Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo en la Esperanta preso

de Emilija LAPENNA

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 122-128


En la plimulto de niaj gazetoj, revuoj, bultenoj, gazetetoj kaj gazetaĉoj aperas recenzoj. La nombro de niaj recenzistoj estas granda, tamen redaktoroj asertas, ke ĝi ne estas sufiĉa. Legante kaj studante la aperantajn recenzojn, oni povas konstati, ke la recenzistoj ne ŝatas kaj ne sekvas la samajn principojn en sia laboro. Fakte oni rajtas demandi, kiel la recenzistoj konus la ĉefprincipojn de recenzado, sciante, ke en la lasta tempo aperis tre malmultaj studaĵoj traktantaj teorie la problemon de recenzado. La artikolo de F.-R. Banham "Recenza relativeco" aperinta en N.L.R. (No 4-5 1958), estas unu el la plej bone prilaboritaj traktaĵoj pri tiu temo kaj donas konsilojn kaj opinion pri la principoj de recenzado. Ĉio en tiu artikolo estas nepre leginda kaj akceptinda krom la fina konkludo, ke ni altigos la nivelon de recenzado nur "per kreskanta amo al la Esperanta literaturo kaj deziro kulturi la propran animon." Per amo al la Esperanta literaturo ni vastigos la rondon de legantoj kaj libroaĉetantoj, sed tiu nobla vojo, laŭ mia opinio, ne kondukos nin al la plialtigo de la kvalito en la recenza laboro. Por altigi la nivelon de la aperantaj recenzoj, ni devas celi alidirekte kaj en tio sekvi la evoluon jam ekzistantan en la naciaj literaturoj. Niaj redaktoroj en tiaj klopodoj devus ludi la plej gravan rolon, ili devus instigi al verkado de bonaj recenzoj, rifuzi la nebonajn.

Al la plibonigo de la recenzoj krome multe kontribuus teoriaj artikoloj pri tiu temo, kiuj devus trafe prilumi la problemojn de tiu laboro sub diversaj aspektoj. Ankaŭ enketoj, direktitaj al legantoj, rezultigus valorajn rimarkojn.

El kio konsistas bona recenzo?

Oni povas respondi tre mallonge: klare kaj kompreneble por ĉiu prezenti la verkon argumentante sian eksplikitan opinion kaj verkante en literatura stilo per elektitaj vortoj, bonaj komparoj, spritaj aludoj. El ĉiu recenzo devas radii la objektiveco. Ĝi estas la supera premiso. Vanas eĉ la plej bona stilo kaj enhavo, se la leganto suspektas malobjektivecon. Tia recenzo estus kvazaŭ belega, sed haladza rozo.

Recenzo estas nek rerakonto de la enhavo, nek lirika eseo, nek gramatika-stila analizo, nek priskribo de tipografia-teknika aspekto, nek demonstro de la propra scio de recenzisto.

En la naciaj literaturoj jam delonge ekzistas recenzisto-literaturisto, kiu okupiĝas nur pri tiu literatura branĉo, ĉar recenzo estas ja literatura branĉo. En la Esperanta literaturo ne formiĝis ĝis nun aparta tipo de recenzisto, sed per la recenza laboro okupiĝas niaj redaktoroj, ankaŭ verkistoj kaj negranda nombro da publicistoj, kaj granda nombro da pseŭdonimuloj. La specialisteco de la recenza laboro estas tre neglektata. Niaj redaktoroj komisias al la sama kunlaboranto recenzi poemojn, dramojn, romanojn, gramatikojn, vortarojn kaj sciencajn verkojn. Kompreneble, la konscienca recenzisto devus rifuzi recenzi ion, kio superas lian kompetentecon. Almenaŭ en la kategorio de beletro, estus jam tempo krei recenziston-specialiston, kiu kvalite recenzos nur prozon aŭ nur poezion. La movado ankoraŭ ne sufiĉe fortas por starigi tiajn postulojn por sciencaj verkoj, kaj en tiu branĉo ĉiu trovebla recenzisto ankoraŭ longan tempon estos bonvena.

