Enkomputiligis Don HARLOW

La Hildebrand-poemo, kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

de Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 141-144


(fino)

Sed kvankam la islanda popolo sola el ĉiuj ankoraŭ konservas la aliteracion kiel regulon en sia poezio, ne ĉiam tiel estis. En la tempo, kiam la ĝermanaj popoloj elpaŝas en la taglumon de la historio ili ĉiuj jam verkas poemojn kun aliteracio, sed sen finrimoj. Ĉi tie temas plejparte pri versmetro, kiun Islandanoj jam pratempe nomis "fornyrðislag": antikvavorta metro. Sed kio kaŭzis, ke sole la ĝermanaj popoloj tiel katene utiligis aliteracion, ke ilia poezio absolute ne povis senhavi ĝin? Poetoj kaj verkistoj en aliaj lingvoj, eĉ tiom malparencaj kiel la finna kaj latina ja ripete utiligis aliteracion, sed tamen nur neregule por pompo kaj ornamo. La demando estas nerespondebla, ĉar la fenomeno originas ie en la nigro de la pratempo. Tamen tio ne malhelpis al ideoriĉaj kleruloj lanĉi siajn divenojn.

Iuj haltis ekzemple ĉe la rakonto de la roma historiisto Tacitus pri la maniero de aŭgurado aplikata de la Ĝermanoj en la dua jarcento antaŭ Kristo. Li rakontas, ke la Ĝermanoj aŭguras tiel, ke ili dispecigas branĉon kaj tranĉas signojn sur la unuopajn pecojn, poste ilin dismetas sur la blankan tukon, sed tiam la genta pastro aŭ la familiopatro, se la aŭguro okazas en la familia cirklo, hazarde eklevas trifoje pecojn kaj aŭguras laŭ la entranĉitaj signoj. Laŭ ĉi tio tiuj kleruloj imagis, ke la aŭguro estis prezentita tiel, ke la signo indikis pri aliteracia sono, kaj la aŭguristo tiam aldonis la pluon laŭ inspiro, tamen tiel, ke unuopaj vortoj, unu aŭ du, devis komenci par la sama sono. Alivorte, li aliteraciis sian respondon konforme al la aliteraciero, kiun la peco postulis, kaj el tio la koncepto pri la aliteracio firme enradikiĝis en la ĝermana menso. Sed tre eble ĉi tio estas nura sensencaĵo. Unu ŝajnas tamen certa: ke la ekesto kaj disvolviĝo de la aliteracio en ĝermanaj lingvoj intime rilatas al la tendenco en tiuj lingvoj ĉefakcenti la unuan silabon de la vorto.

Nur malmulto konserviĝis de la aliteracia ĝermana poezio. El tiuj poemoj la Hildebrand-poemo plej elstaras kvalite. Jenaj versoj servu kiel specimeno kaj pri la lingvo kaj la aliteracio de tiu ĉi poemo:

Nu scal mih suasat chind
suertu hauwan,
breton mit sinu billiu,
eddo ih imo ti banin werdan.

(laŭvorte: Nun min kara infano/ per glavo haku/ fendu per sia glavo/ aŭ mi lian morton estigu; aŭ aliteracie: Nun filo kara/ forte min haku/ tranĉe per glavo/ aŭ mi tiel lin). -- Jam antaŭ fino de la IX. jc. la aliteracio preskaŭ forvelkis en Germanujo.

En Anglujo la aliteraciado konserviĝis multe pli longe. La plej fama aliteracia poemo en la malnovangla lingvo estas Beowulf. Ĉi tie servu kiel specimeno kvar versoj el alia fama poemo angla el tiu tempo, Widsið:

Þonne wit Scilling
sciran reorde
for uncrum sigedryhtne
song ahofan ...

(laŭvorte: Kiam ni Scilling/ per klara voĉo/ por nia reĝo/ kanton komencis). Sed jam en la XIV. jc. aliteracio estas el modo en la angla poezio. La ĉefpoeto de tiama Anglujo, Chaucer, turnas suden sian rigardon kaj verkas sub francaj versoformoj, sed en la kamparo estas samtempe aliaj poetoj, kiuj verkas ankoraŭ laŭ la malnova maniero. Unu el ili estis William Langland, kiu verkis Piers Plowman en la dua duono de la jarcento, -- la lastan konsiderindan poemon kun aliteracio en la angla literaturo. Tamen tiu malnova fajro tute estingiĝas en Anglujo nur ĉ. 1500.

