro, kiam tiu akompanis sian venkitan reĝon en ekzilon, kaj estas pri li fiera, sed li estas konvinkita pri tio, ke li jam mortis; li kulpigas la maljunulon pri mensogo, ruzo kaj malico, kaj devigas lin batali. Nenie, kie poetoj interbataligis patron kaj filon, atingas tian profundon la tragedio, kiel en tiu ĉi pli ol miljara poemo.

La Hildebrand-poemo estas la multe plej rimarkinda poeziaĵo, kiu estas konservita (kvankam ja ne tutece) el la antikva-germana aliteracia poezio. Ŝajnas nura hazardo, ke la poemo konserviĝis manuskripte. Antaŭ pli ol 1100 jaroj troviĝis en la monaĥejo de Fulda en Germanujo felpaĝa manuskripto kun teologia enhavo en la latina lingvo. Tiu manuskripto havis du vakajn paĝojn, la unuan kaj la lastan, sur kiujn iu skribis la Hildebrand-poemon. Mankas tamen la fino. La skribinto eble maldaŭrigis la enskribon ne trovante pli da spaco sur la du paĝoj aŭ li aldonis novan nealfiksitan paĝon, kiu poste perdiĝis. Oni tamen povas diveni la temon de la fino el alia fonto -- el neatendita direkto eble, ĉar el Islando: Ásmundar saga kappabana (Historio pri Asmund mortiginto de herooj) estas nomo de antikva islanda romano, konservita en manuskripto de la meza dekkvara jarcento. Tie oni legas pri viro nomata Hildebrand "heroo de Hunoj" kaj estanta duonfrato de la nomata Asmund. Tiel kruela estas ilia sorto, ke ili interkonfliktas, kaj Hildebrand sendas siajn servulojn por batali kontraŭ Asmund, sed tiu mortigas ilin unu post alia. Tiam furiozo ekkaptas Hildebrandon, kaj li ekiras mem. "Sed en sia frenezo ... li vidis sian filon kaj tuj lin mortigis ..." diras la rakonto. Ankaŭ estas menciinde, ke malnova feroa dancpoemo (Snjolvs kvæði: poemo de Snjolv), kiu devenas el la menciita islanda romano, rakontas, kiel Hildebrand mortigas sian filon batale, sed konsciinte sian teruran faron afliktiĝas ĝis morto. Sed kiel Islandanoj de la XII. jc. (la romano pri Asmund ja devenas el tiu tempo) povis koni la teruran misagon de Hildebrand? Ĉu eble la Hildebrand-poemo tien migris en ia formo? Multaj fakuloj certe respondus jese, sed rektaj pruvoj mankas krom eble unuloke, en la Hildebrand-poemo, rimarkinda esprimo paralela al unu versaĵo en la romano pri Asmund.

En la originalo la Hildebrand-poemo estas regule aliteracia. Ĉar mi konscience provis konservi tiun ĉi karakterizaĵon de la poemo, estas necese iom detale klarigi pri tiu ĉi ornamrimedo, ne malpli pro tio, ke la koncepto pri aliteracio estas, eĉ ĉe multaj niaj poetoj, iom nebula.

