Enkomputiligis Don HARLOW

Zigzage en Iamujo

de Ferenc SZILÁGYI

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 173-177


I

La jubileoj svarmas ĉirkaŭ nia kapo en 1961. Julio Baghy ĵus estis, Kalocsay baldaŭ estos 70-jara. Ili ambaŭ provizis sin per la verdstela emblemo antaŭ SO jaroj. La dua periodo de Literatura Mondo komenciĝis antaŭ 30 jaroj. Tiu lasta jubileo estas plena ankaŭ de personaj memoroj, mi do parolu pri tio.

Kompreneble estus dece kaj sagace trovi dignajn vortojn por eniĝi en la solenan koncerton; verki eseon kaj aŭtori odon al la gigantoj de nia literaturo; kiel bonkonduta disĉiplo mi vere devus fari tion, sed al mi ĉiam estis malfacile konduti bone kaj en la aktuala ditiramba poezio principe mi preferas la mallongajn verkojn. Prefere mi rakontu kaj tiu ĉi rakonto estu omaĝo al la jubileantoj, kun kelkaj aliaj kaj al heroa epoko de generacio, kiu provis levi sin el la doloro.

Literatura Mondo refondiĝis en 1931. La unua periodo finiĝis en 1926 kaj ĝi ampleksis nur kvin memorindajn jarojn. Tiam nia literaturo vekiĝis vigle kaj gracie post la dezertiga unua mondmilito. Nia literaturo aperis kiel fenomeno juna kaj pura. En Literatura Mondo ĝi spiralis, viglis gracie kiel orfiŝo en ŝirmita akvario. Bedaŭrinde en ĉi tiun akvarion metis la valutdekretoj sian infektitan, malpuran manon kaj la bela orfiŝo perdis sian puran akvon kaj paraliziĝis.

Vi komprenas fabelojn kaj vi scias, ke la orfiŝo estis forsorĉita princino, kiu bezonis nur entrepreneman junan princon, kiu savu ĝin. La nomo de tiu princo kaj eĉ lia deveno estis sufiĉe malprincaj: li estis Vilhelmo Bleier. Kun lia nomo ni forlasas la fabelan stilon despli volonte, ĉar mem la okazaĵoj en si mem estis tiel miraklaj, ke la fantazio ne povas aldoni iom. Por kompreni la esencon de Literatura Mondo kaj la evoluon de la granda ora duopo, oni devas scii, ke ekzistis tria geniulo, kiu fundamentis la konstruon kaj evoluon. Vilhelmo Bleier ne estis princo laŭdevene, li estis proletido en iu el la periferiaj antaŭurboj de Budapesto kaj tiu antaŭurbo ne apartenis al la turismaj vidindaĵoj de la fabele bela hungara ĉefurbo. En la svarmo de malnova mizero kaj novaj klopodoj ekkreskis la knabo, kies implike kaj abunde spiralita cerbo volis kaj povis observi kaj kombini. Mi povas imagi al mi la iom maldikan, vervmovan, inteligentan kaj scivolan rondkapulon, kies okuivitraj okuloj fulmrapide magazenis ĉion viditan en la kapo knaba.

