Enkomputiligis Don HARLOW

Historio de Hilelismo (dua parto)

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/5 paĝoj 163-171


(daĝrigo)

II
Publika Elpaŝo
l.

En la jaro 1900 la financa stato de Zamenhof pliboniĝis. Ĉar ŝajnis al li, ke li jam havas firman fundamenton, ke la ideo de Hilelismo estas sufiĉe ellaborita, li decidis elpaŝi kun ĝi publike. Li pretigis manuskripton, ruslingve, en kiu li vaste pritraktis la judan demandon: li klarigis la esencon de la judismo --- laŭ sia opinio, priskribis detale la judan historion, esploris la kaŭzojn de la dumiljara migrado, ekzamenis kaj kritikis la asimilistajn kaj cionistajn teoriojn. Fine li prezentis solvon laŭ tute nova vidpunkto: surbaze de la religio, sed proponis fari en ĝi fundajn reformojn: Fininte la skribadon, li transdonis la manuskripton en la presejon, je sia propra kalkulo.

Komence de Aprilo 1901 eliris la frukto de la longjara pensado: tio estis dika broŝuro, entenanta 78 malgrandajn oktavajn paĝojn. Sur la titolpaĝo estis la surskribo: "Hilelismo", kaj la subtitolo diris: "Projekto pri la solvo de la juda demando". (1) Pro diversaj kaŭzoj Zamenhof kaŝis sin sub la pseŭdonomo "Homo Sum", kiu signifas: Mi estas homo. Per tiuj du latinaj vortoj li volis montri la esencon de sia penso, sed samtempe, per la samsonaj literoj, li sekrete aludis sian veran nomon (Homo Sum --- Zamenhof).

La sorto ne estis favora al ĉi tiu broŝuro. Pri tio Zamenhof rakontas: ĝi falis en la manojn de eldonisto, kiu tuj poste fermis sian magazenon, tial ĝi ne atingis legantojn. Post multaj, longdaŭraj klopodoj Zamenhof ricevis la broŝurojn returne. Tio estis en la jaro 1903. Sed tiam liaj konvinkoj jam iom ŝanĝiĝis, sekve li ne povis disvastigi la broŝurojn. Li sendis neniun ekzempleron por recenzado en la gazetoj, nur cirkuligis kelkajn ekzemplerojn kiel provan balonon, "inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj" (Leteroj I, p. 110, 205).

La broŝuroj restis ĉe Zamenhof, kaŝitaj en la ŝranko. Okaze li poste disdonis kelkajn. Ekzemple ricevis D-ro Javal unuan fojon -- unu ekzempleron (Leteroj I, p. 205), duan fojon -- kvin ekzemplerojn (p. 213). Sed kie nun troviĝas la broŝuroj? Post paso de jardekoj, post tiom da vandalaĵoj, post detruo de duona mondo, ili certe malaperis. La manuskripto tamen restis. La testamentplenuminto, advokato B. Stavski, transdonis ĝin en la Jerusaleman Nacian Bibliotekon por la Kolekto de Aŭtografoj, kie ĝi nun kuŝas.

2.

Inter la unuaj ricevintoj de la broŝuro estis la Esperantisto A. Kofman, en Odeso, al kiu Zamenhof sendis ĝin tuj post la apero. Restis letero, de Zamenhof al Kofman, kiu montras, ke ĉi tiu ne aprobis la Hilelismon, almenaŭ li deziris, ke la lingva demando estu elĵetita (O.V. p. 322). La sama deziro ripetiĝis poste en la Esperantista tendaro ĉiam denove, ĉar oni timis, ke la kunigo de la lingva demando kun la religia endanĝerigus la Esperantan aferon. Sed tian eblan kontraŭdiron Zamenhof jam antaŭe pripensis kaj atingis kontraŭan opinion (vidu la saman leteron). Plena de energio, konvinkita pri la ĝusteco de sia ideo, li ne forkliniĝis de sia vojo.

