Enkomputiligis Don HARLOW |
Karel Havliĉek Borovsky (1821-1856), la aŭtoro de la "Bapto de Sankta Vladimir" (1) genia satiro kontraŭ la policaj metodoj de la ŝtato, postlasis ankaŭ tiun ĉi versitan, aminde naivan fabelon kun la antikva "Midasa temo". Kontraste al la tranĉa blasfema sarkasmo de la Caro Vladimir, la etoso de la Reĝo Lovra estas plena de varma, ridetanta bonhumoro kaj optimismo. (T. Pumpr).
Vivis reĝo maljunulo, inda je estimo, sed ĝi estis antaŭ tempo kaj ne en proksimo; naŭ montaroj kaj tri oceanoj kuŝis inter liaj civitanoj kaj la ĉeĥa limo. Estis Lavra el Irlanda reĝa dinastio. Kaj pri tiu reĝo estas bela historio. Hej, edzino! Vinon al mi portu! Kaj vi, buboj, eĉ ne pepe vortu! Kantos mi pri tio. Irlandanoj portas Lavran ĝis nun en la koro: nek al Judo li similis, nek al diktatoro, nek fremdaĵon kiel sian traktis, nek rekrutojn por milito kaptis, justis al popolo. Tamen unu mankon havis la monarko brila: ke malamis li la majstrojn de la art' razila. Foje nur en jar' sin razi lasis; abel-svarme sur la kol' amasis la hararo vila. Eĉ pli mise! Ĉiujare antaŭ Pentekosto, kiam la barbir' glatigis vangojn de la Moŝto, stranga rekompenco lin atendis: ne arĝento, sed li tuj ekpendis sur strangola fosto. Ne komprenis la konduton la popol' irlanda, eĉ indignis kontraŭ Reĝo pro l' manio sanga. Sed reĝ-volo sana al popolo! Oni kontentiĝis do pri l' moro kaj kutimo stranga. Nur barbiroj ne kontentis pri l' dirita sorto; sur la hoko oni pendas iel sen komforto ... Sed ribeli? Tro malmultaj estis la barbiroj, sekve ne protestis eĉ per unu uorto. Kiam venis Pentekosto sen kompat' kaj mildo, en urbdomo kolektiĝis la barbira gildo kaj la loton tiris laŭ la vico, kiun trafos reĝa raz-ofico kaj -- la pendumil' do ... Jes, ĝi trafis ... Tiujare juna Kukulino devas reĝan barbon razi, filo de vidvino. Ŝi aŭdinte tion, tuj ekpalis kaj sur teron kuazaŭ morta falis: "Fil' de mia sino!" Jam la Reĝon li priservis, jam sub ligna trabo hombuĉisto al li pagas: ŝnuron el kanabo. Jen patrino tra l' amas' kubutas, kie oni filon ekzekutas, peti por la knabo: "Reĝo! Mia sola filo! ... Volu lin indulgi! Mi pro Dio vin petegas, ne ŝajnigu surdi! Mi, vidvino, ploras malespere kaj mi ankaŭ mortus mem prefere, ol lin lasi murdi. Reĝo nia, Reĝa Moŝto, estas ĝi humano, ke senkulpa knabo mortos per buĉista mano? Mia edzo falis por vin servi, fil' min nutras ... Nun pereas per vi ankaŭ li, infano. Estas vi ja bona reĝo al civitanaro, tamen certe vi frenezas foje en la jaro. Reĝa barbo! Neniaĵo tute! Kaj pro ĝi strangoli ekzekute estas patra faro?" Kaj la Reĝo? Hontigite kapon li mallevis, ja eĉ pli: en lia koro kvazaŭ io krevis. Li suspiris, ne koleris pri ŝi, nur rapidis siajn larmojn viŝi, oni halti devis. Ĉiujn homojn li forsendis, restis ĉe la Reĝo sole juna Kukulino, pala kiel neĝo. Lavra sidas kun la kron' sursine: "Venu, knabo, al mi pli proksime ĝis la ora seĝo. Ĵuru al mi, ke neniam volas vi perfidi, kion sub la reĝaj haroj devis vi ekvidi. Tiam vin plu ne minacas ĝeno, sed vi en la Kort-Barbir-Posteno povos ĉiam sidi. La junulo tre volonte al la Reĝo ĵuris kaj libera al patrino kun avanco kuris. Do la Reĝon li razadis poste. La barbirojn ne plu Pentekoste pendumil' teruris. La Irlandaj civitanoj sentis koran dankon, ke la bona Reĝ' formelis sian solan mankon. Tamen pli ol ĉiuj, kun jubilo la honestaj majstroj de razilo laŭdis la reganton. |