Enkomputiligis Don HARLOW

Historio de Hilelismo

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 136-140


"Paroli detale pri mia vivo kaj la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estus preskaŭ neebla".

(Leteroj I. pĝ 106-107).


I
Naskiĝo de la Ideo
1.

Dum la jaroj 1881-82, kiam la pogromoj en Ukrajno furiozis kaj la tuta rusa judaro konsterniĝis de teruro, okazis en la juda gazetaro ardaj diskutoj pri plej gravaj aktualaj demandoj. Unu el tiuj estis: "Kial ni jam du mil jarojn tiel multe suferas?" La diskutojn ankaŭ Zamenhof partoprenis. Lia respondo tekstis: "Ĉar ni estas malplimulto en ĉiuj landoj, sekve ankaŭ la malfortuloj". Li havis nacian vidpunkton, kaj la solvo de li proponita estis la juda ŝtato (vd. Nica Revuo, n-ro 16).

Kvin jarojn poste, kiam la spiritoj jam iom kvietiĝis, aperis alia demando, ne malpli facila, kaj levis tiel multe da intereso. Ĝi tekstis jene: "Kio estas tiu judismo, kiun la judoj ne volas lasi, kiun ili ŝatas kaj konservas, kaj pro kiu eĉ suferojn toleras?" La diskutado okazis en la hebrelingva gazetaro kaj la plej elstaraj hebreaj verkistoj ĝin partoprenis. La respondoj estis tre malsamaj. Aĥad-Haam, ĉefa verkisto, vidis la esencon de la judismo en la "nacia moralo", kiu ekzistas ankaŭ ekster la religio; David Neumark -- en la monoteismo; Ŝimon Bernfeld -- en la nacia kulturo; M. J. Berdiĉevski kaj Ŝaj Iŝ Hurvic, aliflanke, neis la ekziston de ia abstrakta esenco.

Ĉi-foje Zamenhof ne esprimis sian opinion. Tio ne signifas, ke la demando ne tiris lian atenton. Tute male, li multe okupis sin pri ĉiuj demandoj de la juda vivo kaj sendube ankaŭ la lasta lin forte interesis. Li ja apartenis al la nova generacio da kuracistoj, aperinta komence de la Ĥibat-Cion-movado, kiuj ligis la zorgon por la popola sano kun la intereso pri vivkondiĉantaj judaj problemoj. Kio do estis lia opinio pri la esenco de la judismo? En letero al D-ro Javal, de la jaro 1905, ni legas:

La tuta esenco de la hebrea popolo estas ilia religia ideo pri unu neelpensita Dio por la tuta homaro. Por tiu ĉi ideo Mozeo kreis la hebrean popolon, por ĝi ili suferis en la daŭro de miljaroj, per ĝi ili vivas eterne, kvankam ĉiuj aliaj popoloj jam de longe mortis. La perfektigo de tiu ĉi ideo estas sekve la tuta natura misio de la hebreoj kaj ilia raison d'être.

(Leteroj I, p. 204)

El la donita citaĵo evidentiĝas, ke Zamenhof atingis la saman konkludon kiel Neumark. Ĉi tiu reprezentis la tezon de la modernaj judaj reformantoj, kiuj reduktis la amplekson de la judismo, stariginte ĝin sur du punktoj:

a) La ekzisto de unusola Dio;

b) La juda misio, disvastigi tiun ideon.

Saman vidpunkton havis Zamenhof. Li ne apartenis al tiuj medioj, ne estis reformanto en la sama senco, sed la komuna bazo montras, ke li estis influata de iliaj teoriaj. Tiu influo efikis en la jaro 1885, kiam li ekloĝis en Vejseje. La trankvila vivo de ĉi tiu loko inspiris lin kaj alportis ŝanĝon en lia penso. Akceptinte la ĵus menciitan tezon, li forĵetis sian antaŭan, nacian vidpunkton kaj transiris sur pure religian, laŭ jud-reforma koncepto.

Ĉi tie li tamen ne haltis. Pensante kaj meditante, li akiris pli vastan rigardon, pli altan koncepton. La tendenco estis universala, la celo tuthomara, sed elirpunkto restis la juda religio. Sur tiu fundamento li formis al si ideon, destinitan por la juda gento, "por reguligi la rilatojn de tiu ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo" (O.V. p. 314). Poste -- li esperis -- la ideo disvastiĝos, kaj tiam ankaŭ la ĉirkaŭanta mondo reguligos siajn rilatojn al tiu ĉi grupo. Tiamaniere ekregos intergenta justeco kaj egaleco, kaj la juda demando estos solvita.

Ĉi tiu ideo, konata per la nomo "Hilelismo", estis destinita ludi plej gravan rolon en la vivo de Zamenhof. Ĝia kerno enestis en li jam dum lia juneco, instigis lin krei lingvon internacian, kaj poste -- en matura formo -- ĝi fariĝis ĉefa aspiro, la esenco kaj celo de lia vivo.

2.

La demando pri la esenco de la judismo, kiu naskis diskutojn inter la modernaj hebreaj verkistoj, estis aktuala jam du mil jarojn antaŭe, dum vigla kaj spiritplena periodo de la juda historio. Sed tiam la cirkonstancoj estis aliaj. Dum en nia tempo la diskutoj havis nacian fonon kaj naciecan elirpunkton, la fono tiam estis religia. La demando estis do alie formulita, nome: "Kiu el la Diaj ordonoj estas la plej granda, la fundamenta?"