La malbonŝanco, kiu trafis la broŝuron, estis por Zamenhof, granda bato kaj malhelpis ian agadon. Sed montriĝis alia oportuno, kaj Zamenhof ne hezitis eluzi ĝin. Li elpaŝis kun parolado antaŭ aro da judaj intelektuloj, ĉe la famaj "Ĉiulundaj Kunvenoj" en la domo de Sokolov, en Varsovio.

Tio okazis en la jaro 1902 aŭ 1903. Ĉirkaŭ la personeco de Naĥum Sokolov, la redaktisto de la hebrea ĵurnalo "Hacefira", koncentriĝis aro da cionistaj kleruloj: verkistoj, ĵurnalistoj, scienculoj. Ĉiun lundon vespere ili kunvenis en lia domo entute 50-60 personoj, sub la ŝajno de "Redakcia Komitato de Hacefira". Pri ĉio, kio okazis en la juda vivo, ili interparolis kaj diskutis inter si. Tio estis libera tribuno, ĉar ne sole cionistoj alvenis, sed ankaŭ aliaj, ĉiuj kiuj interesiĝis pri la juda demando, inter ili D-ro Zamenhof. Kiel prezidanto funkciis D-ro S.A. Poznanski, la klera ĉefrabeno de Varsovio. La kunvenoj okazis regule dum kelke da jaroj, ĝis la registaro eksciis pri ili kaj perforte ilin ĉesigis en la antaŭrevolucia atmosfero de la jaroj 1904-05. Jen citaĵo el la hebrea libro "Jamim Veŝanim" (Tagoj kaj Jaroj) de M. J. Frajd (2-a parto, p. 126):

Ĉe unu flanko sidis la maljunuloj, kiuj malmulte parolis. Inter ili troviĝis la kreinto de Esperanto, la glora okulisto D-ro Zamenhof, viro ĉarma kaj honorata, kies vasta frunto montras, ke li estas pensulo. Sole unu fojon D-ro Zamenhof suriris la tribunon kaj faris paroladon pri la ideo starigi societon da homoj, kiuj iradu laŭ la vojo de Hilel, la Maljunulo, kaj imitadu liajn virtojn: ami la pacon kaj serĉi la pacon por ĉiu estulo, farita laŭ la bildo de Dio. La parolado estis tre interesa kaj aperis poste kiel aparta broŝuro, multe disvastigita.

La lasta rimarko rilatas la broŝuron, kiun Zamenhof eldonis en la jaro 1901 kaj ricevis returne en 1903. Fakte ĝi tute ne disvastiĝis, sed evidentiĝas, ke anoj de la "Ĉiulundaj Kunvenoj" estis la ĉefaj legantoj de la broŝuro, la "malgranda nombro da inteligentaj hebreoj", inter kiuj Zamenhof cirkuligis ĝin kiel provan balonon.

3.

Post tiu priskribo ni povas resumi la agadon de Zamenhof. Ĝi estis triobla:

a) Li eldonis broŝuron;

b) Faris paroladon;

c) Cirkuligis la broŝuron kiel provan balonon.

Por recenzado li nenion sendis. Aperis tamen kelkaj glosoj en la ruslingva juda revuo "Vosĥod", sed kian karakteron ili havis, mi ne povis ekscii. Mi ne sukcesis havigi al mi tiun gazeton, do pri ili mi nenion diros.

