Enkomputiligis Don HARLOW
[Nin ĝojigas la fakto, ke la ĵusan 65-an naskiĝotagon de nia granda J.B. ni povos soleni per la jena poemo.]
L'ombro de l' pasinteco sin etendas post ni; survoje ni penseme haltas; la fruktaj lampoj sur la branĉoj pendas sed antaŭ ni la flava sun' malaltas. La vivociklo daŭras sen kompato; ruĝiĝas la ĉielo, kaj griziĝas la herbo; kaj tiktaka korobato avertas nin: la febro pli kriziĝas. Ĉi pesimisma lumo iĝas densa; ventetoj flustras en la brunaj fagoj, ĉar venas la sezono senpotenca, la tempo de mallngiĝantaj tagoj... Griza venteto flustras en la koro; longombra vivosuno okcidentas... sed, paradokse, la aŭtuna gloro riĉe la postrikoltan landon pentras. Ni marŝas sur foliaj or-moneroj; la sun' ekdormas inter orbroditaj purpuraj drapiraĵoj; brilaj beroj pendas kaj ŝvelas en flamruĝoj spitaj; la bronzaj krizantemoj ŝajnas soni, majestaj gongoj en la bedoj; nun venas la prujno, por malpeze kroni ĉion per briliantoj de l' aŭtun'-- Septembra oro aŭ la frostarĝento ornamas la ĝardenon kvazaŭ templon aŭtuno, la somera testamento, aŭtuno, promesante la printempon! Vi devas vivi nun en laca sobro inter la stoploj de la tagoj viglaj, konas malvarmon de la vivoktobro; flugas, flugadas la sezonoj ciklaj; sed apud vi aromas la odoro de pomoj kaj vinberoj; vin ornamas la frosta krono de l' aŭtuna gloro kaj via fido nun kratage flamas. Rozberoj same belas kiel rozoj, kaj same kiel verdaj, branĉoj flavaj; kaj ĉio taŭgas en metamorfozoj de ĉiuj ekzistaĵoj vivohavaj... |