Enkomputiligis Don HARLOW

Zigzage en Iamujo

de Ferenc SZILÁGYI

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 211-215


Daŭrigo

II

Kun Kalocsay komence mi rilatiĝis tute alimaniere. Mi aŭdis pri li antaŭ ol mi esperantistiĝis. Kiel studanto de la lingvo mi ricevis de amiko lian genian tradukon "La Tragedion de l'Homo". Kelkloke mi komparis ĝin al la originalo kaj mi admiris Espon kaj la grandiozan tradukon. Poste mi renkontis lin dum iu kunveno, sed li ankoraŭ ne renkontis min. Tiutempe multaj aferoj premis min kaj grizigis mian ekziston. Malantaŭ mi estis grava malsano, kun mi angoro kaj zorgoj, mia civila kariero detruiĝis, mi ŝoviĝis al la periferio de la socio, kvankam la komenco de mia vivo predestinis min al la bonburĝa vivo de la jarcentkomenco. Sed Kalocsay estis pli aĝa, pli aplomba, i.a. ankaŭ kuracista aŭtoritatulo. Mi havis dum la antaŭaj jaroj trudrilatojn al kuracistoj kaj jam tio, ke li estis kuracisto kaj eleganta mondulo, moderigis mian kuraĝon veni en tujan proksimon al li. Li estis afabla kaj sprita, simpatia, sed samtempe rezervema. Lin ĉirkaŭis mondfamo kaj aliaj avantaĝoj, formintaj ian sorĉan ringon, ne transpaseblan. Sed lia klasika aspekto, (mi pensis pri Petronius Arbiter,) lia rapida piroteknika maniero, la "diabla ĉarmo kaj viva viglo", lia sindono al la artaj belaĵoj, sorĉis min, kiu restis en deca distanco. Li estis senharulo kun densaj brovoj, kiuj akcentis iel la koncentran forton kaj la gravon de la alta frunto; ĝi povus esti vera plezuro de frenologo. Kalocsay ravis kaj konkeris de distance. Kiam li legis siajn poemojn kaj tradukojn, laŭ la kutima proporcio de la Esp. publiko la pli granda parto ne povis atingi la alton de poemkompreno. Sed ĉiu sidis fiksita al la seĝo kaj ĝuis la deklamon de la senteme rapida, tamen tute ne nervoza viro, kiu mem dum la legado tute perdis la mondon kaj havis en si kaj kun si nur la poezion. Eĉ tiun parton de la publiko, kiu eterne restadis en la neŭtrala zono "Bonan tagon ― ĝis revido", kaptis la vortmuziko kaj la trajt-koreografio de Kalocsay. La impulsa kaj inspirita aktoreco de Baghy ja estis konata ĉie, sed Kalocsay montris sin pli malofte antaŭ publiko kaj malpli ofte eksterlande, lian surprizan kaj konsternan prezentan talenton oni do malkovris denove ĉiun novan fojon. ― Kiam Literatura Mondo refondiĝis, estis tute nature, ke la scenejo de niaj diskuto kaj okazoplenaj redakciaj konvenoj iĝis la bela kaj plenkultura hejmo de Kalocsay.

Budapeŝto estis ― kiel estas nun, mi ne povas atesti, ĉar depost 23 jaroj mi ne estis tie ― la urbo de kortuŝaj belaĵoj, io ne priskribeble sorĉa, kiu portis en si mem ian facilan vualon de la melankolia konjekto, ke ĝi ne povos konservi sian paradizan aspekton; paradiza vidaĵo ĉe la Danuba parto, kie naturo kaj homoj sukcesis estigi ion tute unikan. Sed ni sciis, ke la urbo ne konsistas nur el riĉo, brilo, muziko kaj rido. La paradaj lumoj ĵetis longajn ombrojn ĉirkaŭ si. La grizo kaj la mizero najbare al la lukso kaj plezuro kreskigis siajn ŝimfungojn. Ni, preskaŭ ĉiuj, vivis en la griza parto de la urbo. Literatura Mondo havis sian administracion en proleta distrikto, la loĝejo de Bleier estis samloke, kaj ĝi havis ofte gastojn, pli malpli melankoliajn aŭ malkontentajn eksterlandanojn, kiuj rajtis labori en la administrejo. Tio signifis avantaĝon al ambaŭ partoj, la gastoj sen eblo de pretendoj povis facile labori kaj vivi senzorge, la administranto povis por loĝigo, manĝigo kaj poŝmono mildigi iliajn kaj siajn ekonomiajn zorgojn. Ankaŭ la redaktoroj estis disŝutitaj en modestajn aŭ rekte proletajn urbopartojn kaj loĝejojn, sed kompreneble Kalocsay havis vastan kaj kulturatmosferan hejmon kun amaso da libroj, bonaj foteloj, parnasa etoso kun meze la plej senpera parnasa ĉefo, kiun oni povas imagi. Mem la kvartalo estis aristokrate silenta, en urboparto, kie universitataj institucioj, granda muzeo kaj kelkaj palacoj, preĝejoj forgesigis la proksimon de la ĉiutagaj zorgoj.