Tiu Vilhelmo kun siaj abundaj cerbspiraloj rapide elkreskis el la ŝablona metia laboro. Lin kaptis la socia laboro, la fakorganizoj, la kulturo, kies donacojn li ne ricevis pretaj, sed li mirinde rapide atingis ilin aŭtodidakte. Jam en 1924 ― post varia kolekto de diversaj profesioj ― li fiksiĝis profesie en la Esp. movado, respektive en ties laborista sekcio, kie li iĝis sekretario kaj administranto, per aliaj vortoj propravola sklavo kaj masoĥisto. La laboristaj organizoj tiutempe estis sub la influo de la nervozeco de la laboristaro post kaj antaŭ la enlandaj kaj eksterlandaj friponaĵoj kaj laŭ la leĝo de la ĉenreakcio tiu ĉi ondo de suspektemo kaj nervozeco rompiĝis sur la dorso de tiaj administrantoj, kia Bleier estis. Sed tie vere ili rompiĝis, ĉar Bleier havis harditan dorson. Sed en 1930 Bleier volis pli grandan horizonton kaj pli ĝeneralajn rilatojn por doni proporcion al sia ondrompa talento. Tiam li jam estis 27-jara kaj bonega esp-isto, geniulo de la komerco kaj entreprenemo kaj ĉefe platona amanto de literaturo kaj favorante al ĉio, kion li ne povis ricevi kiel infano, t.e. kulturo kaj scio. Li havis vastajn sciojn, sed en ĉiuj liaj agoj oni sentis la soifon de aŭtodidakto, kiu pensas pri la sociaj handikapoj, iam elimineblaj. Tiu penso gvidis lin al Esp. kaj en ĝi li trovis la eliksiron de la vivo. Bedaŭrinde tiutempe troviĝis alispecaj kontraŭeliksiroj, kiuj efikis pli rapide. Estus troigo diri, ke tiuj kaŭzis la abruptan morton de tiu ĉi forta talento, sed ĉiuokaze ili disrompis liajn plej geniajn planojn. Bleier volis cementigi la fundamenton sub la Espkulturo per komerca genieco. Tio ne estis ebla en tempo, kiam la dua mondmilito maturiĝis kaj ĉiu bela (keikfoje stranga) provo ― malgraŭ ĉio ― realigi la belan planon, devis fiaski. Li ricevis kritikojn de interne, kie oni ne vidis monon, ĉar per la rotacia rapido de la planoj la kontanto ĉiam malaperis, kaj la kunlaborantoj plej ofte restis ekster la moncirkulo, kaj ankaŭ ekstere, kie oni kelkfoje kritikis la metodojn de Bleier, kiu per ĉiu ebla maniero volis krei legantaron, ekz. tiel, ke li dissendis la nove eldonitajn librojn kun la peto, ke oni resendu, se oni ne volas konservi ilin.

Estis multaj, kiuj pro diversaj kaŭzoj, ĉefe pro malfaremo ne zorgis pri la afero, kies rezulto estis poste, ke Bleier aperigis en la anoncpaĝo de LM liston de tiuj, kiuj ― laŭ li ― maljuste kaj malĝuste retenis la librojn kaj ne pagis. Oni ne remarkis la moralan fundamenton de tiu ĉi ago, nur la troigon; oni nur furiozis kaj ankaŭ tio estas homa. ― En 1938, Bleier transmetis sian sidejon al Francujo por tie eviti la uraganon, kies alvenon li klare serntis. Ankaŭ ĉifoje li eraris pri la distanco, Parizo estis tro proksime. Entute li estis optimisma en tempo, kiam la homaj monstraĵoj ne povis pravigi optimistojn. En Parizo li malsaniĝis tre grave kaj lia stato atingis sian plej danĝeran gradon ĝuste dum tiu tago, kiam la Hitler-armeo marŝis en Parizon kaj ankaŭ en la hospitalon, kie li kuŝis. Li restis preskaŭ sola, la personaro, kuracistoj, eĉ la kuripovaj pacientoj fuĝis ĉiudirekten. Ankaŭ la optimismo de Bleier sekvis la ekzemplon. Mi imagas lian morton tiel, ke li kuŝis tie klarvigla, malsanega, sed filozofanta, kiam aperis la unua Hitlerkasko antaŭ liaj okuloj kaj li diris laŭ sia mola, sed ĉiam decida kaj konvinka maniero:

― Nu, bone. Nun mi do fcriros. Sekvu min laŭeble baldaŭ!

Sed mi trorapidas. Ni estas nur en 1931, kiam la ĉioscia Bieier tute ne konjektis, ke lia vivo ne ampleksas eĉ tutan pluan jardekon. Sub la konscio eble iom, ĉar lia agemo preskaŭ bolis en planoj kaj li komencis kelkjaran programon, kiu povis doni laboron por pluraj jardekoj. Ververe estis Bleier, kiu refondis Literaturan Mondon sub la ĉefredaktado de Baghy kaj Kalocsay kaj fondis samtempe la plej ageman eldonan entreprenon, kies produktemo superis eĉ tiun de la same admirinda Stafeto. Vi komprenas, ke ambaŭ entreprenoj havis ĉion spiritan, sed pri la materia parto la noktaj fantomoj iĝis pli kaj pli reale akaparemaj kaj rekamenciĝis la epoko de la valutdekretoj, kiam oni devis esti ekvilibristo por ricevi onojn de sia mono. Sed mi denove eniris en la postan tempon, nun ni estas ankoraŭ en 1931, kiam la suno brilas same optimisme, kiel la frue senhara kapo kaj la viglaj okuloj de administranto Bleier, plenaj de planoj kaj bonvolo; iel fantastike kaj ne tute kompreneble, precipe, kiam li ne ĉeestas kaj kiam oni trovas ion suspektindan en ĉiuj ĉi mirakloj de la nenio kio fariĝos laŭ li ĉio, kaj fine tamen ekonomie enfluas en la nulon.