La problemaro rilate la recenzan aktivecon ne konsistas nur el pretendoj por la kvalita recenzo en la formo, enhavo kaj stilo, sed ankaŭ por la spaco.

Kvankam nun aperas tre multaj gazetoj en la movado, la spaco mankas en preskaŭ ĉiuj, kaj precipe recenzoj suferas pro tiu manko, ĉar "ofiĉialaj informoj devas aperi", artikoloj de "niaj eminentuloj" devas aperi, kaj tio, kio restas post aperigo de ĉio, kio "devas aperi", larĝanime estas disponigita por recenzoj. Pro tio ofte ili aperas kun terura prokrasto, aŭ entute ne aperas, aŭ anstataŭ recenzoj, aperas iaj informoj, reklamoj kaj notoj pri la aperintaj libroj. Jes, ne ĉio estas valora, kio libroforme aperas en la movado: ĝuste pro tio niaj redaktoroj devus tre atente kaj taktoplene prijuĝi la longecon kaj momenton de aperigo de iu recenzo. La redaktoro ne estas helpoficista laboro; post 75-jara ekzisto de la movado, ni rajtas postuli posedon de la elstaraj kvalitoj kaj vastan scion de niaj redaktoroj.

Rilate la ŝaton de la recenza laboro, la plej grandan komprenemon montris "La Nica Literatura Revuo", kie la recenzoj aperas, ne sub la aparta titolo, sed samloke kaj samlonge kiel ĉiuj aliaj literaturaĵoj aŭ priliteraturaj artikoloj.

Ekzemplon, kiel niaj redaktoroj ne scias lerte manipuli en siaj revuoj per la disponebla spaco por recenzoj, liveras al ni "The British Esperantist" no 669, kie la recenzo pri "Otelo" okupis du paĝojn kaj kvaronon kaj la recenzo pri la originala poemaro "Pluk" de Poul Thorsen, 11 liniojn en kolonduono. Neniu neas la gravecon de "Otelo", sed ĉu tamen nia esperantista poeto Poul Thorsen ne meritis pli grandan atenton? Ĝuste lia "Pluk" estas laŭ la formo io nova en nia originala poezio; tamen en la menciita recenzo al tiu interesa verko estas dediĉitaj 3 linioj, ĉio alia estas informo pri la eldonisto, prezo, paĝoj, kaj ĉe la fino troviĝas kvar versoj el la libro. Subskribis iu C. Eble tio okazis pro manko de spaco?

Kvankam la pravigo ne estas akceptebla, evidente la spaco mankas en niaj revuoj. Ĝuste pro tio niaj redaktoroj devus kultivi apartan formon de recenzoj. Mallongaj kaj tamen multediraj. Ne informoj, sed etformaj prezentoj de la libro per kelkaj bone formulitaj frazoj, por ke la leganto ricevu ĝustan opinion pri la karaktero de la libro. Tiajn recenzojn la redaktoro de "La Suda Stelo" jam iniciatis sub la titolo "Recenzetoj" (no 76). Kvar libroj estas prezentitaj sur spaco malpli granda ol unu paĝo. Talentita kaj kompetenta recenzisto ne bezonas paĝojn por diri ĉion direndan pri iu libro. La ideala ekzemplo de tia recenzo troviĝas en la "Revuo Esperanto" no 671. Sinjoro Alec Venture recenzis la libron "Tragedio en la universo", prilumis ĝiajn enhavon kaj lingvon sub ĉiuj aspektoj kaj, preskaŭ la sola inter multaj kritikistoj de tiu libro, trafis la kernan mankon de ĝia eksperimenta lingvo. Por ĉio tio li bezonis eĉ ne unu kolontrionon.

Iu C subskribis la trilinian opinion pri "Pluk". Tiuj tri linioj estas pli honto ol recenzo. Sed kiu estas C? Tion scias nur la redaktora rondo ĉirkaŭ la koncerna gazeto. "Deknaŭjarulino" kritikas la lingvon de la akademiano Ivo Rotkviĉ (Germana Esperanto-Revuo). Iu "Mara Inko" recenzis la bonegan satiran romanon "Vojaĝo al Kazohinio", entute ne menciante la aŭtoron de la verko (La Suda Stelo).