Malgraŭ la rava maniero de la mastro mi ne tuj venis en lian proksimon. Tion mi povas trankvile konfesi nun, kiam ankaŭ al li ligas min amika rilato, kiu estas pli intima ol familiaj rilatoj kutimas esti. Sed tiam en mi kaj eble ne nur en mi spitis ia sento de kontraŭstaremo kaj preskaŭ protesto. Oni povus klarigi tion diversmaniere, mi ja estis intelektulo, diplomito, kiun sortplagoj premis en la polvon; li sidis en la certo de jam sekura sukceso. Povas esti, ke la brilo de lia talento senigis min de kuraĝo, eble mi sentis min "paciento", kiu ankaŭ en la privata vivo hororis de la kuracisto. Verŝajne tiaj motivoj kunefikis. Sed mi kaj la simile pensantaj estis tro egocentraj kaj tute ne donis atenton al la sentoj de Kalocsay. Nun mi scias, ke Kalocsay devis reagi al tiaj sintenoj. Li estis senkulpa pri ili, sentema kaj rezervema, kvankam facilagorde senpera. Meze de la plej granda admiro kaj prestiĝo li estis sola kaj tion li akceptis verŝajne kun facila melankolia filozofio. Guste ties pruvo estas, ke por ne solumi tre volonte li eniĝis ĉiam en diskutojn, ― persone aŭ skribe ― pri la plej diversaj problemoj, tiutempe ĉefe pri la neologismoj kaj ĉiam li uzis simpatie kaj kortuŝe delikatan manieron, eĉ kiam li rifuzis la tonon, ne malofte krudan kaj senindulgan de la kontraŭuloj, kiujn li ŝatis, klopodis kompreni kaj konvinki. Sed plej ofte tion oni konsideris indiferenteco kaj laŭ tio oni furiozis eĉ pli, tiel faris eĉ tre simpatiaj bonaj kapoj de nia movado.

Kalocsay kaj Baghy donis legende kaj leginde riĉan revuon. La geografie fiksa punkto de la revuo estis Kalocsay, kiu ne forlasis la urbon. Baghy ofte forestis kaj akiris ai si adeptojn dum siaj jarlongaj vagadoj en la eksterlando. De 1934 sur la gazeto ne plu estis redakciaj nomoj, Baghy kun speciala penso pri sia foresto forlasis ĝin kiel ĉefredaktoro, sed restis ĝia ĉefa ĉefkunlaboranto. Kompreneble estis diferencoj principaj inter la du poetsuverenoj. Dum la redakciaj kunvenoj ni pasie diskutis pri la rajtlimo de la neologismoj, same kiel pri la situacio kaj la pozicio de Esperanto, kiun la politikaj tertremoj pli kaj pli forte skuadis. En la ĝenerala situacio Baghy montris sin ĉiam esperantisto, kio signifis, ke inter ĉiaj cirkonstancoj kun ĉiu eblo de la honesta firmo li volis savi Esperanton, ke ĝi estu kerno en la nova mondo. Kalocsay "ex officio" devis ĉiam sekvi formale la regantajn sistemojn, sed li estis ĉiam opozicie progresema; plej ofte li devis kaŝi tion. Esperanto ravis lin kaj logis lin al sindono, sed ne al ekstazo. (Sed li estis kuraĝa: mi memoras okazojn, kiam la gazeto havis du variantojn, unu preskaŭ nur al la hungaraj magistratoj kaj la alian, kiun oni sendis eksterlanden kaj en kiu estis kelkaj artikoloj, ne konvenaj al la vido de la pli- kaj plifortiĝanta hungara reakcio.)