La furoro ĉirkaŭ Literatura Mondo estis kolosa. (Inter parentezoj la absolute unua artikolo de la gazetfenikso estis la soneto de Heredia "Al la Vergilia ŝipo" ― tradukita de alia jubileanto, Gaston Waringhien, kiu antaŭ 30 jaroj estis 30-jara kaj nun duoble tiom. Mi kaŝas miajn gratulojn kaj admirojn en tiun ĉi frazon, ĉar cetere mi bezonus apartan longan artikolon.)

El la unua periodo nur Karlo Bodo restis en la redakcio krom la du ĉefredaktoroj. Novicoj estis: Ludoviko Totsche (post nomŝanĝo Tárkony) kaj la subskribinto.

Mi skribas pri homoj kaj nun mi devus karakterizi la du ĉefreprezentantojn de Literatura Mondo. Ilin ― Baghy kaj Kafocsay ― oni neniam komparus, ĉar ili estas tute dise diversaj karakteroj, se ia kaprico de la homvivo ne estus metinta ilin unu apud la alian; ili naskiĝis en la sama jaro. En la sama jaro en diversaj iokoj ili iĝis esperantistoj, ili ambaŭ tentiĝis de Ido, sed baldaŭ returnis sin al Esp., proksimume samtempe komenciĝis ilia literatura kariero ktp. ktp. Sed tie finiĝas la paraleloj.

Baghy estas intuiciulo, impulsemulo, plena de natura, rudimenta, mi volus diri kruda forto kaj pranaturaj pasioj. Malriĉulo de la komenco, kun vivo de spirita riĉulo. Pedantulo kaj bohemo en unu persono, kiun regas inspiroj kaj kiu regas la inspirojn, sed tiun ĉi artan ekvilibron neniu povas percepti. Li volas ricevi rajte la rekonon de siaj faroj, sed kun plena malegoismo kaj kun kora plezuro li malkovras novajn talentojn. Li estis romantikulo kaj ankaŭ estas, sed neniam por eskapi, ĉar inter ĉiaj, eĉ plej krudaj cirkonstancoj li trovas la belon en la konkreta vivo mem. La verda popolo danke aprezis la pozitive popolheroajn karaktertrajtojn de Baghy, oni estimis kaj komprenis lian noblan sinoferon je la kosto de la ebla burĝa bonfarto. Li estis ja aktoro aktiva, sed lian vivon traplektis la kvinpintflora verda hedero, tiel ke la ordinara profesio ĉiutaga preskaŭ kaŝiĝis malantaŭ ĝi. Ekonomian kontraŭvaloron tamen li ne povis ricevi, almenaŭ ne kontinue, sed kiam estis jaroj de fasto, li povis vere mirinde vivi en sia fantazio. Baghy vivis tre modeste en Budapeŝto. Lia loĝejo estis, ĉe limo de proletdistrikto. La domon, grandan lukazernon el la plej malluma tempo de la pasinta jarcento oni forgesis tie. Ĝi havas plurajn kortojn kaj koridorojn, kies komplikecon oni apenaŭ povas kompreni en la nuna tempo, kiam oni konstruas turnante sin al la lumo. En la loĝejo de Baghy ne estis multe da lumo, ho jes, kompreneble estis, sed tiun lumon oni ne povis atribui al la arto de la konstruisto sed al tiu de la interna flamo de la verkisto. Estis facile atingi la privatulon Baghy. Jam kiel freŝa ambiciulo, mi havis longajn kunestojn kaj diskutojn kun Julio, kelkfoje pasiajn ĝis la limo de erupcio, ĉar la klimatŝanĝo ĉe Baghy estis tre rapida afero, sed poste ĉiam kun serena agordo; oni denove sentis sin kvazaŭ ĝemelfrato. Por mi la televizia programo estas nur iaspeca surogato anstataŭ la kunestado en mia estinteco kun Baghy, kiu diskutis, ŝercis, pasiis, aktoris, koleris kaj reekbrilis per radioj de sia verda koro.

Daŭrigota.