Ekde la XIV. jc. la islanda poezio estas la sola en la mondo, kiu regule aplikas aliteracion. Oni do povas diri, ke la aliteracio jam de longe estas tiu specialaĵo, kiu plej distinge karakterizas la islandan versfaradon disde la tuta cetera versfarado en la mondo. Aliteracio plej ofte konsistas en tio, ke aŭ tri vokaloj -- kaj estas plej bele, se malsamaj -- sin sekvas laŭregule: (isl.) Allt fram streymir endalaust / ár og dagar lida (ĉio antaŭen fluas senfine/ jaroj kaj tagoj pasas; ĉi-ekzemple aliteracias la vokaloj a — e — á, ĉi-lasta prononcata kiel ), -- aŭ la sama konsonanto estas trifoje ripetata laŭregule: (isl.) Falla timans voldug verk / varla falleg baga (falas de-la-tempo grandiozaj faroj / apenaŭ bela poemo; ĉi-ekzemple la trifoje ripetita v formas la aliteracion). Tiamaniere du sinsekvaj versoj estas kunigataj per similaj aŭ samspecaj sonoj, kiuj ordinare estas tri, du en la unua kaj unu en la dua verso; en la antikvaj tutĝermanaj versaĵoformoj la kunligantaj aliteracieroj estas ofte tamen nur du, kaj pli da variaĵoj troviĝas. Sed la esenco estas, ke aliteracio baziĝas sur rimado de unuopaj sonoj aŭ literoj disde la ordinara finrimado, kiu sin bazas sur la silabo. La aliteraciaj sonoj nepre devas situi komence de akcento-silabo, kio en la islanda lingvo ja ĉiam koincidas kun la komenco de la vorto, ĉar en tiu lingvo la ĉefakcento senescepte falas sur la unuan silabon de la vorto. Esperantaj poetoj aplikantaj aliteracion en siaj versaĵoj ĝenerale preteratentas la nepran kunligecon de aliteracio kaj ĉefakcento. Nepran, mi diris, sed tamen ne ĉiuj konsentas pri tiu nepreco: nia plej penetra poeto kaj genia tradukisto, William Auld, ĉi-rilate skribis iam al mi, parolante pri sia aliteracia traduko el "La Marvaginto" (Angla Antologio, p. 25): "Mi ne deziris, ke la aliteracio sentiĝu tre forte (kiel ĝi sentiĝas en "Völuspá" -- vd. en Norda Prismo, nrj 2 kaj 3, 1959), sed pli kiel subtona, subaŭdata kontrapunkto ... Ŝajnas al mi, ke la ĉefakcenta aliteracio (bona en si mem kaj por siaj specialaj ecoj) povas esti foje tro truda, kaj ke eĉ senregula aliteracio povas ludi la nodan rolon en aliaj okazoj." Alie opinias Kalocsay en sia recenzo pri la Angla Antologio en "Esperanto", nro 630; tie li atentigas pri tio, ke "la bona aliteracio estas ne la sameco de la vortkomencaj konsonantoj, sed la sameco de la konsonantoj komencantaj akcentan silabon (ekz-e: granda ĉagreno)." Efektive la fakto, ke minus la unu- kaj dusilabaj vortoj en Esperanto ĉefakcento neniam troviĝas komence de vorto, mildigas aliteracian intenson subportatan de la ĉefakcento, senpintigas la trudecon, kiun mencias Auld.

Nu, malgraŭ la fakto, ke neniu moderna poezio utiligas aliteracion same regulece kiel la islanda, oni tamen renkontas de tempo al tempo poemojn en aliaj lingvoj, kiuj enhavas liniojn, kiuj iom konatece sonas en islandaj oreloj, ekz. kiam Burns tiel komencas unu el siaj plej famaj poemoj:

Thou lingering star, with lessening ray,
that lovest to greet the early morn,

aŭ kiam Thomas la Akvinano diras:

Sumunt boni, sumunt mali,
sorte tamen inaequali,

aŭ ĉe Goethe:

Sieht mit Rosen sich umgeben,
selbst wie eine Rose Jung,

aŭ kiam Ibsen paroligas la patrinon de Peer Gynt en la horo de ŝia morto:

Jeg vil ligge of lukke øine (1)
og lide pa dig, min gut!

(kion E.A. Haugen duone konservas en sia cetere brilega traduko de Peer Gynt:

Mi fermas okulojn kaj fidas,
mia knabo, al vi en sekur',

aŭ Poul Thorsen en "Inter la Bulgaroj":

Sonis da admonoj milo,
mankis nur la ĝusta.

Kaj kiam ni pli penetre atentas, ni ekvidas, ke jene la poetoj aliteraciis laŭ la islanda maniero, supozeble senscie kaj tute hazarde. Iuj tradukintoj de islandaj poemoj klopodis konservi ilian regulan aliteraciadon; mi mem provis ĝin transdoni en miaj esperantigoj de kelkaj antikvaj poemoj, kiujn oni povas legi en "Norda Prismo". Sed laŭregula aliteraciado estas iom ruza afero kaj oni bezonas longan kutimiĝadon por ĝin taksi merite kaj ĝin apliki senriproĉe. Ne sole gravas atenti pri la akcentoj kaj la ĝusta nombro da aliteracieroj, oni devas ankaŭ atenti pri ilia lokigo, ili devas nek tro fori la versofinon nek tro disi inter si.

(Daŭrigota).

Piednoto

(1) La respektivaj, laŭvortaj, tradukoj de tiuj kvar citaĵoj estas:

(la angla)

(la latina)

(la germana)

(la norvega)

Ci restanta stelo, kun malpliiĝanta radio,
kiu amas saluti la frumatenon
Prenas bonuloj, prenas misuloj
en loto tamen neegala
(Ŝi) vidas sin ĉirkaŭita de rozoj,
mem juna kiel rozo
Mi volas kuŝi kaj fermi la okulojn
kaj fidi al vi, mia knabo.