Pseŭdonimoj kaj inicialoj ĝuas plenan rajton de permesitaĵo en ĉiu literaturo kaj niaj recenzistoj abunde eluzas la avantaĝon de la anonima eldiro de sia opinio. Ĉiuj aŭtoroj en konvulsio kaj doloroj de la krea flamo verkas, disŝirataj unuflanke de la deziro publike heroldi siajn pensojn kaj aliflanke de la dubo pri ia taŭgeco de ĉiu skribita vorto kaj frazo. Horojn, tagojn kaj monatojn ili foruzas, kurbiĝintaj super siaj manuskriptoj. Ŝvito kaj nervaj febrej estas la mutaj asistantoj de ilia krea laboro. Kaj tiam unu "Co" bonvole elverŝas trilinian anoniman opinion pri la verko, kiu kostis kaj tempon kaj kortremojn kaj multajn animkrizojn Ĉu tiu "C" ne scias, kiel senteme la aŭtoroj reagas al la recenzoj? Certe, oni ne devas ĉion verkitan kaj aperintan laŭdi, sed oni devas taksi ĉies laboron kaj tiun de la verkistoj aparte. Se ni jam opinias nin kapablaj doni nian prijuĝon pri iu verko, ni havu la kuraĝon subskribi nian opinion per la plena nomo, por ke la aŭtoro kaj ĉiu alia sciu, kiu rezonas tiel kaj tiel, kiu sciis aŭ ne sciis argumenti siajn asertojn, kaj kiu kapablis aŭ ne kapablis vortreliefe prezenti la kvaliton kaj signifon de iu verko. Krom la literaturaj normoj ekzistas ankaŭ la morala respondeco, kiun anonimulo malkuraĝece evitas.

Tamen ekzistas certa formo de recenzo, kie la recenzisto ne povas esti anonima. Ĝi estas la parola recenzo. Konigi la novajn librojn ai la societanoj, klubanoj, kursanoj kaj seminarianoj pere de la preleg-forma recenzo kun montro de la nova libro, devus ekzisti en ĉiu nia societo, kurso kaj ŝeminario. Sed, bedaŭrinde, ĝi ekzistas nur kiel sporade praktikata programero en malmultaj niaj organizaĵoj.

Jes, en kelkaj pli grandaj kaj pli viglaj societoj aktivas specialaj funkciuioj, kiuj zorgas por aĉetado de la novaj libroj. Ofte ili sammaniere propagandas la klasikan verkon kiel la kriminal-romanon proksimume per la jenaj vortoj: "Aĉetu tiun plaĉan iibron. Vidu, kiel bela ĝi estas kaj ne multon kostas!" Se iu allogita per tia magra prezento interesiĝas pri la enhavo de la libro, ĝia aŭtoro kaj ĝia signifo, ne malofte sekvas la respondo: "Demandu nian sekretarion!" Kaj niaj sekretarioj kutime estas ege okupitaj personoj, kiuj ne havas tempon legi. Kaj niaj redaktoroj estas ankoraŭ pli ege okupitaj, kaj ne havas tempon viziti la societan kunvenon. Kiu, do, informos la simplan membron pri la valoro de la nova libro? Recenzoj en niaj gazetoj! Tiuj aperas en la plej bona okazo monatojn post la aperigo de la libro, sed kelkaj niaj revuoj havas la ĉarman kutimon aperigi recenzojn jarojn post la aperigo de la libro. Recenzo en «La Suda Stelo» pri la romano "Vojaĝo al Kazohinio" aperis en decembro 1960 kaj la libro en 1958! Ĉuste pro tia stato niaj societoj devus esti la unuaj akurataj informantoj pri la novaj libroj. Plej bone, se tiun taskon en la societoj plenumas persono konanta la literaturon kaj kapabla prelegforme, per vortoj viglaj kaj en konciza formo prezenti la novan verkon. Sed se tia persono ne ekzistas, kaj plej kredeble tiaj lertuloj ne povas ekzisti en ĉiu nia organizaĵo, tiam iu el la societanoj certe de tempo al tempo legas iun novan libron. Tiuj povus informi siajn kunsocietanojn en simpla rakonta formo pri la enhavo kaj aŭtoro de la libro. Tion tamen kapablas fari ĉiu normala, intelekte evoluiĝinta homo. Nur — anonima li ne povos esti por siaj aŭskultantoj, ĉar ĝis nun niaj societoj ne inventis prelegojn "malantaŭ la ekrano".