La agado estis do tre limigita tempe kaj amplekse. Ĉu ĝi havis ian rezulton? Ŝajne, nenian. Malgraŭ la favora priskribo de M. J. Frajd, la Hilelismo ne allogis homojn. Pluraj personoj tamen konfesis al Zamenhof, ke enkore ili konsentas, sed diri tion publike ili ne kuraĝas, Tiamaniere restis Zamenhof la unua kaj sola Hilelisto inter siaj samgentanoj. Troviĝis neniu, kiu volis helpi lin fondi societon de Hilelistoj. Kaj efektive, en la tempo de judnaciaj aspiroj ŝajnis kurioza proponi solvon bazitan sur la religio; kaj samtempe reformi ĉi tiun religion ĝisfunde, eligante ĝiajn naciajn trajtojn, ĝuste tiujn, kiujn la cionistoj akcentis: la juda gento, dissemita inter aliaj nacioj kaj religioj, devis daŭre lukti, por ne asimiliĝi al la cirkaŭanta mondo, kaj bezonis apartajn trajtojn, se ĝi ne emis memvole malaperi. Ĉu mirige, ke la judoj ne favore akceptis la Hilelismon, ke neniu volis helpi al Zamenhof fondi societon de Hilelistoj?

Post kelke da jaroj Zamenhof retiriĝis de ĉiu juda movado, de ĉiu juda aktiveco. Por eviti miskomprenon, ni tuj diru, ke li ne apartigis sin de la judismo (2). Li tion ne faris, ja ne bezonis fari, ĉar la judismo estas -- laŭ diro de la historiisto S. Dubnov -- "tiel vastampleksa kaj multspeca, ke ĉiu judo povas ĉerpi el ĝia fonto laŭ sia propra spirito kaj propraj konvinkoj" (Leteroj pri la Judismo, hebrelingve, I).

III
Hilelismo aliformiĝas en Homaranismon
1.

En la antaŭa ĉapitro ni diris, ke en la jaro 1903 la konvinkoj de Zamenhof iom ŝanĝiĝis. La ŝanĝo tuŝis ne la ideon, pri kies ĝusteco li estis profunde konvinkita, sed nur ĝian eksteran flankon, la agmanieron kaj taktikon. Malgraŭ la malsukcesoj Zamenhof ne rezignis, sed venis al li duboj, ĉu li elektis la ĝustan vojon, ĉar Hilelismo kiel juda sekto eble trovus multe da malamikoj en la mondo. Ĉu ne estus pli saĝe, proponi la Esencon de la ideo, en iom ŝanĝita formo, tuj al la tuta mondo? Longan tempon li ŝanceliĝis, ne povante klare decidiĝi.

En la jaro 1905 la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Komence de Aŭgusto kunvenis la unua tutmonda kongreso de Esperantistoj, kaj tiu eksterordinara okazaĵo alportis la decidon. Zamenhof, ravita kaj kortuŝita, ekvidis grandan lumon. La Spirito kiu ŝvebis super la kongreso, la amikeco, kiu regis inter la diversnacianoj, forte influis lin. Li vidis eblecon realigi sian revon super naciaj kaj religiaj diferencoj. Kaj li decidis: ne gente la Hilelismo elkresku, sed universale. La duboj, kiuj lin longan tempon turmentis, neniiĝis. La decido estis firma kaj fina.

Post la kongreso Zamenhof revenis hejmen kun nova kuraĝo kaj nova energio. La kongresoj, kie homoj de ĉiuj nacioj kaj religioj pace kunvenas, ŝajnis al li bona oportuno, nature donita, por la ideoj de Hilelismo. Ilin li intencis uzi, por semi siajn ideojn. Sed antaŭe li volis klarigi al la Esperantistaro la esencon de Esperanto, la Internan Ideon, kaj nur poste -- post paso de unu aŭ du jaroj -- elpaŝi kun sia projekto.

Tion li intencis fari, sed pasis malmulte da tempo kaj la situacio denove ŝanĝiĝis. Leviĝis revolucio kontraŭ la carisma reĝimo kaj la tuta rusa lando fariĝis kiel bolanta poto. En somero 1905 la revoluciaj ondoj fortikiĝis. La 17an de Oktobro la caro eldonis manifeston, promesante rajtojn kaj liberojn, kaj la popolo ĝoje triumfis. Sed sekvis kio devis sekvi: kune kun la manifesto ekflagris pogromoj kontraŭ la judoj en multe da urboj. Kiel en la jaroj 1881-82, Zamenhof denove staris sub la impreso de senkulpa sangoverŝado. Tio devigis lin rapidigi la elpaŝon. "Sub la impreso de la diversaj naciaj demandoj, ŝovinismo kaj reciproka malamo, kiuj forte leviĝis en nia lando en la lasta tempo ..., mi decidis ne atendi plu, sed elpaŝi jam nun" (Leteroj I, p. 233).

