Enkomputiligis Don HARLOW

Elkora diro

de Heinrich HEINE

elgermanigis Karl VANSELOW

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 63

(laŭ melodio de F. Mendelssohn-Bartholdy

Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Du jubileoj aktualigas tiun ĉi tradukon: la jubileo de Heine kaj la 80-jara naskiĝtago de nia eterne juna, talenta poeto kaj kanto-tradukisto, Karl Venselow.

Mi volus, ke tuta la forto
De l' amo el mia kor'!
Kuniĝu en unu vorto.
La vento ĝin portu for.

Al vi kun flustra kareso
Ĝin portu la venta spir',
Por ke vi memoru sen ĉeso
La ardon de mia sopir'.

Kaj kiam vi kuŝos dormo,
Ĝi sonu kun mara bru',
Ĝi sonu kun forto de ŝtormo
Tra viaj sonĝoj plu.