Enkomputiligis Don HARLOW |
Ankaŭ literature Zamenhof elpaŝis kun siaj unikaj ideoj pri la juda problemo. La esenco de lia vidpunkto prezentiĝas al ni en kelkaj glosoj en "Vosĥod" (1) kaj en la ruslingva broŝuro "Hilelismo" (2).
Tiel longe dum la homoj, precipe la judoj estis kredantoj, -- tiel Zamenhof tie deklaras -- la respondo al la demando, ĉu la judoj havas ekzistopravon, ne estis malfacila. Ili vivis kiel konfesantoj de religio kaj suferis je la nomo de la justeco. Post la emancipado (3), kiu kreis la Francon, Germanon aŭ Polon kun Mosea religio (4), la bildo ŝanĝiĝis. Al tiuj judoj, kiuj fanfaronas pri "nia Polujo, nia pola lingvo, niaj polaj nomoj", la nejudaj kontraŭuloj povus kontraŭdiri, ke verdire la judoj estas aparta nacio, ke ili havas nenion komunan kun la poloj, ke ilia ĉefa patrujo estas Palestino. La polan lingvon ili lernas nur kiel maskon por la mondo ekstera (5); ilia vera lingvo estas la "ĵargono", kiun la senkieruloj parolas kaj ties idoj aplikas, ĝis la financa stato ebligas al ili okupi sin je superaj profesioj. La veraj judaj nomoj estas Moseo kaj Isaak, sed la judoj aliformigas ilin tiamaniere, ke ili ne diferencu de la ordinaraj nomoj.
Trompa estas ankaŭ la termino "Konfesantoj de la Mosea religio". Fakte ĉi tiuj judoj kredas je nenio, ili malakceptas la Moseajn leĝojn, kaj se iliaj infanoj ilin demandus: "Se ni estas anoj de certa religio, de la juda religio, kial vi ne instruas al ni tiun religion kaj ĝiajn ordonojn? Kial vi venigas nin en la sinagogojn, se ni ne komprenas la lingvon de la preĝoj? Kial ni scias nenion pri la judaj moroj?" -- ili ne povus respondi. "Polo kun Mosea religio" estas same absurda kiel ekzemple "tajloro el la ŝuistejo".
Ĉi tiuj judoj estas sen radikoj. Ili vagadas de unu tendaro en la alian, ĝis -- pli aŭ malpli frue -- post longdaŭra prema konflikto, ili serĉas solvon per ŝanĝo de "kredo", kontraŭ sia propra konvinko. Eĉ se ni sentas nin ligitaj per la religio, preskaŭ ĉiu judo portas la ŝirvundon en sia koro, kaj vivas, rimarkante tion, en konscia trompado.
Sed ankaŭ la cionismo -- laŭ la opinio de Zamenhof -- havas antinomiojn, estas neefektivigebla utopio.
Unue, ĉar la hebrea lingvo ne vivas (6) kaj jam delonge estus forgesita, se ni ne havus la religion. La polaj kaj rusaj judoj tamen posedas perfektan lingvon, la "ĵargonon", kaj se ĝi daŭre ekzistus, ĝi pravigus la pretendon, konsideri la judojn kiel realan nacion, ne fiktivan.
Due, la cionismo eraras en sia koncepto pri la nacia sento. Krom la religio ni havas nenion komunan kun la alilandaj judoj, nek kun Palestino. Tial la polaj kaj rusaj judoj sentas sin ligitaj sole kun sia naskiĝlando kaj kun sia vera lingvo, la "ĵargono".
Zamenhof volas, ke oni ne rigardu lin kiel kontraŭulon de la jida lingvo. Ĉar jam longe antaŭ ol ekzistis literaturo en tiu lingvo, kiam la judaj kleruloj malestime rilatis al tiu popola idiomo, li intencis esplori ĝin science kaj eldoni gramatikon por ĝia vivigo kaj reformo, sed estis malhelpata de la indiferenteco de la publiko, kiu ne vidis solvon de la juda demando per la "ĵargono".
La ĉefa mizero, en kiu la juda popolo troviĝas, estas -- laŭ Zamenhof -- ne ĝia politika stato, sed la aparteco de ĝia religio. El ĉiuj monoteistaj kaj paganaj religoj ĝi estas la sola, kiu estas ligita al nacio. Ankaŭ la aliaj religioj povus esti ligitaj al nacioj, sed fakte ili estas komuna posedaĵo. Sola la juda religio estas escepto. Provizita per pura monoteismo, ĝi povis konkeri la mondon. Sed ĉar ĝi fariĝis "judismo", ĝi kondamnis sin mem, kaj ĝiaj kredantoj izoliĝis de la cetera mondo. La judoj ne povis interkompreniĝi kun la aliaj, sed ankaŭ ne komprenis la aliajn.
La solvo estas do reiri al la pura monoteismo, al la "Hilelismo", kiu plej klare estis proklamita de Moseo kaj de la profetoj. La principoj de ĉi tiu religio estas: kredi je plejalta estaĵo, je Dio; obei sole la voĉon de sia konscienco; ami la proksimulon kiel sin mem kaj fari al li kiel oni volas, ke estu farate al si mem; ne fari agon, pri kiu oni povas supozi, -- laŭ la voĉo de sia koro -- ke ĝi estas ne laŭ Dia volo.
La komunumo, kiu vivus laŭ tiuj principoj, devus posedi lingvon. La hebrea lingvo ne taŭgas, ĉar ĝi ne estas viva; ankaŭ ne la "ĵargono", ĉar oni rigardas ĝin kiel lingvon neestetikan. Pro tio estas kreita artefarita, neŭtrala lingvo, kiu estas facile lernebla, Esperanto, la lingvo de la Hilelismo.