Ankaŭ tiam la opinioj ne estis unuecaj. Ni renkontas en la malnova literaturo diversajn respondojn, kiujn tiamaj kleruloj donis. Ni citos ilin ĉi tie laŭ la kronologia ordo:

1) Iam idolano venis al Ŝamaj kaj diris: Faru min prozelito sub la kondiĉo, ke vi instruos al mi la tutan religion, dum mi staros sur unu piedo. Sed tiu forpuŝis lin per la mezur-bastono, kiun li havis en sia mano. Iris la idolano al Hilel (1) kaj ĉi tiu prozelitigis lin, dirante:

Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia. Jen la tuta religio, la cetero nur komentario."

(Talmudo, Ŝabat, p. 31a).

2) La Fariseoj, aŭdinte, ke Jesuo (2) silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili demandis lin, provante lin: "Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?" Kaj li diris al li: "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono". (Mateo, 22, 34-38).

3-4) Rabi Simlaj (3) instruis: 613 ordonoj estis transdonitaj al Moseo; 365 el ili estas ne-agoj, konforme al la tagoj de la sunjaro; 248 el ili estas agoj, konforme al la organoj de la homo. Venis David kaj resumis ilin al dekunu (Psalmaro 15, 1-5); venis Jesaja kaj resumis al ses (Jesaja 33, 15) venis Miĥa kaj resumis al tri (Miĥa 6, 8); ree venis Jesaja kaj resumis al du (Jesaja 56, 1); fine venis Amos kaj resumis al unu, ĉar estas dirite (Amos, 5, 4): "Tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Serĉu min, kaj tiam vi vivos!"

Rav Naĥam bar Jicĥak (4) kontraŭdiris: Eble la senco estas, ke ni serĉu en la tuta Instruo?! Tial pli ĝuste estas: fine venis Ĥabakuk kaj resumis al unu, ĉar estas dirite (Ĥabakuk 2, 4): "Sed virtulo vivos per sia fido".

(Talmudo, Makot, p. 23-24).

Jen do kvar respondoj, ĉiu reprezentanta alian vidpunkton:

Hilel: Homamo.

Jesuo: Diamo

R. Simlaj: Diserĉado.

R. Naĥman b. Jicĥak: Difido.

El la supraj respondoj, tiu de Hilel aparte elstaras. Kvankam li estis "unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj" (O.V., p. 330), ne Dio estis centro de lia pensado, sed la homo. Estas vero, ke li estis nek la unua, nek la sola, kiu tiel formulis la regulon pri la homamo. Ni renkontas ĝin ankaŭ aliloke, en sama aŭ simila formo, antaŭ Hilel kaj post li, ĉe Tobija kaj Filono, ĉe Jesuo kaj Paŭlo, sed estas aparta merito de Hilel, ke li proklamis la homamon kiel unuan kaj ĉefan religian ordonon, eĉ pli gravan ol la amo al Dio.

3.

La toleremo de Hilel, la mildeco kaj afableco, kiuj prezentiĝas al ni en la supra epizodo, manifestiĝas ankaŭ en ĉiuj liaj instruoj. En alia talmuda libro, kiu per traduko fariĝis parto de nia Esperanta literaturo, ni renkontas eldirojn de Hilel, el kiuj la jena estas karakteriza:

Hilel diras: Estu disĉiplo de Aaron, kiu amas pacon kaj serĉas pacon, amas la homaron kaj alproksimigas ilin al Instruo".

(Patroj 1, 12).

Tiu eldiro estis ĉe Hilel ne nur abstrakta teorio, sed konkreta, ĉiutaga praktiko. Li estis homo tre modesta, indulgema kaj pacema. Zamenhof, edukita kiel kleristo, laŭ humanecaj idealoj, havis la saman karakteron, la saman religian koncepton. El ĉiuj saĝuloj estis do Hilel la plej proksima al lia menso. Ĉi tiu trafe esprimis tion, kion Zamenhof de frua juneco sentis en sia koro. Jen la kaŭzo, kial li alprenis la nomon de tiu saĝulo, por karakterizi per ĝi siajn ideojn kaj celadojn. Kaj ĉar Hilel estis ĉe la judoj rekonata aŭtoritato, Zamenhof -- apogante sin sur li -- povis proponi la homamon kiel fundamenton de religia koncepto, ne elirante el la kadro de la juda religio.

Dum la daŭro de multaj jaroj Zamenhof ne ĉesis mediti pri sia ideo. Kvankam fordonita al Esperanto kaj al batalo por la ĉiutaga pano, li trovis tempon por la Hilelismo kaj ĉiam denove li ĝin pripensis. Same kiel la internacia lingvo elkreskis el lia kapo ne dum unu nokto, tiel same la Hilelismo. Antaŭ ol eltrovi la ĝustan formon, li devis "malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi" (O.V. p. 331).

La Hilelismo estis por li natura sekvo de la Interna Ideo, supera ŝtupo, bazita sur la sama fundamento. Pro tio li rigardis la internacian lingvon kiel necesan aldonaĵon al la Hilelismo. Li estis konvinkita, ke sen ĝi la Hilelismo estus nenatura kaj nevivpova kreitaĵo; laŭ lia propra diro "Hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti" (O.V. p. 322). Li do aldonis ĝin kiel nedisigeblan parton de sia propono, kiel esprimilon de la Hilelistoj. Samtempe li esperis, ke per tio la internacia lingvo ricevos firman fundamenton kaj enradikiĝos en la mondo.

(Daŭrigota).


Piednotoj

(1) Ĉ. 60 antaŭ Kristo ĝis 10 p. K.
(2) Ĉ. 4 a. K. -- 29 p. K.
(3) Ĉ. 250-290 p. K.
(4) Ĉ. 320-356 p. K.