2.

Kion Zamenhof antaŭe proponis al siaj samgentanoj, li nun intencis proponi al anoj de ĉiuj gentoj kaj religioj. Sed dum antaŭe la propono entenis projekton pri radikala reformo de la juda religio, li nun -- instruita de la sperto -- ne esence tuŝis la ekzistantajn religiojn. Li proponis nur neŭtralan ponton inter ili. Tiel same kiel Esperanto estas ponto inter la lingvoj, tiel same estu la Hilelismo ponto inter la religioj: "En sia domo ĉiu hilelisto povos paroli sian gepatran lingvon aŭ dialekton kaj vivi laŭ la moroj de sia gepatra religio; sed en ĉiuj lokoj kaj aferoj publikaj la hilelisto neniam altrudas al aliaj personoj sian propran lingvon aŭ religion, sed penos, ke tie regu nur lingvo kaj religio neŭtrale-homaj" (Leteroj I, p. 201).

Li resumis siajn ideojn en formo de "dogmoj", almetis antaŭparolon kaj mallongajn klarigojn pri la esenco kaj celo de la Hilelismo. La dogmoj konsistis el 12 paragrafoj, kiuj enhavis en si la tutan politikan kaj religian kredon de la Hilelisto. Ili estis verkitaj tiamaniere, ke "ĉiu pensanta kaj nobla homo povos ilin subskribi" (Leteroj I, p. 202). La unua paragrafo komenciĝis per jenaj belaj vortoj:

"Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj".

La tutaĵon li surskribis "Dogmoj de Hilelismo" kaj sendis al "Ruslanda Esperantisto", kies redaktisto, A. I. Asnes, favoris tiujn ideojn. Ĝi estis presita en la unua numero de la jaro 1906 (Januaro), sen aŭtora nomo, rus- kaj Esperantlingve. Samtempe ĝi aperis depresita kiel aparta broŝuro, kiun Zamenhof sendis al multe da amikoj kiel sian privatan, personan kredon. En la dua numero (Februaro) li publikigis kelkajn klarigajn notojn, surskribitajn "Aldono al la Dogmoj de Hilelismo" (aperis ankaŭ depresita kiel aparta folio). Li kaŝis sin sub anonimeco ne pro persona timo, sed pro la lingvo, "por ne alporti malutilon al la afero Esperanta" (Leteroj I, p. 233-234).

La unua impreso estis bona. Ŝajnis, ke la Hilelismo trovis amikojn. En letero al Michaux Zamenhof atestas: "La nombro de la amikoj de tiu ĉi afero konstante kreskas" (Leteroj I, p. 261). Sed ĝi elvokis ankaŭ kontraŭecon. Pastro Dombrovski, profunde konvinkita katoliko, sendis al "Ruslanda Esperantisto" longan artikolon kontraŭ Hilelismo, kiun la redaktisto enpresis, post konsulto de Zamenhof, en la tria numero (Marto). Zamenhof respondis en la kvara numero (Aprilo) per kontraŭkritiko, subskribita "Homarano" (O.V. p. 329).

Intertempe la nova ideo diskoniĝis ankaŭ ekster la limoj de Rusujo. En Francujo du bonaj amikoj de Zamenhof, D-ro Javal kaj Michaux, favore akceptis la Hilelismon. Sed la aliaj francaj eminentuloj konsterniĝis, kiam ili eksciis pri tiu kurioza kreskaĵo. Bourlet, Cart, Sebert kontraŭis de kontraŭreligia vidpunkto, Beaufront -- de katolika vidpunkto.