La evoluo de la tekniko kaj la nuna tempo altrudis apartan formon de recenzo, nekonatan en la Zamenhofa epoko — la radio-recenzon. Recenzi akurate kaj tuj post aperigo de la nova libro, povas nur tiuj radio-fakoj, kiuj disponas sufiĉe da elsendo-tagoj kaj konsiderindan longecon de la elsendo-tempo. Estus ja ridinte postuli akuratecon en recenzado de iu Esperanto-radio-fako, kiu disponas unufoje monate dekminutan elsendo-tempon.

Krome, ĉiujn esperantlingvajn elsendojn estras kaj financas la neesperantistaj organizaĵoj, radio-stacioj, kiuj unuavice atentas la proprajn interesojn kaj diktas la kadron de la elsendo-programoj. Kiel eble plej lerte manipuli ene de la ricevitaj direktivoj, estas la sorto de la redakto-komitatoj ĉe la radio-stacioj kun Esperanto-fakoj. Tamen, kelkaj fortaj radio-stacioj disponas la necesan tempon kaj regule disaŭdigas recenzojn. Radio-recenzo postulas apartajn ecojn, malsamajn ol la skribita. Radic-recenzon la aŭskultantoj ricevas nur pere de la orelo, nenion ili vidas nek povas peti ripeton de la neklare aŭditaj partoj.

Radio-recenzoj ne estu do tro longaj, ĉar longeco de la teksto malutilas al la koncentriĝo, kaj nepre estu verkitaj en la simpla, komprenebla lingvo, viveca en esprimoj. En radio-recenzoj oni devas tre eviti citadon de iuj ajn ciferoj, ĉar tion la aŭskultanto ne povas memori. Indikoj pri la formato, pagoj, prezo, ĉion tion oni devas priskribi, ne citi la numerojn. Se tamen kelkaj ciferoj ŝajnas al la recenzisto nepre citindaj, tiam ekstreme eviti tri aŭ kvar diversciferajn numerojn kaj diri la rondan ciferon. "Malgranda, preskaŭ kvincentpaĝa libro". La vortojn "preskaŭ kvincentpaĝa" la aŭskultantoj povos memori, sed en la kapo de tre malmultaj restus, ekzemple, la ciferoj 482. Radio-recenzisto, pli ol la gazeta, povas ho-ho-i, vei, aj-aj-i, demandi kaj respondi al siaj demandoj. Ĉio tio ebligas pli grandan voĉnuancadon al la parolistoj kaj rezulte pli viglan prezenton. Enuigaj enhavo kaj legado certe nenie bonvenas, sed en la radio-elsendoj ili estas la vera hororo.

La plej nova katalogo de la eldonejo "Stafeto" informas nin, ke libroj, bonegaj verkoj, presitaj en la jaro 1957 estas aĉeteblaj ankoraŭ hodiaŭ. Malgraŭ tia stato, en la sama eldonejo nur por la kuranta jaro estas preparitaj por aperigo 22 presopretaj manuskriptoj. Dudekdu manuskriptoj ofertitaj nur al unu eldonejo — kaj ekzistas almenaŭ dudek, kiuj konstante eldonas! Krizo, do, en la verko-produkta laboro ne ekzistas, sed ja manko de aĉetantoj kaj legantoj. Unu el la vojoj larĝigi la rondon de libroamantoj, interesigi nian karan "rondon familian" pri la libroj, estas la bona recenzo. Kvalita kaj akurata. Presita, parola kaj perelsenda. Ni ne neglektu ĉi tiun vojon!