Enkomputiligis Don HARLOW |
II |
---|
En posten' de kortegano la junulo pavas, la patrino lin admiras: Ho, kiel li bravas! Stelojn, orbrodaĵon sur livreo kun galonoj, kaj sur portepeo li razilon havas. Ve! La stelojn kaj orfranĝojn li ne plu avidas, ĉar, se koron mordas vermo, horo invalidas: Ne perfidi eĉ nur per rimarko, kion dum razad' li ĉe l' monarko sub la haroj vidas! La anseroj pepegadas, cignoj muti emas. Vi ne razu barbon, se vi sekretaĵon tenas. Ĉu barbiro ion kaŝi povas? Lia buŝo de si mem sin movas, lang' hidrarge tremas. "Mia filo, vi vin certe ne tre bone sentas. Tage vi senvorte vagas, nokte vi lamentas. Vi ridadis, viaj vangoj ruĝis, nun la san' el juna korpo fuĝis -- kio vin turmentas? "Kara panjo, ne plu estas ia helpo por mi." "Kara filo, por ekscii, lasu vin informi! 1:n arbar' ermitas bona viro, li malŝlosas koirojn per konsilo, li pli saĝas ol ni." "Jes, mi konas vian plagon," diris pia viro. "Nome, vi sekreton scias, sed estas barbiro. Al neniu ion diri pri ĝi! Kaj la koro povas malpeziĝi nur per ties diro. Jen, kie ni antaŭ Viklov du riverojn vadas, salik-arbo tri hom-aĝojn staras kaj putradas. Flustru nokte en la arbo-kavon la sekreton, kaj vi trovos savon. Tiel mi persvadas." Kukulin' en sama nokto kuris sen elspiro tuj elprovi la konsilon de la sankta viro. Al saliko flustre li perfidis, kion li sur reĝa kapo vidis. - Sekvis san-akiro. Kaj okazis baldaŭ post la resaniga kazo, ke la Reĝo kurierojn sendis kun ukazo: "Damoj kaj nobeloj, jen atentu! Ĉiuj antaŭ Reĝo vin prezentu ĉe regal-okazo!" Kaj la gastojn post bankedo granda bal' atendis, kie vaksumita planko glate sin etendis. La plej faman bandon el Karlsbado por la gaja korta maskerado Reĝo ankaŭ mendis. Hejme esti, hejme resti ĉeĥoj ne tro ŝatas, sed ne tiel en la mondo la aferoj statas: ĉeĥajn bandojn kaj harpistinetojn, cirkrajdistojn, ĉeĥajn alumetojn ĉie ni konstatas. Marŝis bando tra Irlando al la reĝa domo. Jen Ĉervicek perdis kejlon el basviolono. Antaŭ Viklov ĉe la riverpaso haltis li en granda embaraso post la perd-ekkono. Nun li staris sub saliko kun malgaja penso: "Serĉi kejlon? Sed ni poste venos post komenco ..." Sensuspekte li per lerta tranĉo faris kejlon el salika branĉo. Sed la konsekvenco! Oj, ĝi krakis ĉe la balo! ĉar okazis jeno: Tuj kiam li tuŝis kordojn per la arĉo-treno baso krias, kiom ĝi plej fortas: "Reĝo Lavra la orelojn portas kiel la azeno! o Nu, Ĉerviĉek tuj elflugis laŭ la reĝ-ordono, sed ne helpus eĉ pendumo de l' basviolono. La sekret' pro kiu oni ŝnuris la barbirojn, jam senhalte kuris de la dom' al domo. Kion baso elbabilis ĉe la korta balo, tion oni tute vane maskus per hararo. Do la Reĝo longon de l' oreloj ne plu kaŝis en la ĉap-funeloj de post la skandalo. Homoj ja alkutimiĝis kaj ne plu ridaĉis; pri la kap' de l' bona Reĝo jam neniu klaĉis. Ŝajnis la oreloj de azeno eĉ konveni al la suvereno, al popol' ĝi plaĉis. "Longe vivu Reĝo Lavra!" kanton finas bardo. Kukulino ĉiam zorgis pri la reĝa barbo. La sekreton baso ja malkaŝis, sed neniu sciis, ke ĝi paŝis tra salika arbo. Sed ne ĉiu salik-arbo estas la Viklova, nek ĉiu basviolono estas parolpova. Flustru do, filino, en salikon, se vi sur la lango sentas tikon pro sciaĵo nova. |
POSTNOTO DE LA TRADUKINTO
Dum sio ekzilo en la itala urbo Brixen, Havliĉek legis irlandan rakonton pri longorela reĝo, eldonitan 1851 fare de Moritz Hartmann en liaj Leteroj el Irlando "Briefe aus Irland" en "Deutsches Museum", kaj decidiĝis eluzi ĝin poezie. Li faris tiel ankoraŭ en la ekzilo, en la jaro 1854, la originalan fabelon li sekvis sufiĉe fidele, nur dekoris ĝin per spritaĵoj de sia bonhumoro. Lia Lavra igas la malfeliĉajn barbirojn pendigi anstataŭ senkapigi; kaj kie en la originalo la sekreton flustritan al saliko, perfidas liro, kiun bardo riparis per trunko de la arbo (tio ĉi okazas en la graflando Wicklov!, Havliĉek atribuis la saman rolon al basviolono de ĉeĥa muzikisto Ĉerviĉek. "Vermeto", kiu faris al si kejlon el la solikbranĉeto por sia instrumento. Sed lia monarko montriĝis same molkora, kiel ties irlanda kolego, kaj ili ambaŭ finfine portas sur la kronita kapo sindone kaj humile la nekutiman azenan ornamon de la longaj oreloj. Kompreneble, Havliĉek pensas tion tute ĝenerale, kiam li ironias la bravejn civitanojn, kiuj ne ribelas. malgraŭ ke "sur la hoko oni pendas iel sen kcmforto", kaj alkutimiĝas al la sangaj moroj de la monarko, ĉar la "reĝa volo sana al popolo"; sed la moralon ekvilibron savas la triumfa finalo: "Ŝajnis eĉ oreloj de azeno tre konveni al la suvereno." Tie ni retrovas la batalantan Havliĉek, kiu en kontraŭstaro al liaj azenorelaj, sed pli dcnĝeraj absolutismaj regantoj oferis la vivon.
La Reĝo Lavra aperis presite la unuan fojon 14 jarojn post la morto de la aŭtoro (1870).
La tradukanto iom modifis ia metrikon de la originalo, iniginte la virajn finojn de la dua, tria kaj lasta verslinioj, kaj konsekvence pliiginte la unuan kaj duan versojn je unu piedo. La originala metriko estus ekzemple: "Vivis olda reĝo, / inda je estim', / sed jam antaŭ longe / kaj ne en proksim': / naŭ montaroj kaj tri oceanoj / kuŝis inter liaj civitanoj / kaj la ĉeĥa lim'." Per tiu modifo ja perdiĝis iom el la lertmova antaŭenflugo kaj danca malkvieto de la poemo, sed kompense tio ebligis konservi la plejeble simplan esprimmanieron de popolaj kantoj.