Plej aktiva kontraŭbatalanto fariĝis Beaufront. En la Aprila numero de sia gazeto "L'Espérantiste" li citis la artikolon de P-ro Dombrovski kaj favore ĝin recenzis (Leteroj I, p. 262, rimarko de la eldonisto). Sed anstataŭ trankvile pritrakti la novan ideon, li komencis akran atakadon kontraŭ ĝi, faris mokojn kaj ridindigis la tutan aferon. Zamenhof, ekscitita, respondis per "Nefermita letero al S-ro de Beaufront", en "Ruslanda Esperantisto", n-roj 6-7 (O.V. p. 336-338) (3).

3.

De tiaj kontraŭdiroj Zamenhof ne estis surprizita. Li dekomence sciis, ke lia ideo ne por ĉiuj taŭgas, ke ĝi estas destinita "sole nur por homoj libere pensantaj" (O.V. p. 334), kaj homoj libere pensantaj estas tro malmultaj. Pro tio la kritiko de Dombrovski ne surprizis lin. Lian sinceran sintenon li komprenis kaj respektis. Kion li ne komprenis, tio estis la mokado de Beaufront, la akreco de liaj artikoloj.

Por eltrovi la kaŭzojn de la kritikoj, ni unue rigardu la fonon de la koncernaj personoj. Pri Dombrovski Zamenhof rimarkis jenon: "Li ja estas pastro kaj sekve ne povas aprobi hilelismon" (0.V. p. 552). Same Beaufront; ankaŭ li estis ligita kaj limigita: li iam studis la teologion kaj estis verkinto de "Preĝareto por katolikoj". Kontraŭ ili staris Zamenhof, edukita kiel kleristo, kun libera vidpunkto, kun racia spirito. Influita de la klerismaj ideoj, li ne alte taksis la "ekzistantajn revelaciajn religiojn" (vidu "Homaranismo", 1913 Xc), sed aspiris al religio natura, ŝatis toleremon kaj senfanatikecon. Estis do kolizio de du diverĝaj vidpunktoj, la libera kun la mallibera, kiuj ne facile povis interkonsentiĝi.

Per aliaj vortoj, sed kun sama signifo, klarigas Prof. Waringhien ĉi tiun kolizion. Li diras: "Postuli, ke ... katoliko rigardu la dogmojn, difinitajn en la Trenta Konsilio kiel die inspiritajn, legendoj aŭ religiaj moroj, kiuj estis enkondukitaj de homoj, tio povis esti en liaj okuloj nur pura blasfemo" (La ideologia dramo de L.L. Zamenhof, Sennacieca Revuo, 1953, p. 7).

Sed ŝajnas, ke alia faktoro estis pli decidiga. Kvankam nur ekstera, ĝi eble estis ĉefa kaŭzo, ĉar ĝi tuj frapis la okulojn kaj elvokis kontraŭecon ne sole ĉe katolikoj, sed ankaŭ ĉe protestantoj kaj aliaj sektanoj. Tio estis la nomo. La 24-IX-1905 Zamenhof skribis al D-ro Javal: "Tiu ĉi projekto, kiun mi pli aŭ malpli frue intencas prezenti al la mondo sub la nomo de Hilelismo" ... (Leteroj I, p. 199). Do la saman nomon, per kiu li turnis sin al siaj samgentanoj, li volis lasi por la ĝenerala projekto. Ĉu li ne vidis, ke per tio li propramane baras la vojon al la vasta mondo? En la "Aldono al la Dogmoj de Hilelismo" li tamen diris, ke la norno estas nur provizora kaj ĝi estos verŝajne anstataŭigita per "Homaranismo", kiu pli precize esprimas la esencon de la ideo, sed la unua paŝo jam estis farita per "Hilelismo".