La ĉiama celo de Kalocsay (kiu restis ja sola ĉefredaktoro) estis nepre liveri bonan gazeton. Por io bela li emis oferi ĉion kaj ĉiun: eble li estus leginta kun ĝuo eĉ sian mortkondamnon, se oni estus verkinta tion en arta, literatura formo. Se ne, li estus nepre korektinta ĝin. Li vekis proteston. Ankaŭ mian. Kalocsay korektis ĉion kaj ĉie kaj tiu maniero baŭmigis ankaŭ mian vanton. Mi ne sciis tiam, ke la korekto de Kalocsay estas distingo. Mi balbutis pri individuaj rajtoj de la aŭtoro ktp, kiel oni kutimas fari. Mia kontraŭstaro ĉesis iafoje, kiam Kalocsay deklaris kun ĝojradia mieno: "Ĉi tie nenio estas ŝanĝenda." Tiam mi komprenis, ke temas pri la sincera volo simple kaj genie nature perfektigi ion laŭ la principo "du okulparoj vidas pli bone" (precipe se unu el ili apartenas al Kalocsay). Tute ne pri ia despotismo de genio. Kompreneble estus pli diplomate ĉiam interrilatiĝi kun la aŭtoro, sed li, kiu skribis en sia tuta vivo, hororas de la leterskribado kaj sekve aŭtoroj povis konstati nur, ke estis ŝanĝoj kelkfoje ampleksaj en iliaj verkoj ― Terure!

Kun la du ĉefoj figuris kelkaj "disĉiploj" en la redakcio. Bodo estis jam "maljuna vulpo". Nuntempe li ne tre aktivas ― domaĝe ―. Li estis inspirita, grandioza tradukisto, kies kapablo, genie kaj gracie atingi adekvatajn verkojn de malfacile tradukeblaj hungaraj prozverkistoj, estis unika. Li estis iom masiva, diketa (ververe tio estis kamuflo, li facile movis sin reale kaj metafore), ĉiam ridema kaj glata afablulo, kiu estis preta dum diskutoj kun senkulpa, preskaŭ pia vizaĝo mortpiki la argumentojn de la kontraŭulo kaj poste pardonpeti pro la kaŭzita maloportunaĵo.

Se mi ne eraras la kvina redaktoro estis varbita de Bodo. Li estis Ludoviko Totsche (poste Tarkony). Totsche estis juna, diafana junulo, pala kaj maldika; laŭ ni li nutris sin ekskluzive per poezio kaj iibroj. Li malofte parolis, sed verve kaj tiam lia prerafaela anĝela aspekto subite koncentriĝis en akrajn geometriajn liniojn. Li verkis mirinde delikatajn poemojn kaj por ties beleco li volonte oferis la zamenhofan simplon. Kvankam ni du, la novicoj, reprezentis diversajn starpunktojn en la plej multaj problemoj, dum nia pieda rehejmiĝo post la redakciaj kunvenoj konstatis, ke ni havas multe pli da komunaj trajtoj, angoroj, zorgoj kaj deziroj ol ni antaŭe konjektis. La angoroj ĉefe rilatis la kumuliĝon de la historiaj nuboj super la malgranda lando.

Sed ni estis sub la efiko de la redakcia kunveno de kelkaj belvolaj kaj fortvolaj animoj kaj nia vojo gvidis laŭ la tradicie purstila, poste distinge brila kaj turisma urboparto al la Danuba bordo kun sia majesta granda kaj gracia ponto, al Buda, tiu ĉi historia, en sonĝo forgesita eturbo meze de la metropolo, desur kies montoj oni vidis la lummilojn de la budapeŝta nokto. Ni pleniĝis de ĝuo, trankvilo, fido pri ĉio kaj antaŭ ĉio pri Literatura Mondo, kies administranto en sia hejmo teksis planojn, por longaj jardekoj.

Sed la horoj tiktakis rapide kaj ekscite kaj li ne rimarkis la averton de la tempo, el kiu restis al li nur kelkaj jaroj, kaj li, same kiel ni ĉiuj aliaj, pinte la du ĉefoj sentis nur, ke ni devas agi, krei, helpi por io, kio ĝuste tiam montris sin tre kontraŭ-reala, same kiel la briloj de la grandurba nokto.