En la Skandinavaj landoj la aliteraciado perdiĝas pli frue ol en Anglujo. Ĝi troviĝas nur en kelkaj versoj disloke konservitaj per elĉizitaj runoj sur ŝtono:

Styrlaugur og Holmur
steina reisfu
at braedur sina
brautu naesta ...

(laŭvorte: Styrlaugur kaj Holmur/ ŝtonojn starigis/ post siaj fratoj/ al vojo proksime). Sed ĉie en la Nordaj landoj krom en Islando ĉi-maniera versfarado ŝajnas elmodiĝinta jam en la XIII. jc.

Kio ĉie malaperigis la aliteracian versfaradon en la ĝermanaj landoj estis la alveno de la finrimado, kiu diluvis norden el la sudaj landoj. Rimado ne ekzistas en la antikva latina poezio, nek en la antikva greka, sed ĝi ekaperas en la V. jc. en la kristana religia poezio kaj ĝin akompanas en ties marŝo norden. Oni povas demandi pri tio, ĉu estis gajno por la ĝermana poezio forĵeti antikvajn verkmanierojn, kreskintajn el la sino de iliaj propraj lingvoj, kaj sin adapti al la nova modo. Multaj certe jese respondus asertante, ke la suddevena poezitekniko kunportis tioman multvariecon kaj kreskopovon, ke neniu povas dubi pri ĝia supereco. Tamen unu el la plej elstaraj kompetentuloj pri la tutĝermana kulturo, la Sviso Andreas Heusler, agnoskinte la avantaĝojn de la finrimado, ties belsonecon kaj agrablecon, eldiras sian opinion, ke la aliteraciajn metrojn karakterizas ia malvulgareco, nobleco, kio mankas ĉe la finrimaj metroj.

Rilate la aliteracion de la ĉi-sekva Esperanta traduko de la Hildebrand-poemo mi volas atentigi pri jeno; ĉiu verslinio enhavas nur du ĉefakcentojn. La aliteraciaj eroj estas kutime nur du, kiuj kunligas du sinsekvajn versliniojn. Ĉi tio estas konforma al la originalo. Plej ofte la aliteracia litero komencas unu- aŭ dusilaban vorton, sed ĝi ankaŭ ofte troviĝas en plisilaba vorto, kaj ĉikaze ĉiam komence de la ĉefakcenta silabo (la antaŭlasta), ĉar nur ĉefakcento povas subporti la aliteracion: "Aŭdis mi diron/ ke du bravuloj/ kampe sin trafis/ renkonte solaj ..."

Fine nur kelkajn vortojn pri la historio. En la reĝnomoj de la Hildebrand-poemo estas rekoneblaj famaj nomoj el la tempo de la t.n. "migrado de la popoloj". En la dua duono de la V. jc. vivis ĝermana armeestro, kiu nomiĝis latine Odoaker, sed en la malnovĝermana lingvo Otacher (Otaker). Li invadis Italujon en la jaro 476 kaj detronigis la tiaman imperiestron. Dek jarojn poste eniris Italujon orientgota armeo sub regado de reĝo Theodericus (Teoderik) kaj ekmilitis kontraŭ Otakeron kaj lin venkis en la jaro 493. Teoderik poste regis Italujon ĝis sia morto (525) kaj estis alnomita "la granda". Li poste fariĝis granda nomo en la heroa poezio de la Ĝermanoj. Sed lia rolo en la poezio estas iom malsimila al tiu lia en la realeco. En la Hildebrand-poemo la sola punkto konforma al la historia fakteco estas, ke Teoderik kaj Otaker estis malamikoj, sed cetere la historio estas renversita. La poemo mencias, ke Otaker elpelis Teoderikon el lia regno, kaj ke lin akompanis Hildebrand kun multaj fideluloj orienten al la Hunoj. La poemo ne mencias la nomon de tiu "de Hunoj reganto", kiu akceptis la elpelitojn sed aliaj germanaj poemoj diras, ke tiu estis la fama Attila (cetere Attila mortis antaŭ la naskiĝo de Teoderik). Post 30 jaroj en ekzilo, laŭ la Hildebrand-poemo, Hildebrand revenas al sia patrujo, kaj oni ĝenerale tiel komprenis, ke reĝo Teoderik nun intencas reakiri sian regnon kun la helpo de la Hunoj. Ne estas tamen dirite plenvorte, ke Teoderik regas la invadon, nek ke Otaker ankoraŭ vivas.

La Hildebrand-poemo similas al la antikvaj islandaj Edda-poemoj ne nur lingve kaj forme, sed ankaŭ en tio, ke la grandaj historiaj okazaĵoj ne gravas al la poeto, sed la sorto de la individuoj.

La Hildebrand-poemo