Tio estis granda psikologia eraro. Kiel ajn pravigita estis tiu nomo, sinceraj kristanoj neniel povis akcepti ĝin. Jesuo estas plej alta kaj sola aŭtoritato por ili, kaj aprobi projekton nomitan laŭ alia saĝulo, el la Talmudo, ŝajnis kripligo de la kredo. Kvankam Zamenhof klare diris, ke Hilelismo ne estas nova religio, nur neŭtrala ponto por ĉiuj religioj, tio ne povis forigi la unuan impreson.

Zamenhof bone sciis, ke de la komenco la Hilelismo havos multe da malamikoj (Leteroj I, p. 236); li ankaŭ sciis, ke "multaj Esperantistoj ne povus ĝin akcepti" (p. 200), sed ne antaŭvidis, ke la nomo estos ĉefa barilo. Li, ŝajne, sciis nenion pri la polemiko de la kristanaj teologoj kontraŭ Hilel, kiuj penadis malaltigi Hilelon kaj pruvi, ke la religia kancepto de Jesuo pli alte staras kaj superas la koncepton de Hilel (vidu Franz DELITZSCH, Jesus und Hilel, 3-a eldono, 1879).

Atentigita pri tiu eraro, Zamenhof ne insistis pri la nomo. Li komprenis, ke, kiom ajn granda estas la merito de Hilel, grava estas ne la nomo, sed la esenco de la afero. Li decidis presigi novan eldonon de la broŝuro, kie la nomo ne estus "tro hebrea" kaj la antaŭparolo ne "tro rusa" (O.V. p. 553). Kaj vere, tuj poste, en Marto 1906, eliris alia 16-paĝa broŝuro, ankaŭ anonime, en kiu la nomo "Hilelismo" estas anstataŭigita per "Homaranismo" -- nomo "absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona" (O.V. p. 331 ). La malnova nomo restis tamen enkrampita, por montri la kontinuecon de la ideo.

Per tio finiĝis la historio de Hilelismo. Komenciĝas nun nova ĉapitro: Homaranismo (4).


Piednotoj

(1) Laŭ informo de D-ro A. Schwadron, Ĉefo pri la Fako de Aŭtografoj en la Jerusalema nacia biblioteko, la titolo de la rusa manuskripto estas: "Al la juda klerularo, pri la problemo de religia reformo en la spirito de Hillel" (Noto de la Redakcio).
(2) Unu fakto tion klarigos. En letero de 5.X.1952, S-ro Salzmann skribis al S-ro Jossinet: "Mi ne ĉeestis la Krakovan Kongreson (1912), sed miaj amikoj, kiuj vizitis ĝin (ili ĉiuj estis gasmortigitaj dum la lasta milito), tiam rakontis al mi, ke Zamenhof, dum sia ĉeesto en la Krakova Sinogogo, estis honorvokita al la "Tora", kaj donacis monon por la sinaĝogo por malriĉaj malsanuloj kaj por la hebrea maljunulejo". (Noto de la Redakcio).
(3) Por pli bone senti la akrecon de la batalo, mi citos kelkajn eltiraĵojn el la leteroj de Beaufront al Michaux: 29-IV-1906 "La societo (de la Amikoj de E, projektita por gvidi la "Centran Oficejon") ne ekzistas, kaj ĝi ne ekzistos pro mi, kiu ne ŝanceliĝos publike paroli. Homaranismo, jen estas la ŝlosilo de la mistero. Pro tio mi komencis ĝin mortigi antaŭ ĝio naskiĝo".
1-VIII-1906 (el la franca). "Reveninte ĉi tien, Lunde la 23an, mi trovis unu leteron de la Sekretario de la homaranismo, alidire Zamenhof (ĉar estas lia stilo, lia maniero, tute li), tiel indignigan kaj nemeritan, ke, helpe de mia sanstato, unu horon poste mi ricevis uretran hemoragion". (Noto de la Redakcio).
(4) Pri ĝi oni frukte legos la artikolon de A. Caubel (Sennacieca Revuo, 1959). (Noto de la Redakcio).